Karaj Ipernity-retanoj!

 

Mi kore dankas por viaj vizitoj en mia reto, por invitoj al viaj retoj. Mi tre ŝatus respondi, komenti kelkajn blogajn tekstojn, komenti fotojn, kontakti kun vi, bedaŭrinde io ŝanĝiĝis en la funkciado de Ipernity, dum mi ne havis komputilon (ĉirkaŭ dek tagojn). Mi povas vidi viajn dokumentojn, legi blogojn, aŭskulti muzikon, sed mi ne povas ensaluti pro manko de pasvorto, kiun mi nenimaniere povas ricevi. Mi estas senhelpa. Mi metis kelkajn novajn fotojn, sed nun ne funkcias, kiel antaŭe, ebleco doni titolojn, ŝanĝi titolojn, do ĉiujn havas nomon :”dokumenton” – absurde, ĉu?

Jen mia Skype-adreso: dorburc1, eble iu skajpos al mi …

Mi kore salutas ĉiujn – senhelpa Dorota


----------------------------------------------------------------------
Sprawdz, czy pasujesz do swojego partnera!
http://link.interia.pl/f1ce7