Julie mi vojaĝis al Roterdamo, mi ĉeestis Universalan Kongreson kaj post dek unu tagoj pasigitaj   en veturiloj kaj "stona" urbo, mi ege eksopiris al mia provinca urbo, ĝia belega ĉirkaŭaĵo kaj mia biciklo. Mi faris kelkajn mallongajn bicikladojn kaj nur hieraŭ mi faris longan bicikladon (ĉirkaŭ 50km) tra belega pejzaĝe sed malfacila vojo - parto de la vojo, kondukanta tra arbaro, estis aŭ sabla aŭ ŝtona. Kaj mi konstatis kun bedaŭro, ke duono de la somero jam estas pasinta, jam okazas grenrikoltoj kaj kampoj malpleniĝas. Sovaĝaj herbejoj plu eligas bonodoron, kiun konsistigas diverspecaj floroj inter kiuj plej intense odoras trifolioj. Sur la floroj svarmas grasaj burdoj, sveltaj vespoj kaj jam dormemaj abeloj. Cikonidoj forlasis siajn nestojn kaj amase vagadas tra kampoj. Sturnoj amase atakas fruktoĝardenoj  grasiĝante antaŭ forflugo. Hirundoj varmiĝas en sunbriloj, kvankam hieraŭ la suno brilis nur antaŭtagmeze, poste komencis amasiĝi nuboj kaj mi plirapidigis bicikladon; mi ne ŝatas bicikli dum pluvo. Mi aŭdis la unuaj fulmotondroj, sed jam mi estis proksime de la domo, eble ses km. Tiam mi rimarkis etan tragedion - hundo kaptis katidon kaj certe provis ĝin mortigi. La katido batalis tre kuraĝe per ungegoj kaj dentoj. Du aliaj hundoj observis la scenon. Mi senpripense iris al la baraktanta duopo kun intenco savi la katidon; iom mi timis la hundon, sed mi provis voĉe kaj geste instigi ĝin lasi la katidon. Tion mi sukcesis, la katido tuj provis forkuri, tra greneja fenestreto eniri internen, tamen la hundo denove kaptis ĝin. Mi denove kriis al hundo, kaj tiu denove rigardis min mirigita (pro mia kuraĝo? pro mia stulteco?), lasante por momento la katidon, Tion mi profitis kaj kaptis katidon, ĝis kiam la hundo rekonsciiĝis mi metis la savinton tra fendo en pordego en la grenejon. Nur tiam mi konstatis, ke ja hundo povis min ataki. Bonŝance ĝi estis ne atakema ... Tiam komencis pluvi do mi rapidis hejmen. Sed vera pluvego kaj ventego kaj tempesto venis kiam mi jam atingis mian domon kaj sekure rigardis ĉion tra fenestro. Mi esperas, ke tiu biciklado ne estas lasta dum tiu somero. Ankoraŭ mi iros aŭskulti koncerton de grioj; ili tiel belege ĉirpas aŭguste.