Miaj postkongresaj impresoj.

           

 

Mia vojaĝo kun vojaĝoficejo Esperantotur komenciĝis la 18-an de julio. El la urbo Bydgoszcz ni forvojaĝis matene kaj je la 15.00 ni atingis Berlinon. Tie ni pasigis naŭ horojn vizitante urbocentron kaj niaj ŝoforoj kaj la buso ripozis en tiu tempo. La 19-an ni atingis Roterdamon. En la kongresejo mi ricevis kongresajn dokumentojn, mi renkontis mian finnan amikon kaj jam kune ni iris al la hotelo, en kiu ni loĝis dum la tuta kongresa semajno. Mi estis tro laca por partopreni iun ajn programeron dum tiu alventago. Fakte estis nur interkona vespero/movada foiro, do mi rezignis. Mi revis nur pri duŝo post la tagnokta vojaĝo. Tion mi trovis en la hotelo, kiu troviĝis ĉirkaŭ dudek minuta perpieda promeno de la kongresejo. Kongresejo troviĝis en la centro de Roterdamo, en konstruaĵo de borso kaj la unuan tagon (ankaŭ la duan) ankoraŭ ne ĉio estis preta. Mankis indikoj sur unuopaj salonoj, malbone funkciis informejo, libroservo estas malfermita nur la duan tagon, ofte okazadis iujn teknikajn difektojn, kio laŭvice kaŭzis malfruigon de programeroj. Ĉio ĉi kaŭzis konfuzon dum la unuaj du tagoj, poste ni, ĉeestantoj, malkovris topografion de la kongresejo kaj povis trafi ĝustatempe al la celita programero. Tamen pro tiu malordo mi preterpasis du aŭ tri programerojn, kiuj mi volis ĉeesti.

            Sed mi revenu al la kongreso; dimanĉe estis solena malfermo de la kongreso. Malgraŭ ke tiu borsa centro estas grandega probable mankas en ĝi sufiĉe granda salonego, por ke ĉiuj kongresanoj povu kune partopreni la solenaĵojn kiel malfermo, fermo, nacian vesperon, internacian vesperon kaj diversajn koncertojn. Do estis Zamenhofa salonego konsistanta … el du salonoj: la salono Hodler, kie oni povis vidi prezentaŝojn kaj la salono Uitterdijk, kie estis nur monitoroj. Dividis ili halo, kie troviĝis gicetoj, bufedo, kelkaj tabloj ktp.

Kiu ne sukcesis trovi sidlokon en la salono Hodler, tiu povis spekti okazaĵojn nur sur la monitoroj en la salono Uitterdijk. En la salono Hodler estis malpermesite stari, povis tie esti nur tiom da personoj, kiom da sidlokoj estis. (Mi ne scias kiom da sidlokoj estis) Oni klarigis, ke tiaj estas postuloj de fajrobrigado. Tio tre malfaciligis laboron por konstanta kongresa sekretario. Al liaj taskoj apartenis kontroli, ĉu fakte ne estas pli da homoj ol la sidlokoj kaj se estis starantoj li devis persvadi al ili forlasi la salonon. Tio kondutis al kolero, al miskomprenoj, malkontentigoj. Mi vere kompatis tiun povran sekretarion.

            Post la solena malfermo mi renkontis konatinon el Ukrainio kaj alian virinon el Madagaskaro, konatinon de mia korespondamiko. Mi ŝatus kun ŝi pli longe paroli, sed poste, dum sekvaj tagoj ne plu mi renkontis ŝin. Poste estis diversaj programeroj el kiuj mi ĉeestis koncerton de kroata virino kiu ludis marimbon, instrumenton apartenantan al perkutinstrumentoj (?). Instrumeno iomete similas cimbaloj (?). La koncerto estis tre interesa. La nacia vespero estis tre bela, sed tre serioza – estis prezentitaj nederlandaj kantoj de mezepoko ĝis la nuntempo, deklamado, piankoncerto de muziko de nederlandaj komponistoj, prezentado de loka humuro estis unusola distra ero de tiu vespero. Je la 12.00 horo komencis funkcii libroservo kaj tie mi pasigis sufiĉe multa da tempo.

