Mian neantaǔviditan vigilian teston pri homeco mi plenumis apenaǔ mezbone. Estas vero, ke plej ofte embarason kaǔzas al ni niaj propraj infanoj kaj ĝuste ili plej rapide malkaŝas nian malperfektecon.
Ĉiujare, kiam miaj filinoj aranĝis antaǔkristnaskan vespermanĝan tablon mi memorigis al ili kun nobla patoso:
- Memoru pri la tradicia aldona telero por neatendita gasto! Ĉiam povas aperi iu soleca aǔ malfeliĉa kaj Kristnasko estas ja festo de amo al kunulo!
- Aha – ili diris kun komprenemo kaj starigis kvin manĝilarojn sur la tablon: por panjo, por paĉjo, por ili mem kaj por tiu iu.
Sincere dirite tiu kvina telero ĉiam restis malplena. Jen bela simbolo. Tiaman jaron, 1986, ŝajnis ke estos same, ĉar kial povus esti alie? Kiu fremdulo kuraĝus frapi ies pordon dum la vigilia vespero, la vespero rezervita por la familia intimeco? Jes, iun fojon venis najbarino kaj demandis, ĉu mi ne povas doni al ŝi tri pecetojn da fiŝo, ĉar ŝi tiom ekŝatis sian karpon, ke ŝi ne povas ĝin mortigi (... ĝi alfluas, aǔdante mian voĉon kaj levas faǔketon por karesi ĝin ...) – diris ŝi kortuŝita. Do mi donis al ŝi rapide tri porciojn, ĉar rakonto pri la spirita vivo de ŝia karpo malbone influas mian propran spiritan vivon. Ne hazarde mi plej ŝatas la sanktulon Francisko el Asizo.
Kasia jam aranĝis la tablon, la edzo bongustigis brasikon, ravioloj estis jam preskaǔ finkuiritaj, sed ie malaperis Małgosia. Ŝi havis nur taskon promenigi hundon, sed la hundo kuŝis sub la tablo kaj Małgosia malestis. Ĝuste kiam la ravioloj estis finkuirantaj iu frapis la pordon.
- En tia momento? – koleriĝis la edzo.
- Jes, en tia momento? – mi ripetis.
Kasia malfermis larĝe la pordon. Sur la sojlo staris ridetanta Małgosia kaj … nekonata, konfuzita maljunulino.
- Kiu ŝi estas ? – flustre demandis la edzo kaj la pli aĝa filino.
- Jes, kiu? – mi ripetis, sed Małgosia jam tiris la nekonatulinon en la loĝejon, senvestigante ŝin el dika tuko, malnova mantelo kaj du puloveroj.
- Ankoraǔ ŝuojn mi demetos, por ne kotigi plankon – diris la maljunulino.
- Momenton – mi ekkriis kun kreskanta kolero. – Małgosia, kiu estas tiu sinjorino?
- Tiu sinjorino estas por la kvina telero – diris entuziasme Małgosia.
- Por la kvina telero? – ripetis la edzo kun brilo de komprenemo en la okuloj.
- Sed la kvina telero ĉiam staras malplena – konscie rimarkis la pli aĝa filino.
- Ĝi estas malplena, ĉar ĝi atendas – rompis al ŝi Małgosia, demetante la duan ŝuon el la piedo de la gasto. Sur la piedoj de la maljunulino estis nun nur truhavaj ŝtrumpoj, ne kulpigantaj pri pureco.
Mi eksentis, ke interne mi bolas ne malpli ol kuirataj ravioloj kaj kiam la misorientigita edzo kaj ne malpli konsternita Kasia irigis la maljunulinon en ĉambron, mi entiris Małgosia-n en la kuirejon.
- Kion vi faras? - mi siblis minace. – Vi venigas nekonatan personon en la hejmon; kiu scias ĉu ŝi ne estas ŝtelistino? Kaj kiam vi tion faras?! Dum la vigilia vespero?! Ĉu vi freneziĝis?!
- Sed la kvina telero ... – senhelpe flustris Małgosia. – Vi ĉiam diris, ke ĝi atendas iun malfeliĉan kaj solecan, kaj tiu maljunulino vere estas soleca kaj malfeliĉa! Mi pruntis ŝin el maljunulejo speciale por ni!
- Vi pruntis?! Jesuo ... mi komencis kolere ... kaj mi eksilentis. Subite mi ekkonsciis, ke post kelkaj horoj, noktomeze, mia hundo kaj du katoj komencos interparoli homvoĉe kaj mi grumblas! Mi grumblas pri la kvina telero, pri kiu mi tiom debatas, kiam komenciĝas la aranĝo de la vigilia tablo. Mi suspiris profunde kaj mi finis la frazon. – Jesuo ... do, vi bone faris.
Dum la divido de oblato la maljunulino rakontis pri siaj filinoj kaj filo, kiuj ie ankaǔ dividas inter si oblaton, sed ili ŝatas havi ĉe la tablo neniujn maljunulinojn – nek siajn, nek fremdajn, ĉar maljuneco detruas ilian bonan animstaton. Kiam ni manĝis raviolojn kun ruĝa barĉo, ni eksciis kiamaniere okazadis vigiliajn vespermanĝojn en la orientaj randoj de Pollando. Tie dum vigilia vespero altabliĝadis dek ses personojn el kvar generacioj. Pli poste, manĝante fiŝon, ni eksciis, ke nia gasto estis instruistino, sed „ĉiam venas tago, kiam bezonas vin nek propraj, nek fremdaj infanoj”.
- Nu kiel? Kaj ni? – demande diris Małgosia kaj iel strangmaniere mi eksentis min pli certe.
Dum la manĝado de brasiko kun fungoj la maljunulino rakontis pri la edzo ( ... li tro ŝatis virinojn, sed almenaǔ mi ne enuiĝis kun li ...), kaj ĉe konsumado de la fromaĝkuko ŝi petis kvar aldonajn pecojn por siaj kunloĝantinoj, kiujn neniu pruntis.
Poste, kiam la filinoj akompanis al la maljunulino ĝis ŝia loĝloko, la edzo lavis la vazaron, la hundo kaj du katoj diskrete interparolis homvoĉe, mi ekmeditis pri la neatendita testo pri homeco, kiun mi plenumis apenaǔ mezbone... Mi meditis pri tiu stranga limo inter teoria kaj reala amo de la kunulo.Ĉar plej facile estas meti la kvinan teleron kaj kalkuli je tio, ke ĝi restos malplena – jen bela simbolo.
Do mi deziras al vi neatenditan gaston dum la vigilia vespero kaj batalu kun si mem, kiel mi iam. Kaj ekparolu fine homvoĉe.

Dorota Terakowska
El la pola lingvo tradukis Dorota Burchardt