Avelujo sin vestas per violkoloro,
tilio per glata, plej verda veluro molardas
mi min ne plu alivestas
min jam neniu rigardas.

Estas tiaj stranguloj,
kiuj urtik-bukedojn donas al virino,
sed kie estas tiaj,
kiuj kisas harojn de maljunulino?

Mi estas solulo,
avino - mia nomo.
Mi sentas min kiel nigra makulo
sur ĉielarka tapiŝo de l’ mondo-domo.

Maria Jasnorzewska-Pawlikowska
esperantigis:Dorota Burchardt