„Paŝtistoj kantas, brutaro genuiĝas, miraklon, miraklon ili mesaĝas” – tiu pastoralo odoras je vanilo kaj sekvinberoj. Kiel kutime antaŭ la vigilia vespermanĝo mi troviĝas en kuirejo, mi metas kasedon kun la pastoraloj en kasetofonon kaj ĝuste tiun ĉi mi aŭskultas, kiam mi starigas bovlon plenigitan per la kruda pasto sur tablon. Mi malfermis kranon por lavi restaĵon de la pasto el la manoj, kaj subite mi ekaŭdis mallaŭtan frapon al la pordo.
- La Sankta Nikolao – mi pensis kaj sekigante la manojn mi rigardis tra la vitra pordo. Malantaŭ la pordo vere staris la Sankta Nikolao. Li mallaŭte tusetis, iom nervozigita pro la vizito.
- Kiu tie estas? – mi demandis sensence.
- Najbaro. Pardonu ... eble vi havas cigaredon?
- Bedaŭrinde. Mi ne fumas – mi diris malfermante la pordon kaj nun rekonante sub la longa griza barbo kaj ruĝa ĉapo la vizaĝon de la najbaro el la teretaĝo.
- Pardonu - li murmuris. – Mi ne plu havas cigaredojn kaj la homo arlekenas por enspezi kelkajn groŝojn, do mi almenaŭ ŝatus ekfumi antaŭ ol mi komencos. Mia filo elpensis, ke la infanoj estos fotataj kun la Sankta Nikolao en tiu grandvendejo, teretaĝe. Min li vestis kiel arlekenon kaj li mem eltiros de gepatroj monon por fotoj. Tiaj tempoj venis.
- Infanoj estos kontentaj – mi diris, vidante koleron sur la vizaĝo de la najbaro.
- Oni ne devas prezenti mensogon al infanoj. Krom tio, mi estas nekredanta.
- Gravas, ke infanoj kredas – mi diris.
- Ho, ĉu ili kredas ... cetere mi ne kredas ankaŭ al la kredantoj. Ĉio ĉi estas kiel cirko. Mi ne sciis kiamaniere reagi al tiu alvoko. Neniam mi supozis, ke mi provos konverti la Sanktan Nikolaon.
- Nu, vi scias ... graco de kredo estas io tre rara. La infanoj ofte ĝin havas.
La Sankta Nikolao tamen mansvingis kaj murmuris:
- Mi devas jam iri ...
Unu horon pli poste mi vizitis la grandan vendejon teretaĝe. Serĉante la lastajn donacojn, mi rimarkis la Sanktan Nikolaon, ĉirkaŭita de grupeto da infanoj. Li sidis en brakseĝo kaj amare ridetis al infanoj, kiuj laŭvice sidiĝis sur liajn genuojn antaŭ la objektivo de fotoaparato. Subite apud mi aperis du infanoj:
- La Sankta Nikolao ... – flustris la knabino.
- Li estas artefarita! – aŭtoritate diris la knabo.
- Ne … li estas vera - la knabino ruĝiĝis kaj rigardis kun admiro la Sanktan Nikolaon.
- La Sankta Nikolao ne ekzistas - ripetis emfaze la knabo.
- Nu kiel … ja li sidas ĉi tie – la knabino suprentiris la ŝultrojn kaj sidiĝis sur la genuojn de la viro. – Kie vi loĝas, Nikolao? – ŝi demandis, fiksrigardante la grandan ruĝan ĉapon.
Mi iom timiĝis, ĉar opiniante laŭ la vizaĝmieno, li probable estis preta diri sian adreson – tamen li filtris tra la dentoj:
-En la ĉielo.
-La ĉielo ne ekzistas. La ĉielo estas gaso – diris laŭte la knabo.
-Tio ne gravas … - la knabino ridetis al Nikolao. – Animoj estas leĝeraj kaj povas paŝi sur ĉio, eĉ sur gaso.
- Dio ne ekzistas! – kriis la knabo.
- Do de kie venis Sankta Nikolao? – demandis la knabino, rigardante la knabon kompateme – ja Dio lin kreis …
La knabo paliĝis pro kolero. Antaŭ ol iu ajn sukcesis al li malhelpi, li alkuris al la brakseĝo kaj deŝiris de la vizaĝo de la viro la longan grizan barbon.
- Nu kaj kio?! Ĉu li estas vera? Vera? – li kriis.
La knabino atente kaj tute trankvile rigardis la viron kaj poste diris:
- Jes, li estas vera Sankta Nikolao kun artefarita barbo.
Tiam okazis io, kion mi plej timis. Mia najbaro, kiu jam de iom da tempo tremetis pro humiligo, deprenis la ĉapon kaj diris:
- Mi ne estas Sankta Nikolao.
La knabino flankenklinis la kapon kaj longe rigardis lian kalvaĵon.
- Vi estas vera Sankta Nikolao nur kalva – ŝi diris trankvile.
Tio jam estis tro multe. Mia najbaro per unu manmovo deŝovis el sia dorso la ruĝan mantelon kaj vidigis sian foruzitan jakon.
La knabo aplaŭdis kaj saltetis pro ĝojo. La knabino tamen ne forlasis la genuojn de la viro kaj diris:
- Vi estas vera Sankta Nikolao, nur vestita en normala vesto – kaj ŝi ridetis al la objektivo, ĉar ĝuste ekbrilis lampo de la fotilo, eternigante mian najbaron, kiu jam ĉiam, en ĉiu taghoro, fumante cigaredon, en noktoĉemizo aŭ sub la duŝo, estos la Sankta Nikolao kaj nenio tion ŝanĝos – tiom forta estas la infana kredo.

Teksto de Joanna Szczepkowska
Tradukis: Dorota Burchardt