            Lunde pluvis jam de la mateno. Ni iris grupe viziti CO de UEA. Samtempe povis veni en la CO-on 35 personoj. Tie informis nin kaj gvidis sekretariino de UEA. Nun mi scias kie laboras nia gvidorgano.  La tuta ejo ne estas tro granda. Nun ĝi havas konvenan bibliotekon (en ĝi estas konvena temperaturo kaj humideco), sufiĉe grandan jkaj bone aranĝitan.

Poste mi ĉeestis kelkajn programerojn: tre interesan prelegon de J.Wells – „La mirinda mondo de la parolsonoj” el kadro de Internacia Kongresa Universitato. Mi spektis ankaŭ interesan teatraĵon-monodramon „D-ro Zamenhof”. La tetraĵon verkis kaj prezentis la aŭtoro mem, juna itala aktoro, kiu verkis teatraĵon pri la naskiĝo de Esperanto kaj multfoje prezentis ĝin itallingve. Iufoje lin renkontis esperantistoj kaj proponis traduki lian verkon, ke li povu prezenti ĝin en la Internacia Lingvo. Li akceptis tion entuziasme kaj dum la kongreso prezentis la unuan parton de la teatraĵo, kiun tradukis al Esperanto Michela Lipari. Estas projekto eldoni venontan novembron DVD-on, kiu enhavos la teatraĵon en Esperanto scenaranĝitan, kun dublado en pluraj lingvoj, laŭeble en ĉiuj lingvoj de EŬ. Alia programero, kiun mi partoprenis estis „Interkulturo” – pri interkultura dialogo kaj kontraŭrasismo. Sed tiu diskuto gvidata de etnologino, Elizabeth Schwarzer, estis tro „scienca”. Mi dubas ĉu pri tia dialogo estas bezonata scienca disertacio.

            Marde la mateno venis bela kaj suna, nekredebla afero post la lunda pluvo. Do ni rapidis al la kongresejo. Tie atendis nin novajn programerojn kiel E-D-E – Eŭropo Demokratio Esperanto. La diskuto estis vigla kaj interesa. Poste mi partoprenis koncerton de judaj kantoj, kiujn prezentis la italo Piero Nissim, kaj kunsidon de „Rondo Kato”, kies temo estis: „Kion faras via kato dum vi ferias”. Proponoj estis diversaj, same kiel diversaj estas spertoj de katposedantoj. Kaj poste ni decidis iom viziti la urbon profitante belan veteron. Proksime de kongresejo troviĝas t.n. kubaj domoj. Fakte la domoj havas formon de kubo kaj unu el la domoj estas vizitebla kiel muzeo. Ĝi estas aranĝita kiel normala loĝejo. La interno ne estas tro granda, eble taŭga por unu, du personoj, ne pli. De ekstere bele aspektas tiu ĉi vico de domoj. Proksime de tiuj domoj troviĝas tre moderna urba biblioteko. Interne en teretaĝo troviĝas bele aranĝita stando pri Esperanto. La konstruaĵo estas sesetaĝa kaj de la supra etaĝo estas bona vido al la urbo. Kroma ne planita vizito estis sur granda surstrata bazaro, kiu okazas dufoje semajne kaj ĝuste tiujn mardon ĝi okazis. Tie oni vendas plej diversajn varojn – la loko estas plena de homoj, kiuj kunpuŝiĝas tien kaj reen, do mi rapide forlasis ĝin.

            Vespere atendis nin arta festeno – prezentado de Ĵomart kaj Nataŝa kaj ilia 12-jara filino Carina. Pro iu teknika malglataĵo la koncerto okazis duonhoro malfruiĝinta. Mi tre ŝatas tiun paron, do mi vere ĝuis ilian koncerton, kvankam iliaj kantoj pli bele sonas en malgrandaj salonoj ol en tiu granda Hodler-salono, kie ili devis uzi laŭtigilojn. Ilia koncerto pli bone efikas en malgranda salono (en amika rondo), kie ili ne devas uzi mikrofonoj.  Krome, ili preparis duhoran koncerton, sed ricevis la salonon nur por unu horo.

            Merkredo. Dum tiu tago la kongresejo malpleniĝas, ĉiuj ekskursas laŭ plaĉo kaj laŭ ebleco. Mi kun mia finna amiko vizitis muzeon en Roterdamo kaj poste veturis al Amsterdamo. Vetero estis bela, taŭga por vagado. Amsterdamo surprizis min per nekredeble densa trafiko en la centro kaj belega stacidomo. Bedaŭrinde ĉirkaŭ la stacidomo daŭras konstrulaboroj, estas konstruata metroo. Pro tiuj konstrulaboroj trafiko estas tre malfaciligita kaj iasence ankaŭ densigita sur stratoj, ĉar parto de stratoj estas fermitaj pro la terfosaĵoj. Homoj svarmas kiel formikoj. Ni admiris belajn malnovajn konstruaĵojn, belegan stacidomon. Ravis belegaj XIX-jarcentaj brikdomoj, sed malravis (almenau min) kunpuŝado sur stratoj. Ni vagadis tie dum kelkaj horoj, serĉis malpli homplenaj urbopartoj, sidadis apud kanaloj, en surstrataj kafejetoj kaj vespere ni hejmen revenis. Min aldone ravis multnombro de biciklantoj kaj biciklaj padoj. Multaj bicikloj parkantaj apud kanaloj kaj ne nur. Estis multaj veraj bicikloparkejoj.

            Kaj jam estis ĵaŭdo. Je la deka horo okazis tre bela, preskaŭ duhora aranĝo omaĝe al forpasinta ĉijare Claude Piron. Mireille Grosjean kaj Claude Nourmont reĝisoris kaj kungvidis tiun aranĝon pri lia vivo enplektante en la rakonton diversajn erojn de liaj verkoj – tradukoj, psikologiaj eseoj, poezjaĵoj, kanzonoj – ĉar li estis multfaceta homo. Liaj kanzonoj kantis Ĵak Le Puil, La Bonan Lingvon flegis Renato Corsetti kaj mi ne memoras kiu recitis mallongan poemeton kreitan de la titoloj de liaj verkoj. Mi konas nur pseŭdonomon de la verkinto – Jeo.

Jen la poemeto:

                        Claude Piron malaperis: Gerda ploras! (1)

                          Klaŭdjo mortis? Vere aŭ fantazie? (2)

                             Ĉu li nun vojaĝas trakosme? (3)

                                Sendube, kiel la meteoro. (4)

                    Tamen, vojaĝante, li ĉiam rakontas novelojn. (5)

                                Sed, lasu min paroli plu: (6)

     Por tiu lasta vojaĝo, li certe surŝultrigis la dorsosakon de Panjo Rut’. (7)

                                   Kien? Tien. (8)

                        Kio mortigis lin? Eble kisa malsano. (9)

                                   Tiaj ni estas. (10)

           Dank’al la belaj verkoj de Claude, por ni vivi estas miri! (11)

                             Dankon! Dankon, amiko! (12)

Tiu aranĝo estis tre kortuŝa.

 

Meze de la tago mi pasigis multan tempon en libroservo; tie ĉiutage okazadis programeroj: „duonhoro kun …” kaj mi pasigis duonhoron kun Spomenka Ŝtimec, kiu belege rakontis pri sia nova libro „Hodler en Mostar”. Mi tre ŝatas ŝiajn verkojn. Baldur Ragnarsson bedaŭrinde ne venis por sia duonhoro, sed lastmomente estis anoncita duonhoro kun Ĵomart kaj Nataŝa. Ili repondis kelkajn demandojn kaj inter alie ili diris pri la preparado de malnovaj kaj novaj kantoj sur tri diskoj (CD) kaj probable jam venontjare dum la kongreso en Bjalistoko ili estos aĉeteblaj.

            Vespere kiel kutime estis arta programo. Piankoncerton donis la rusa pianistino-kantistino Elena Puhova kaj kabaredan teatraĵon prezentis serba profesia aktoro Saŝa Pilipoviĉ.

