Post trisemajna foresto, hodiaŭ mi avide uzis denove mian biciklon kaj ĉirkaŭveturis unu el la lagoj de mia regiono por ekscii "kio en herboj pepas".Ĉu vi konas tiun esprimon? Pli malpli rekoni esencon de la afero(j). Mi trabiciklis proksimume 50 km kaj nur mallongan distancon per ŝoseo, plej parte mi biciklis tra kampaj kaj arbaraj padoj jen sablaj, jen ŝtonaj. Kaj mi ĝuis la naturon, mi vere sentis min naturestaĵo; kantis al mi fringoj, pepis paseretoj, susuris arboj vente movigataj. Mi rigardis tagmanĝon en cikonia nesto. Tre muktaj junaj cikonidoj estas en nestoj, preskaŭ en ĉiuj mi vidis tri aŭ kvar kapetoj.  Bonege odoris ĉiuj kreskaĵoj - odoras ĉio, plej forte certe sambuko, sed ankaŭ floranta sekalo kaj florantaj kampaj floretoj, herboj. Kaj kiel priskribi odoron de pina arbaro varmigita de la suno? Bedaŭrinde oni ne povas per vortoj transdoni ĉiujn nuancojn de odoroj, koloroj, sonoj. Tion oni devas travivi, sperti mem. Pro manko de kunbiciklanto hodiaŭ mi biciklis sola kaj dum tia biciklado ĉiam mi pensas esperante, mi ŝatus ĉion montri, ĉion rakonti al miaj esperantaj amikoj. Estas la kanto de Ĵomart kaj Nataŝa kies unu el la strofoj jenas:
...Kiam mi estas sola,
kiam neniu min vidas,
kun vi mi interparolas,
al vi mi pense rapidas ...
Bedaŭrinde ankaŭ en la naturo okazas tragedioj; kiam mi preskaŭ finis mian bicikladon mi trovis sur ŝoseo, sur kiu estis preskaŭ neniu trafiko, katon. Probable ĝi ensaltis sur ŝoseon ne atentante aŭton. Apud la kato kuŝis muso. Mi supozas, ke ĝi estis juna kato, ankoraŭ malsperta, malatenta, ĝi kaptis muson kaj oni ne scias kial enkuris la ŝoseon; certe eŭforio pro sukcesa ĉasado kaŭzis, ke ĝi estis malatenta. Kiel ajn estis la kato ne plu vivis kaj min forlasis sento de feliĉo ...
----------------------------------------------------------------------
Chcesz zobaczyc Stinga? Licytuj bilet i spotkanie z zespolem!
kliknij >>> http://link.interia.pl/f1e3e