Najla supo

 

En vilaĝon venis cigano. Li iris al la domo rande de la vilaĝo kaj petis ion manĝi. La mastrino diris, ke ili mem estas malriĉaj, havas nenion por manĝi. La cigano proponis: mi eĉ kun najlo scipovas kuiri supon.

            - Nekredeblee! – miriĝis la mastrino.

            - Mi povas demonstri tion al vi, se vi deziras.

Scivolo de la mastrino estis granda, do ŝi konsentis, ke la cigano kuiru la supon. La cigano petis kuirpoton kaj akvon kaj najlon. Ĉion ĉi la mastrino donis al li kaj pacience ate3ndis, kio okazos. La cigano boligis la akvon kun metita en ĝi najlo kaj diras al la mastrino: donu plenmanon da grio. La mastrino tuj plenumis lian peton kaj la cigano ĵetis la grion en la poton. Poste li petis iom da pizo; tiun li ankaŭ metis en la poton. Poste li denove petis jen kelkajn terpomojn, jen iom da lardo, salon kaj kremon kaj la mastrino fervore liveris la petitajn produktojn. Fine la supo estis preta; ĝi estis bongustega kaj la mastrino ege miris, ke oni povas kuiri tiom bongustan pladon nur kun najlo ... kaj laŭdis kaj dankis al la cigano.

----------------------------------------------------------------------
Wyslij zyczenia na Dzien Kobiet !
kliknij >>> http://link.interia.pl/f1d48