Artikolo de jxurnalistino Beata Pietrzak, kiu perdis vivon dum terorisma atako sur la insulo Bali.

Kiu Islamo estas vera? Cxu tiu, kiu permesas al virino vesti mini-jupon? Cxu tiu, kiu ordonas al sxi vesti gxis maleoloj longan robon kaj tukon surkape?

En sunnita Islamo malestas institucio, kiu donus unusignifan klarigon de Islamo - diras  Baudouin Dupret, la franca juristo kaj sciencisto, laboranta en Egiptio. Islamo havas nek Vatikanon nek papon, kiu mesagxas, ke aborto estas malpermesita, kaj tio signifas, ke gxi estas malpermesita. Islamaj sciencistoj (sciencistoj ne estas probable gxusta vorto, temas pri homoj tre kleraj pri Islamo) povas nur doni "fatwa" - konsilojn.

La plej granda auxtoritato pri Islamo estas sxejko de altlernejo Al Azhar. Gravas ankaux opinio de granda mufti de respubliko. Ili ambaux ofte diras kontrauxajn opiniojn.

- Memmortigintaj muzulmanoj, eksplodantaj bombojn en Israelo estas "la plej bonaj inter martiroj" - atestis sagxuloj el Al Azhar.

- Tio malveras - malkonsentas la sxejko Tantaui. - Dum tiaj atakoj perdas vivon senkulpaj infanoj kaj virinoj. Tion Islamo malpermesas.