Iujn tagojn de la semajno ŝi kunprenadis parton de siaj knabinoj/laborantinoj por ekskursi per luita veturilo. Oni veturis al la bordo de malgranda rivero, trafluanta ĉirkaŭajon de Valmont, por iom petoli sur herbejo. Tiuj veturoj aspektis kiel ekskursoj de veraj lernantinoj el la privataj lernejoj, kiuj troviĝis ekster la lernejmuroj kaj povas libere infanece ludi, senceremonie ebriiĝi per freŝa aero. Oni manĝis viandaĵojn, sidante sur greso, trinkis cidron. Ili revenadis antaŭ la nokto, sentante agrablan, teneran kaj melankolian lacon kaj en la veturilo ili kisis Madame kiel plej bonan patrinon, plenan de bonkoreco kaj favoreco. La domo havis du enirejojn. En angulo ĉiun vesperon oni malfermadis iun specon de kafejo por la plebo kaj maristoj. Du knabinoj, destinitaj por la laboro en tiu suspekta kafejaĉo, estis iamaniere adaptitaj al bezonoj de tiu tipa klientaro. Kun helpo de la kelnero Fryderyk, malata senbarba blondulo, forta kiel bovo, ili alportadis glasegojn da vino aŭ biero al ŝanceliĝantaj marmoraj tabletoj kaj metante siajn manojn ĉirkaŭ la kolojn de trinkantoj, sidadis sur iliaj genuoj, instigante por plua konsumado de trinkaĵoj. Tri aliaj damoj (estis ili nur kvin) estis alispeca sortimento, kiu servis nur por la vizitantoj de la unua etaĝo, kondiĉe ke tie ili estis bezonataj. Se sur la unua etaĝo estis neniu oni povis laborigi ilin ankaŭ en la kafejaĉo. La muroj de salono Jupitero, kie amasiĝadis la lokaj civitanoj, estis tapetitaj blue kaj ornamitaj per granda desegnaĵo, prezentanta Ledon kuŝantan sub la cigno. Oni iris al la unuan etaĝon per kurbiĝanta ŝtuparo, ĉe kies piedoj troviĝis modeste aspektata eta pordo. Tiu pordo kondukis sur straton kaj dum la tuta nokto briletis super ĝi malgranda, protektata per krado lanterno, sama kiel ankoraŭ nun oni povas vidi en iuj urboj brilanta ĉe piedoj de Madono, lokita en muro. Malnova kaj humida domo odoris per ŝimo. De tempo al tempo malforta blovo de odekolono trakuris koridorojn aŭ tra duonfermita pordo de kafejaĉo perforte enpafadis kvazaŭ fulmotondroj kaj aŭdiĝis en la tuta domo krudaj krioj de la homoj troviĝantaj en la teretaĝa ejo, konsternante sinjorojn de la unua etaĝo. Madame, rilatanta intime kun la klientoj, kvazaŭ ili estus ŝiaj amikoj neniam forlasadis la salonon, sed tre interesiĝis pri la urbaj novaĵoj. Interparolo kun ŝi estis serioza kaj estis vera ripoziga tempo post la sensenca babilado de tri aliaj virinoj. Inter bubaĉaj petoloj de tiuj damoj, interparolo kun Madame estis vera refreŝigo por tiuj dikventruloj, kiuj ĉiuvespere trovis tempon por viziti tiun establon por dece kaj modere trinki glaseton da likvoro en akompano de ĉiesulinoj. Tiuj tri damoj el la unua etaĝo havis nomojn: Fernanda, Rafaela kaj Róża Klaczka. (Ruĵa Klaĉka). Ĉar personaro ne estis multnombra oni klopodis, por ke la knabinoj prezentu kvazaŭ esencon de diversaj virintipoj, por ke ĉiu el la gastoj povu trovi almenaŭ pli malpli ŝatatan virinan idealon. Fernada reprezentis helharan belulinon. Ŝi estis tre alta, preskaŭ dikulino, agrabla, la vilaĝinfano, kies vizaĝon kovris lentugoj kaj blondhararo, tondita kaj senbrila, simila al kombitaj kanaboj, nesufiĉe kovradis la kranion. Devenanta el Marsejlo Rafaela, la ĉehavena ĉiesulino ludis rolon de anstataŭebla belega judino. Ŝi estis malgrasa kaj havis elstarantajn vangoostojn, kiujn ŝi ŝminkis. Ŝiaj nigraj haroj estis briligitaj per bova medolo kaj aranĝitaj bukle sur tempioj. Ŝiaj okuloj povus ŝajni eĉ belegaj, se ili ne estus signitaj per leŭkomo. La kurbigita nazo kliniĝis al elstarantaj makzeloj, kies du subaj dentoj diferenciĝis kiel hela makulo de la supraj, kiuj kun fluo de tempo alprenis malhelan koloron de malnova ligno. Róża Klaczka, tiu globeto de karno, kvazaŭ nur ventro sur mallongegaj piedoj, kantis de mateno ĝis vespero per raŭka voĉo kupleojn jen obscenaj jen sentimentalaj, rakontadis frivolajn kaj tre longajn historietojn, ŝi ĉesis rakonti nur tiam, kiam ŝi komencis manĝi kaj manĝi komencis nur kiam ŝi ĉesis paroli, ŝi senĉese moviĝadis lerta kiel sciuro malgraŭ sia dikeco kaj etaj piedetoj. Kaj ŝiaj ridekspolodoj aŭdeblis tie kaj alie en ĉambroj, en subtegmento, en la kafejo, ĉie kaj pro iu ajn kaŭzo, kvazaŭ kaskado de akraj krioj. Ambaŭ virinoj servantaj teretaĝe nome Ludwika (Ludvika) kun epiteto Kokoszka (Kokoŝka) kaj Flora nomata Balancilo, ĉar ŝi iom lamis (la unua ĉiam kiel statuo de libereco zonita per trikolora skarpo, la dua fantazie hispana kun la kupraj zekinoj, dancantaj ĉirkaŭ ŝia ruĝa hararo dum paŝado per lamanta piedo), aspektis kiel lavistinoj surmetintaj karnavalajn vestojn. Similaj al ĉiuj plebaj virinoj, nek malpli belaj, nek pli belaj, veraj tavernaj servistinoj, ili estis konataj en la haveno sub la nomo de du Ŝprucigiloj. Inter tiuj kvin virinoj regis paco enviema sed malofte perturbata danke al saĝa, akordiĝema politiko de Madame kaj danke al ŝia neelĉerpebla bonhumoro. La entrepreno, la unusola en malgranda urbeo, estis ofte vizitata. Madame scipovis aldoni al ĝi konvenan elegantecon. Ŝi estis tiom ĝentila kaj anticipanta ĉies dezirojn, konata pro sia bonkoreco, ke ŝin ĉirkaŭis ia speco de estimo. La konstantaj vizitantoj strebis plaĉi al ŝi kaj estis tre ĝojaj, se iun el ili ŝi distingis per sia amikeco, kaj kiam ili tage renkontadis unu la alian dum siaj faklaboroj, ili diris: - Hodiaŭ vespere tie, kie vi scias – tiel, kvazaŭ ili dirus: - Ni renkontiĝos ĉe tagmanĝo en kafejo. Unuvorte la domo de sinjorino Tellier estis loko por la mensa senstreĉigo kaj ne multaj lasis ĉiutagajn renkontiĝojn.
Daŭrigota.