Mi volas danki vin ...

 

Mi volas danki vin sinjoro Ludoviko,

Mi volas danki vin per ĉi tiu kant’,

Mi volas danki vin maljuna kuracisto,

Mi volas danki vin doktoro Esperant’.

 

Pro „Verda Koro“ de Julio,

„Streĉita Kord’ „ de Koloman,

Pro la kongres’ en Varsovio,

Pro renkontiĝo kun japan’ .

 

Mi volas danki vin sinjoro Ludoviko,

Mi volas danki vin per ĉi tiu kant’ ,

Mi volas danki vin maljuna kuracisto,

Mi volas danki vin doktoro Esperant’ .

 

Pro la amikoj el Francio,

El Germanio kaj Kanad’ ,

El Itali’ kaj Hungario,

Pro belulin’ el Belograd.

 

Mi volas danki vin sinjoro Ludoviko,

Mi volas danki vin per ĉi tiu kant’ ,

Mi volas danki vin maljuna kuracisto

Mi volas danki vin doktoro Esperant’ .

 

Pro juna homo komencanto,

Kortuŝa frata melodi’ ,

Ĉar ĉio dank’ al Esperanto,

Ĉar ĉio Majstro dank’ al vi.


----------------------------------------------------------------------
Upieksz swoj Windows!
Kliknij >>> http://link.interia.pl/f1cb1