Dorota Published on July 11, 08
by Dorota

Dorota's blog

Browse posts
93-a Universala Kongreso de Esperanto
Posted on August 9, 08
11 comments (latest 13 days ago)
Somera tago
Posted on August 5, 08
2 comments (latest 3 weeks ago)
Mi vidis ...
Posted on August 5, 08
1 comment (latest 3 weeks ago)
Kio nova en la naturo?
3 comments (latest 3 weeks ago)
Poemeto de pastro J.Twardowski
Posted on July 11, 08
6 comments (latest 3 weeks ago)
Miaj impresoj
Posted on June 19, 08
6 comments (latest 3 weeks ago)
"TV - Esperanto"
Posted on May 22, 08
2 comments (latest 2 months ago)
<untitled>
Posted on March 10, 08
2 comments (latest 5 months ago)
Felicxo
Posted on February 18, 08
7 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
Attribution + no Derivs
  1. 88 visits

Kio nova en la naturo?

Friday July 11, 2008 at 06:49PM

Profitante la senpluvan tagon mi denove kontrolis kio nova okazas en la naturo. Mi konstatis, ke cikonidoj multe kreskis kaj estas ili multaj. Mi vidis eble dek kvin nestoj (naŭ estis en unu vilaĝo!); nur en unu el la nestoj estis du idoj, en aliaj estis tri, en iuj kvar kaj mi vidis unu neston kun kvin cikonidoj! Preskaŭ ĉiuj jam staras en nestoj kaj mi vidis provojn flugi kaj eliri el la nesto sur pinton de oblikva tegmento. Tiu, kiu provis flugi, svingis la flugilojn kaj kelkfoje saltetis en la nesto, dum kelkaj sekundoj scipovis altiĝi kaj feliĉa alnestiĝis. Tiu alia, provanta surpaŝi la pinton de la tegmento, ankaŭ faris tion tre singarde - faris du ŝanceligajn paŝojn sur la tegmenton, momenton staris tie kaj same ŝancelige rapide revenis en la neston. 
Alia novaĵo - ĉirpas jam griloj. Mi tion ege ŝatas kaj mi biciklis kun akompano de grila koncerto. Plej laŭte, plej forte ili koncertas nur aŭguste. Ie tie aldoniĝis la birda kantado. Mi observis ĉasadon far de rabobirdo; ĝis kiam mi observis la birdo ne sukcesis. Tio vekis en mi du kontraŭstarajn sentojn: mi ĝojis, ke neniu perdis vivon kaj samtempe mi kompatis al povra birdo, kiu certe estis malsata, eble malsatis ankaŭ ĝiaj idoj ...
Ĉiuj vojoj kaj padoj estas borderitaj de la naturo tre buntkolore - diversspecaj kampanuloj, papavoj, kamomiloj, cikorio-vojaĝantoj, trifolioj ruĝaj kaj blankaj kaj multaj aliaj kies nomoj mi ne konas. Ĉar mi multfoje haltis por rigardi jen tion, jen alion, mi pasigis ses horojn en la naturo, belegajn ses horojn.
----------------------------------------------------------------------
Zobacz cala prawde o Lukaszu Podolskim!
kliknij >>> http://link.interia.pl/f1e57

3 Comments / add your comment?

Dieter Dungert says:
Nu vidu, tia estas la vivo. Ĝi konsistas el du kontraŭaj ecoj, kiuj tamen perfekte kompletigas unu la alian. Samon diras la budhisma principo de "Jin kaj Jang". Al vivo apartenas morto, al helo malhelo, al bono malbona ktp.
Cetere bedaŭrinde ĉe ni ĉijare mortis multaj cikoniidoj. La gepatroj ĵetis ilin el la nesto, simple ĉar pro la longtempa sekeco ili ne trovis sufiĉe da nutraĵo por ili.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic says:
Vi, Dorota, evidente scias ĝui en naturo. Bele kaj por mi multaj novaj vortoj. Daŭrigu!
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Dorota says:
Dankon por vizito viaj komentoj.
Posted 3 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.