Dume nek ĉaro aperis antaŭ la domo, nek la virinoj venis suben. El la supro aŭdiĝis ridegoj, interpuŝado, ekkrioj kaj aplaŭdoj. Kiam la edzino de la lignaĵisto iris al la stalo kontroli, ĉu la ĉaro pretas, Madame mem iris supren.
Tute ebria kaj duone senvestita Rivet vane provis seksperforti Róża-n, kiu ridegis. Ambaŭ Ŝprucigiloj tenis lin je brakoj kaj provis trankviligi, opiniante tiun konduton maldeca sur la fono de la matena solenaĵo. Tamen Rafaela kaj Fernanda, kiuj tordiĝis pro gajeco kaj rido, incitis Riveton, eligante akrajn kriojn ĉe ĉiu sensukcesa provo de la ebriulo. La viro rabia, kun ruĝiĝinta vizaĝo kaj parte senvestita, per abruptaj movoj provis skui la virinojn tenantaj lin kaj suprenlevadis la robon de Róża, balbutante: - Vi malĉastulino, kial vi ne volas? – La indignita Madame ĵetis sin antaŭen, kaptis la fraton je ŝultroj kaj ĵetis lin malantaŭ la pordon tiel abrupte, ke li batis muron per sia korpo. Unu minuton poste oni aŭdis el la korto, ke Rivet verŝas akvon sur sian kapon kaj kiam li aperis kun sia ĉaro, li estis jam tute trankvila.
Oni ekveturis returne per la sama vojo, per kiu oni alveturis la pasintan tagon, kaj la blanka ĉevalo trotis denove vigle kaj danceme.
Sub la ardanta suno malkaŝiĝis ĝojo sindetenema dum la manĝado. La virinoj nun ĝojis pro skuoj de la veturilo, eĉ intence puŝante la seĝojn de la najbarinoj. Foje-foje ili ankoraŭ rideksplodis, incititaj de, nun jam vanaj, aspiroj de Rivet.
Gaja lumo plenigis kampojn, lumo, kiu flagretis en okuloj kaj la veturilradoj lasadis du polvostriojn, kiuj longe videblis malantaŭ la ĉaro.
Subite Fernanda, ŝatanta muzikon, petis Róża-n, por ke tiu kantu ion, do tiu sen plua instigo ekkantis la kanton: Dika paroĥestro el Meudon. Tamen Madame tuj ordonis al ŝi eksilenti, opiniante la kanton maldeca por la hodiaŭa tago. – Ekkantu ion el Béranger – ŝi aldonis. Róża hezitis dum kelkaj sekundoj kaj fine preninte decidon, ŝi komencis per sia foruzita voĉo kanti Avineto-n:

Avinjo dum la naskiĝtag’
troigis pri la meddrinkad’.
Kun kapjesado diris ŝi:
Amantojn multajn havis mi!


Pufetajn brakojn,
piedetojn, mi
nun povas nur
rememori!


La virina ĥoro, estrata de Madame mem ekkantis:

Pufetajn brakojn,
piedetojn, mi
nun povas nur
rememori!


- Jes, tio plaĉas al mi – diris Rivet incitita per ritmo. Róża kantis plu:

Ne gardis do la ĉaston vi?
- Ho, ne! Estinte dekvinjara mi
jam lasis min al amorad’
kaj nokt’ ne servis por dormad’.


Ĉiuj kune ekkantis refrenon kaj Rivet batadis per la piedo timonon kaj per kondukiloj batetis takton sur la dorso de blanka ĉevalo, kiu ekgalopis, kvazaŭ ankaŭ ĝin kaptis ritma ekstazo, ĝi galopegis, ĵetante la damojn unu sur la alian en la malantaŭo de la veturilo. Ili rektiĝis ridegante kiel frenezulinoj. Kaj plu ili kantis laŭtege inter kampoj, sub la ardanta ĉielo, ĉirkaŭitaj per maturiĝantaj grenkampoj, en la ĉaro tirita de galopanta ĉevalo, kiu ĉe ĉiu ripetado de la refreno dum ĉirkaŭ cent metrojn rapidigis galopadon, kio tre gajigis la veturatojn.
Ie tie la homo disbatanta ĉe la vojo ŝtonojn, levis la kapon kaj tra sia drata defendreto rigardis kaj rapidigantan ĉaron kaj ĝiajn hurlantajn veturigitojn. Kiam la veturilo atingis stacidomon, la lignaĵisto fariĝis sentimentala.
- Domaĝe, ke vi foriras – li diris. – Estus tiel bona distro. Madame respondis prudente:
- Ĉio havas konvenan tempon. Distro ne povas daŭri eterne. – Tiam en la kapon de Rivet subite ekbrilis iu penso.
- Do, mi vizitos vin en Fécamp venontmonate – li diris kaj ĵetis al Róża rigardon ruzan kaj friponan.
- Nu, nu, - diris Madame - oni devas teni prudenton. Se vi volos, vi venos, sed vi faros neniujn stultaĵojn.
La lignaĵisto ne respondis. Kiam ekaŭdiĝis fajfado de trajno, li tuj komencis kisi ĉiujn virinojn. Kiam venis vico de Róża, li nepre volis kisi ŝiajn lipojn, tamen ŝi ĉiufoje kunpremante lipojn, returniĝadis rapide flanken. Li tenis ŝin en la brakoj sed ne povis atingi la celon, ĉar iom malhelpis en tio granda vipo, kiun li tenis en la mano kaj kiun li movigis malantaŭ dorso de la virino, provante sensukcese kisi ŝin.
- La vojaĝantoj al Rouen, bonvolu entrajniĝi! – ekkriis fervojisto. Do ĉiuj eniris. Aŭdiĝis delikata fajfo, tuj ripetita fare de lokomotivo, kiu brue ekkraĉis la unuan porcion da vaporo, dum la radoj komencis turniĝi malrapide kun videbla peno.
Rivet lasis kajon kaj kuretis al levebla bariero ĉe la relvojo por ankoraŭfoje ekvidi Róża-n. Kaj kiam la vagonaro plena de homoj traŝovadis antaŭ li, li komencis batpafi per vipo, salteti kaj kanti plengorĝe:

Pufetajn brakojn,
piedetojn, mi
nun povas nur
rememori!


Poste li nur rigardis malproksimiĝantan kaj flirtantan blankan tuketon.
Daurigota.