Pensado – malaperanta arto

 

 

Teknologia logiko detruis rutinon kaj scipovon de profunda pensado, kiu iĝas nin homaj. Kaj rezignante pri pli profunda pensado la homo fariĝas senhelpa laŭ sia propra, homa realo. (...)

Kiu hodiaŭ instruas al homoj pensadon? Kiu pasigas tempon cerbumante? La pensado fariĝis malaperanta arto. Io simila al speco de perdiĝanta lingvo aŭ specio aŭ organo, kiuj ne uzataj malaperas en la evoluproceso. (…)

Simile povas esti pri la cerbo. Se ni ne uzados ĝin, iom post iom malkreskos la funkcioj, kiuj diferencigas nin de maŝinoj kaj bestoj. (…)

Ĉar la homoj per tio diferencas de la resto de la naturo, ke ili havas kulturan, historian, intergeneracian memoron. Trezorejo de tiu memoro estas humanismaj sciencoj. (…)

Realajn scipovojn kaj lertecojn oni povas akiri sufiĉe rapide, sed krean, analitikan (analizan) pensadon ni devas ekzerci dum jaroj.

 

 

El la prelego de profesoro pri filozofio – Tadeusz Gadacz


----------------------------------------------------------------------
Tu zaczynaja sie muzyczne kariery!
Kliknij >>> http://link.interia.pl/f1c63