Rande de densa l’ arbaro,
ĉe bordo de l’ rivereto,
elkreskis inter herbaro
neĝblankaj kampanuletoj.
Ĉiumatene tre frue,
antaŭ ol l’ suno vekiĝis
en friska matena roso
plej eta el ili baniĝis.
Por ke ĝi ne tro malvarmu,
sub zorgaj patrinaj okuloj
mallonge sed tre precize
ĝi lavis neĝblankajn petalojn.
Poste ĝi kombis folietojn
pro roso brilantajn arĝente,
kiuj post friska nokto
tremetis movataj vente.
Kiam l’ matena suneto
super la mondo ekpendis,
pro ĝojo al l’ kampanuleto
varmetan kiseton sendis.


Mi ne scias la aŭtoron