            Vendredo, antaŭlasta kongresa tago. Mi ĝin komencis per ĉeesto je belega flutkoncerto de la litovino, Lidija Gomolickaite Post la koncerto mi denove vizitis la urbon kun mia amiko; ni vizitis novan ponton, havenon, Eŭromaston – altan turon de kiu bonege oni vidas la tutan urbon. La vetero estis bela, suna, do videbleco estis tre bona. En tiu parto de la urbo troviĝas granda bela parko, sed ni ne havis tempon profiti ĝian ĉarmon, ĉar ni volis partopreni aliajn programerojn. Ni partoprenis inter alie programeron pri venonta UK, kiu okazos en Pollando, en Bjalistoko. Ĝin gvidis Claude Nourmont, vicprezidantino de UEA, kaj la LKK-anoj el Bjalistoko raportis pri preparoj de la urbo por akcepto de kongresanoj. Ĉeestis multaj interesitoj, kiujn demandis ĉefe pri loĝlokoj kaj distancoj de kongresejo, ebleco tendumi. Estis prezentitaj antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj.

Kaj vespere okazis internacia vespero kun bunta internacia programo: kantoj de soluloj kaj de ĥoroj, dancoj de soluloj kaj dancgrupoj, fajfita melodio, alia muzikero – buŝharmonika, flut-muzikero, piana muzikprezento, deklamado.

            Sabato – la solena fermo de la kongreso kun multaj paroloj, dankoj, sumigoj. Transdono de la esperanta standarto al la urbestro de Bjalistoko, la gastiganto de la venontjara U K. Adiaŭo kun amikoj kaj disiĝo … ĝis la venonta kongreso.

            Mi priskribis nur tion, kion mi sukcesis partopreni, estis tamen neeble partopreni ĉion interesan,ĉar unuopaj programeroj okazadis samtempe kaj ofte tiuj, kiuj min interesis estis ĝuste samtempe. Por mi tute aparta ĝuo estis libroservo – ĝin mi vizitis ĉiutage. Librooferto estis tre riĉa, sed ne por mia malriĉa poŝo. Mi decidis vivi ŝpareme kaj venontjare aĉeti pli multajn deziratajn librojn, eble CD kun muziko, en Bjalistoko. Por mi ĉiu kongreso (mia sesa) estas tro mallonga kaj lasas senton de nesufiĉeco, simile kiel somero. Ankaŭ ĝi ĉiam ŝajnas al mi mallonga kaj pasanta palpebrume.

            Se temas pri la kongresa urbo, Roterdamo – mi, loĝanto de provinco, ne povus vivi en tiu dense alkonstruita urbo kun multaj nubskrapuloj centre kaj ĉehavene. Tutcerte ĉarmas malnovaj brikdomoj, la tutaj kvartaloj de tiaj domoj, vekas admiron moderneco de Erasmus-ponto kaj proksimaj konstruaĵoj, tamen min lacigas urba trafiko kaj kunpuŝiĝanta senĉese homamaso sur stratoj. En la centro, kie troviĝis nia kongresejo estis precipe dense amasigitaj vendejoj, kafejoj, restoracioj. Tie troviĝas la unua en Eŭropo (establita en 1957?) sentrafika komerca strato.  Postmilita rekonstruo de la urbo laŭ t.n. Baza Plano komenciĝis en 1953. Laŭ la fakuloj tiu Baza Plano fariĝis la modelo por la tuta Eŭropo, modelo por planita rekonstruo aŭ konstruo de urboj. Nur en 1980  Eŭropo lasis ĝin. Nun sur ĉiun liberan spacon de tiama rekonstruita urbocentro oni enpuŝas nubskrapulojn el vitro kaj metalo. Mi komprenas, ke Nederlando ne havas multe da loko, tamen devas esti iu libera spaco, eĉ en urboj. Ĉu eble nur mi, provinculo, tiel opinias?

 

----------------------------------------------------------------------
Taniej na zagraniczne komorki!
Sprawdz >>> http://link.interia.pl/f1ece