Ĉi tiu historio okazis inter la jaroj 1942-1962. Temas pri urso, kiu fariĝis soldato, eĉ kaporalo. Estis jaro 1942. Daŭris la Dua Mondmilito. Unu jaron pli frue la german aj trupoj invadis Sovetunion, la pli fruan aliancanon. En sovetunia Siberio troviĝis tiutempe multaj polaj ekzilitoj, senditaj tien pro veraj kaj imagitaj kulpoj kontraŭ Sovetunio kaj militkaptitoj. Nun, kiam la la germana invado fariĝis fakto, Stalin bezonis ĉiun homon, pretan batali kontraŭ la invadinto, do li permesis, ke la ekzilitaj poloj formu polan armeon sub la komando de generalo Anders. Kaj la poloj multnombre profitis tion, sed la generalo Anders ne volis subordiĝi al la sovetunia komandado, profitis okazon ke la parto de novkreita armeo je peto de Churchill estis direktita al Irano kaj tie aliĝis al la angla armeo.
Forlasante la Sovetunion ili devis trapasi montoĉenon Elbrus kaj ĝuste tie komenciĝas „biografio” de Wojtek. En montaro la soldatoj renkontis tri iranajn knabojn, kiuj portis ion en sako. Evidentiĝis, ke tio „io” estis la ursa ido, malgranda senhelpa urseto, kies patrinon mortpafis ĉasistoj. La soldatoj elaĉetis la besteton kaj kunportis kun si al Palestino. La urseto ricevis nomon Wojtek (Vojtek), populara pola virnomo. Ĝi akompanis al la formiĝanta armeo ĝis Palestino. La urseto kreskis kaj akceptis soldatojn kiel la „patrinon”. Li akompanis al ili al Irako, kie la polaj soldatoj gardis petrolkampojn sub komando de la angloj. Tie ĝi travivis malkomfortajn momentojn pro varmego. La soldatoj fosis al li kavon, plenigis ĝin per akvo kaj la povra urso volonte sidis tie por malvarmiĝi. Ĝi kondutis kiel vera soldato, kiam estis ekzemple soldatekzercado, ĝi ankaŭ staris en vico kaj faris ĉion, kion faris soldatoj. Se estis ordono: rigardu dekstren, Wojtek ankaŭ rigardis dekstren. Mi supozas, ke ĝi simple imitis konduton de la soldatoj. Ĝi ŝatis lukti kun soldatoj neniam damaĝante iun ajn, ĝi „batalis” sen ungegoj, ŝatis veturi en la kajutoj de kamiono.
En la jaro 1944 la polaj taĉmentoj ricevis ordonon tranportiĝi al Italio por kune kun la britaj taĉmentoj liberigi vojon al Romo. Tiun vojon baris fortaj fortikaĵoj de la germanaj taĉmentoj sur la monto Casino ĉe la piedo de la urbo same nomita. La soldatoj devus esti transportitaj per ŝipoj kaj tie la unuan fojon ekestis problemo pri Wojtek, la urso, kiu intertempe elkreskis kaj estis granda besto. Tamen ĝi restis tre milda, malsevera, volonte ludanta kun la soldatoj. Sed la britoj anoncis: neniu besto iros per la ŝipo. La soldatoj petis la generalon Anders, ke tiu petu permeson ĉe la britaj armeaj aŭtoritatoj. Kaj imagu, la britoj permesis! Do la generalo Anders listigis la urson kiel soldaton kun ĉiuj konsekvencoj de tiu fakto – ricevo de manĝo, cigaredoj k.s. Dum tre penaj, malfacilaj bataloj ĉe Monte Casino Wojtek estis tre helpa; ĝi ja estis granda kaj forta besto, ĝi helpis kunporti kestojn kun kartoĉoj kaj … timigis la britojn, kiuj la unuan fojon vidis la malsovaĝan urson, kunvivanta pace kun homoj, eĉ helpanta al ili. Neniam okazis, ke Wojtek lasis fali la portatan keston. De tiu tempo la 22-an kompanion, al kiu Wojtek apartenis, simbolis urso kun kartoĉo en antaŭaj piedegoj. En tiu batalo perdis vivon multegaj soldatoj, sed Wojtek travivis kaj kune kun la restaĵo de la Anders-armeo post la milito estis transportita al Britio, al Skotlando.
Tie ili estis lokitaj en la tendaro en Winifield Park proksime de Glasgow kaj restis tie ĝis 1947, gis malmobilizo; Wojtek vivis kun ili, trinkis bieron, manĝis cigaredojn, ja ĝi ne scipovis fumi …kaj estis favorato ankaŭ de la loĝantaro de proksimaj vilaĝoj. Post la malmobilizo Wojtek estis lokita en zoo-ĝardeno en Edynburgo en la jaro 1947. Komence la soldatoj kontraŭstaris, estis eĉ propono pafmortigi ĝin, anstataŭ malliberigi, sed fine venkis saĝa prudento kaj Wojtek trovis azilon en edynburga zoo-ĝardeno. Estis subskribita interkonsento, inter la direktoro de la zoo-ĝardeno kaj kompaniestro, ke nur la polaj soldatoj rajtas preni la urson, se ili deziros kunporti ĝin al Pollando. Ili revis reveni al Varsovio kaj tramarŝi la centron kune kun Wojtek. Tamen la vivo skribis por ili alian scenaron; Varsovio estis ruinigita, soldatoj ne povis aŭ ne volis reveni al Pollando subigita al Sovetunio. Ili ofte vizitadis Wojtek en la zoo-ĝardeno. La urbo Gdańsk deziris venigi Wojtek al la urba zoo-ĝardeno, sed eksaj soldatoj rifuzis. Ĝi forpasis en 1963, estinte 22-jara, forpasis malproksime de sia naskiĝlando, same kiel la polaj soldatoj, kiuj multaj restis en la brita tero, ne kuraĝante reveni al la patrujo.
translate into English
Send a message
Search for a member
Dorota says:
Helena Tylipska says: