Kiel kutime, la somero tre rapide pasis; malgraŭ ke la vetero estas ankoraŭ milda, eĉ kelkaj lastaj tagoj estis varmegaj, oni jam vidas simptomojn de aŭtuno. Grasaj sturnoj amase kolektiĝas kaj ĝuas la lastajn sunradiojn, hirundoj instruas la lastajn idojn flugi. Malpleniĝas grenkampoj, odoras sterko kaj plugita tero, en arbaro oni sentas jam aŭtunan odoron de velkantaj folioj, ie tie flaviĝas folitufoj en arbfoliaro. En la urbo eĉ estas falintaj folioj, kiujn pelas vento. De malantaŭ la vilaĝaj bariloj salutas min heliantoj, dalioj kaj aliaj floroj, kies vivo proksimiĝas al la fino. En fruktoĝardenoj ruĝiĝas pomoj; ĉijare estis ilin multaj, tiom multaj, ke foj-foje eĉ rompiĝas branĉoj. La naturo aspektas kiel matura homo, kontenta pro travivita vivo; ĝi estas trankvila, pace akceptas pason de tempo, mankas en ĝi printempa febro. Mi tre ŝatas tiun jarsezonon samtempe bedaŭrante forpasintan someron. Mi ŝatas aŭtunan sunon, ne tiom agreseman kiel la somera. Ĝis kiam ne forfalos la lasta flaviĝinta folio, ni povas ĝui la aŭtunon.
----------------------------------------------------------------------
Dzwon taniej na zagraniczne komorki!
Sprawdz >> http://link.interia.pl/f1f0e