Mi vidis …
Mi vidis raran papilion
de inter floraro falanta,
burdon fluganta tilion,
leporon al ĉielarko preĝanta.
Pulsis pasie formikejoj,
kardeloj kantis al cikonioj,
malantaŭ grandega herbejo,
nekonataj, gajaj melodioj.
Kaj ĉio ĉi estis grandioze
teksita el naturŝtofeto,
irize flagranta tagmeze
omaĝe al la fraŭlineto.
*Fraŭlineto – en popola idiomo tiel oni nomas kokcinelon.
*Mi ne scias aŭtoron de tiu belega poemeto
| ----------------------------------------------------------------------
Tani Telefon! Sprawdz >>> http://link.interia.pl/f1ec0 |
Send a message
Search for a member
Stanislao says: