Iun vesperon fine de majo la unua veninto, sinjoro Poulin, lignokomercisto kaj eksurbestro, trovis la pordon ŝlosita. Malantaŭ la krado ne brilis la malgranda lanterno, neniu voĉo aŭdeblis de la domo, kiu ŝajnis senviva. La sinjoro Poulin frapis unue delikate kaj poste pli forte. Neniu respondis. Do li returniĝis kaj foriris la saman vojon per kiu li venis. Li aliris urboplacon, tie renkontis la sinjoron Duval, ŝipekipiston, kiu intencis viziti la domon de Madame. Nun ili iris tien kune, sed la rezulto estis la sama. Subite antaŭ ili aŭdiĝis laŭta bruo, do ili ĉirkaŭiris la domon kaj rimarkis amason da anglaj kaj francaj maristoj, frapantaj per pugnoj la fermitajn rulŝutrojn de la kafejo. Ambaŭ urbaj civitanoj tuj retiriĝis por sin ne kompromiti. Tamen haltigis ilin mallaŭta: - pst. – Tiu estis la sinjoro Tournevau, la posedanto de la salejo de fiŝoj, kiu rekonis ilin kaj alvokis. Ili rakontis al la sinjoro Toutnevau pri la fermita domo, kio incitis lin eĉ pli ol tiuj du, ĉar kiel la edzo kaj diligente kontrolata patro de familio, povus veni ĉi tien nur sabate, sekuritatis causa, kiel li diris, aludante al iu rekomendon de la sanitara polico, pri kies periodaj revenoj informis lin doktoro Borde, lia amiko. Ĝuste hodiaŭ estis lia vespero, do atendas lin la plua unusemajna atendado. Tri viroj iris ĝis la varfo, renkontate survoje la junan sinjoron Phillipe, la filon de la bankisto kaj ankaŭ konstanta gasto en la domo de Madame kaj la sinjoron Pimpesse, impostiston. Ili kune revenis tra la stratoJuda, por lastfoje provi eniri la domon. Tamen ĉar la maristoj plu ĉirkaŭis la domon, ĵetadis ŝtonojn kaj hurlis, la klientoj de la unua etaĝo retroiris kaj komencis vagi tra stratoj. Ili renkontis ankoraŭ la sinjoron Dupuis, asekuragenton, poste la sinjoron Vasse, la juristo ĉe la komerca tribunalo. Ili kune ekpromenis unue al la moleo. Ili sidiĝis vice sur granita parapeto kaj rigardis kirliĝantajn ondojn. Ŝaŭmo sur la supro de la ondoj kreis en malhelo blankan lumineskon, kiu estingis tuj post kiam ĝi aperis kaj monotona susuro de maro, batanta rokojn, diverĝis laŭlonge de ĉevarfaj deklivoj. Kiam ili sidis jam kelkan tempon, la sinjoro Tournevau asertis: - Ne estas ĉi tie tro gaje. - Sendube – diris la sinjoro Pimpesse. Do ili ekiris plu. Trairinte la straton troviĝantan ĉe la piedoj de deklivo kiu nomiĝas „Ĉe Arbaro”, ili revenis tra ligna ponto al „Zastawy”, trairis ĉe relvojo kaj aperis denove en la urboplaco. Ĉi tie ekdisputis la sinjoro Pimpesse, impostisto kun la sinjoro Tournevau, posedanto de fiŝsalejo pro iu fungo, taŭga por manĝi, kiun unu el ili trovis, kiel li asertis, en ĉirkaŭaĵo. Enuo kaŭzis, ke tiuj du fariĝis ekscitiĝitaj kaj probable efektiviĝus ankaŭ agresaj agoj, se la aliaj ne intervenus. La sinjoro Pimpesse, furioziĝita, foriris. Sed tuj efektiviĝis nova disputo inter eksurbestro – la sinjoro Poulin kaj la asekuragento – la sinjoro Dupuis pri salajro de la impostisto kaj kromaj enspezoj, kiuj tiu povus aranĝi por si. La maljustaj vortoj flugis de ambaŭ flankoj, kiam aŭdiĝis teruraj krioj kaj sur la urboplaco aperis grupo da maristoj, lacigitaj per vana atendado antaŭ la fermita domo. Ili iris po duope, tenante brakon unu de la alia, kreante longan procesion kaj terure hurlante. Grupo da urbanoj sin kaŝis en pordego kaj hurlanta bando foriris direkte al abatejo. Ankoraŭ longe aŭdeblis malalaŭtiĝanta bruo, kiel tempesto, kiu malproksimiĝas. Kaj denove ekestis silento. La sinjoroj Poulin kaj Dupuis, kolerigitaj unu kontraŭ la alia, disiris ĉiu en sian flankon, sen adiaŭo. La kvar aliaj denove komencis promeni kaj aliris iel instinkte al la domo de la sinjorino Tellier, kiu plu estis fermita, silenta kaj ne trapenetrinta. Iu drinkulo trankvile kaj obstine frapis leĝere rulŝutron de la kafejo, poste paŭzis kaj komencis duonvoĉe alvoki la kelneron Fryderyk. Konstatinte ke neniu respondas al li, decidis sidiĝi sur ŝtuparo kaj atendi kio okazos. La urbanoj jam intencis foriri, kiam la krianta homamaso de la maristoj denove aperis ĉe la fino de la strato. La francaj maristoj kantaĉis Marseljezon kaj la britaj Rule, Britania. Okazis amasa piedbatado de muroj kaj la ondo de kruduloj direktiĝis al varfo, kie komenciĝis interbatiĝo – la francaj maristoj kontraŭ la britaj. Dum tiu interbatiĝo al unu el la angloj oni rompis manon kaj al unu el la francoj difektis la nazon. La drinkulo, kiu obstine daŭrigis atendadon ĉe la pordo, nun ploris, kiel scipovas plori drinkuloj kaj ĉagrenitaj infanoj. Fine ankaŭ la urbanoj disiriĝis. Iom post iom silento revenis al maltrankviligita urbeto. Nur foje-foje de loko al loko transiradis krio, kiu malaperadis ie malproksime. Vagis ankoraŭ nur unu homo. Li estis la sinjoro Tournevau, posedanto de fiŝsalejo, ĉagrenita, ke li devas atendi ĝis la sekva sabato. Li ĉiam ankoraŭ kalkulis je iu kazo, indignigita, ne komprenante kial polico permesis fermi kontrolatan kaj prizorgatan de si mem entreprenon de publika uzebleco. Li revenis denove, flarante ĉirkaŭen kaj serĉante iun kaŭzon. Finfine li rimarkis algluitan sur fenestro folion. Li rapide lumigis vaksigitan alumeton kaj legis jenajn vortojn, skribitajn per grandaj kaj malegalaj literoj: „Fermita pro la unua sankta komunio”. Tiam li foriris, komprenante ke ĉio estas perdita. La drinkulo nun dormis etendita diagonale je tuta sia longeco antaŭ malgastama pordo. Kaj la sekvan tagon ĉiuj frekventantoj, unu post la alia trovis pretekston, por trairi tiun straton. Ŝajnigante la profesian okupitecon ĉiuj portis subbrake paperojn kaj kaŝe legis misteran anoncon: „Fermita pro la unua sankta komunio”.
Daŭrigota