Kiam ili eniradis en la preĝejon fariĝis tumulto. Homoj kunpuŝiĝis por ilin ekvidi. Devotinoj parolis preskaŭ senĝene laŭte, stuporitaj pro la vido de damoj, kies vestoj estis pli pompaj ol preĝejaj ornatoj. La vilaĝestro oferis al ili sian benkon, la unuan benkon en antaŭaltaro. La sinjorino Tellier prenis tie lokon kune kun sia bofratino, Fernanda kaj Rafaela. Róża Klaczka kaj ambaŭ Ŝprucigiloj eksidis en la sekva benko kune kun la lignaĵisto.
La antaŭaltaron plenigis genuiĝintaj infanoj, unuflanke de la preĝejo knaboj, aliflanke knabinoj, kaj la longaj kandeloj, kiuj la infanoj tenis en la manoj, similis al lancoj, kliniĝintaj diversflanke.
Tri viroj starantaj antaŭ pupitro, kantis plenvoĉe. Ili plilongigadis silabojn de belsona latina lingvo, kronante ĉiun ameno-n per longa a-a-a, kiun muzikinstrumento subtenis per sia monotona, ripetanta senfine noto, muĝante en latuna instrumento kun larĝa faŭko. Respondadis al ĝi strida voĉo de infano. De tempo al tempo leviĝis pastro, sidanta en ĥorseĝaro kun la kapo kovrita per kvadrata bireto, ion murmuris kaj denove eksidis. La tri kantantoj respondadis al li, tenante la okulojn fiksitaj en dikan, malfermitan libron de gregorianaj kantoj, kuŝanta antaŭ ili sur etenditaj flugiloj de ligna aglo, turniĝanta sur la akso de la pupitro.
Poste ekestis silento. Ĉiuj ĉeestantoj genuiĝis. Aperis maljuna kaj estiminda, grizhara celebranto, kliniĝanta super la kaliko, kiun li tenis en la maldekstra mano. Antaŭ li iris du messervantoj en ruĝaj surplisetoj, kaj malantaŭ li sekvis amaso da preĝejaj kantantoj, paŝantaj peze per dikaj ŝuoj. Ili ekstaris en du vicoj en du flankoj de antaŭaltaro.
En silento eksonis sonorileto. Komenciĝis la sankta meso. La pastro rondiris malrapide antaŭ la ora tabernaklo, genuiĝadis kaj kantis per tremetanta de maljuneco voĉo preparantajn preĝojn. Kiam li eksilentis tuj eksplodis kanto fare de la preĝejaj kantantoj kaj kantis ankaŭ la kolektiĝantaj en la preĝejo homoj, sed pli malaŭte, pli modeste, kiel decis al simplaj partoprenantoj de la meso.
Neatendinte eksonegis Kyrie elejson, eliĝanta el ĉies gorĝoj kaj ĉies koroj. Eroj de polvo kaj splitoj de putriĝanta ligno falis de malnova volbo, skuigita per voĉeksplodo. La suno kies briloj atakis la ardezan tegmenton, kaŭzis, ke ene de la preĝejo estis varmege. Granda kortuŝo kaj timiga atendado por alveno de neelparolebla mistero atingis korojn kaj strangolis gorĝojn de la patrinoj.
La pastro, kiu eksidis portempe, aliris denove la altaron kaj kun la nuda kapo, kovrita per arĝentaj haroj, per tremetantaj manoj preparis sin al la supernatura akto. Li turniĝis al la mespartoprenantoj kaj etendante al ili brakojn diris: - Orate Fratres, preĝu fratoj. – Preĝis ĉiuj. La maljuna parohestro flustris nun mallaŭte la vortojn misterajn kaj definitivajn. La sonorileto tintis fojon post fojo. La homamaso vokis Dion surgenuiĝante. La infanoj preskaŭ svenis pro senmezura timosento.
Ĝuste tiam Róża Klaczka, kaŝinte la frunton en la polmoj, rememoris subite la patrinon, preĝejon en sia familia vilaĝo kaj sian unuan sanktan komunion. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi revenis al tiu tago, kiam ŝi estis tiom malgranda, ke ŝi preskaŭ dronis en blanka robo. Ŝi ekploris. Komence ŝi ploris mallaŭte kaj larmoj malrapide fluis de sub ŝiaj palpebroj. La kortuŝo kreskis dum alfluantaj rememoroj, gorĝo ekŝvelis kaj la brusto ektremis. Ŝi komencis plorsingulti; ŝi prenis naztuketon kaj viŝis per ĝi la larmojn, provis ŝtopi la nazon kaj buŝon por ne krii. Tamen tiuj penoj estis vanaj. El ŝia gorĝo eliĝis kvazaŭ stertoro kaj respondis al ĝi du suspiroj profundaj kaj ŝirigantaj koron, venintaj de du ŝiaj najbarinoj, Ludvika kaj Flora, kiuj genuis apud Róża, ankaŭ singultis, abunde larmante, kortuŝitaj per la samaj rememoroj. Ĉar larmoj estas infektaj, do ankaŭ Madame eksentis humidon sub la palpebroj. Ŝi turniĝis al sia bofratino kaj tiam ŝi konstatis, ke jam ĉiuj ploris.
La pastro kreis Dian Korpon. La infanoj pie timigitaj surgenuiĝante sur planko, perdis ĉiujn pensojn. En la preĝejo tie kaj alie iu virino, iu patrino, fratino, ĉirkaŭprenita per nekutimaj kortuŝoj, ekscitita pro rimarko de belegaj damoj, kiuj daŭre estis genuiĝintaj, terurtremetantaj kaj singultantaj, mem malsekigis per larmoj naztuketojn kaj per maldekstraj manoj premis forte batantajn en la brustoj korojn.
Kvazaŭ fajrero inter maturaj kampogrenoj, tiel la ploro de Róża kaj ŝiaj kamaradinoj disvastiĝis por la tuta homamaso en la preĝejo. Post mallonga tempo ĉiuj komencis singulti – viroj, virinoj, maljunuloj, junuloj en novaj bluzoj kaj super la kapoj ŝajne ŝvebis io supernatura, ia spirito, ia mirakla spiro de nevidebla kaj ĉionpova estaĵo.
En antaŭaltaro audiĝis frapeto. Tiun faris monaĥino, frapante preĝlibron, tiamaniere donante signon, ke venis tempo de la sankta komunio, ke la infanoj alproksimiĝu al la Sinjora Tablo. Ili ĉiuj genuiĝis vice. La maljuna pastro, tenante en la mano arĝente ornamitan kalikon, pasadis inter la infanoj, donante al ĉiu el ili, tenatan per du fingroj konsekritan hostion, la Dian Korpon, savon de la mondo. Ili malfermadis buŝojn kun nerva tiko, kun fermitaj okuloj kaj paliĝintaj vizaĝoj. Longa tablotuko disetendita sub la infanaj mentonoj tremetis kiel fluanta rivero.