La sinjoro Philippe tuj ekludis viglan polkon kaj la sinjoro Tournevau ekdancis kun Rafaela, tenante ŝin super la planko kaj ne permesante al ŝi tuŝi ĝin per la piedoj. La sinjoroj Pimpesse kaj Vasse dancis ankoraŭ pli fervore. Foje-foje iu dancanta paro haltis antaŭ kameneto, por trinki kalikon da vino. En aero jam ŝvebis minaco, ke tiu danco daŭros senfine, kiam eniris en la ĉambregon Róża kun kandelo en la mano. Ŝi estis nudkapa, en pantofloj kaj ĉemizo, reviviĝinta kaj ruĝiĝinta.
- Mi deziras danci – ŝi ekkriis.
- Kaj via kliento? – demandis Rafaela?
- Jam li dormas. Li ekdormas tuj – respondis Róża, laŭte ridante.
Ŝi kaptis la sinjoron Dupuis, sidanta sur la sofo kaj ili ekdancis polkon.
Dume la boteloj montris sian fundon.
- Nun mi regalas vin per unu botelo – asertis la sinjoro Tournevau.
- Mi ankaŭ – diris la sinjoro Vasse.
- Ankaŭ mi – diris la sinjoro Dupuis kaj ĉiuj aplaŭdis aprobe.
Kiam la aferoj ruliĝis tiamaniere, ekestis vera balo. Eĉ Ludvika kaj Flora venadis foje-foje supren, por almenaŭ iomete valsturniĝi kaj sube iliaj klientoj nervoziĝis kaj koleriĝis. Poste ili rapide revenadis suben kun la koro plenigita per bedaŭro. Noktomeze oni plu dancis. De tempo al tempo malaperadis iu el virinoj kaj kiam oni ŝin serĉis evidentiĝadis, ke mankas ankaŭ iu el la viroj.
- Kie vi estis? – ŝerce demandis la sinjoro Philippe sinjoron Pimpesse, kiam li revenis kun Fernanda.
- Ni iris rigardi kiel dormas la sinjoro Poulin – respondis la impostisto. Tiu ŝerco estis tre ŝatata. Ĉiuj laŭvice iris supren vidi kiel dormas la sinjoro Poulin, kunprenante iun el la damoj, montrantaj ĉinokte neimageblan fervoron. Madame ŝajnis ne rimarki tion. Cetere ŝi mem interparolis longe kun la sinjoro Vasse, kvazaŭ ili priparoladis detalojn de iu afero jam aranĝita.
Fine, je la una post meznokto, du edziĝintaj viroj, la sinjoro Tournevau kaj sinjoro Pimpesse, asertis, ke ili foriras kaj deziras pagi fakturon. Oni kalkulis de ili nur por ĉampano kaj eĉ tiu pago estis nur ses frankojn je botelo anstataŭ normala prezo, dek frankojn. Kiam la gastoj miris pro tiu malavareco, radianta Madame diris:
- Ja ne ĉiutage okazas festo.

Fino.