Tra l'mond' felicxo iras

Kun lipoj rugxkoloraj.

Jen pri somer' gxi kantas,

Kisas petalojn florajn.

                Kie gxi logxas?

                Eble en ies koro ...

                Trans montoj, arbaroj, riveroj ...

                Cxiam en troa foro ...

Vagas tra l' mond' felicxo;

Logxas en fojnaromo,

En vent', en arb' knarado

Kaj en matena birdcxirpado.