Kompreneble tio estas miaj personaj impresoj.
Granda travivaĵo. La unuaj duboj, kiujn foje-foje venadis en mia kapon, kaŭzitaj pro malsukcesa UK en Roterdamo en 2008 (100-jariĝo de UEA) pasis post la unuaj horoj pasigitaj en la kongresejo. Kaj sekvintaj kongresaj eroj plifirmigis mian decidon: „tamen kongresi”. Eble la kongresejo (Lille Grand Palais) ne pentis pro grandeco (kaj beleco), sed por mi tio ne estis ĝena. Eĉ kontraŭe, mi sentis min pli „hejmece”, estis pli granda okazo renkonti hazarde iun serĉatan personon hazarde. La salonoj ankaŭ ne estis tro grandaj, do por amasaj programeroj kiel solena malfermo, fermo, nacia vespero, internacia vespero, kiuj amasigas plej multajn spektantojn oni dediĉis tri salonoj. La francoj solvis situacion, miaopinie, tre saĝe. Estis unu granda salono, salono de Zamenhof, en kiu oni povis spekti senpere la okazaĵon. La saman okazaĵon oni povis spekti en du aliaj salonoj (Lapenna kaj Hodler) helpe de ekrano. La unuaj 1000 aliĝintoj havis privilegion resti en la salono Zamenhof. Tia solvo permesis eviti miskomprenojn, kolerojn, okupado de lokoj multe pli frue por kelkaj personoj ktp.
Mi kun grupo da amikoj venis al Lille jam vendrede antaŭtagmeze. Post instaliĝo en la hotelo, kiu troviĝis tre proksime de kongresejo, post ioma ripozo, ni iris viziti la urbon. Sabate matene ni iris al la kongresejo ricevi niajn kongresajn dokumentojn. Mi estis bonŝanca, ĉar tuj mi renkontis miajn japanaj amikoj. Ni tuj interkonsentis rendevuon post la lundo, por kune manĝi lunĉon. Posttagmeze ni denove vizitis la urbon per buso, kio daŭris du horojn, vespere estis kiel kutime la „movada foiro”. Ĝi okazis en la vasta halo de la kongresejo, troviĝanta sur la pli supra nivelo ol la enirejo/teretaĝo, kie lokiĝis servaj giĉetoj. En la halo (Michaux) troviĝis ankaŭ scenejo, sur kiu preskaŭ ĉiam dum la daŭro de la Kongreso io kultura okazadis. Tio havis kaj bonaj kaj malbonaj flankoj – bonaj, ĉar tie oni povis aŭskulti kantojn, muzikon kaj samtempe iom ripozigi piedojn, renkonti konatojn; malbona flanko – estis troa bruo, kio igis malkomfortan kaj paroladon kaj aŭskultadon. Sed ĝenerale plaĉis al mi. Tie prezentiĝis tiujn, kiuj ne estis kvalifikitaj por sin prezenti en la aparta salono.
Kaj de la dimanĉo, post la malferma solenaĵo okazis normala kongreso kun multaj programeroj, libroservo, ekskursoj. Tre plaĉis al mi la nacia (franca) vespero,- kvankam ne ĉiuj ĝuis ĝin, sed ja diversaj estas gustoj- kiun gvidis Naturamiko – giganta figuro el la lokaj karnavaloj. Ĝenerale la Arta vespero havis nomon „Naturamiko kaj Kompanoj. La Naturamiko estas tiu karnavala figuro kaj Kompanoj estas tuta artista grupo prezentanta artan vesperon. La prezento estis tre bona, tre plaĉis al mi. La Kompanoj invitis ĉiujn kolektiĝi lunde je 12.00 antaŭ proksima stacidomo kaj kune iri al teatra placo, kantante kaj disdonante la informmaterialojn. Tie ni plu kantis (krom mi, ja mia kanto forpelus la spektantojn), estis tre gaja etoso.

Kion mi spektis? Teatraĵon „Feliĉas ĉiuj” – la teatro tuŝanta problemon de enmigrintoj, tre bone prezentita fare de amatoroj. Alia teatraĵo kiun mi vidis (Ĉagrenegoj”)estis granda malreviĝo. La temo estas tre stulta eĉ kiel komedio. Du virinoj kriaĉis, ne eblis kompreni vortojn, oni pli divenis ol aŭdis pri kio temas.
Tre bona estis prezento pri la vivo de Ursula Grattapaglia, en formo de monologo, kiun prezentis Malgosia Komarnicka el Pollando. En programo estis planita prezenti ĝin dufoje, sed pro granda intereso oni permesis ĝin prezenti la trian fojon. Eble iom kulpis la ne tro granda salono, en kiu ĝi estis prezentita, tamen en pli granda salono ne estis tia intima efiko, mi tiel opinias. La teatraĵo estis iom ilustrita per bildoj de Roman Dobrzyński, prezentantaj la Bonan Esperon. En la kongreso partoprenis gesinjoroj Grattapaglia.
Tre interesa estis prelego „Eŭritmio” – ĝi estas movo-arto, kiu videbligas la paroladon kaj kantadon. La unuan fojon mi vidis tian arton. Kaj fakte ne tro komprenis.
Du tagojn mi dediĉis al ekskursoj. Marde mi busveturis al Boluonge-sur Mer. Granda travivaĵo – ni haltiĝis ĉe la placo antaŭ stacidomo, kie venis en 1905 Ludoviko Zamenhof mem kun la edzino por la unua Universala Kongreso de Esperanto. De tie ni iris al la teatro, en kiu okazis tiu Kongreso kaj kiu funkcias ĝis nun. Ni sidiĝis komforte kaj sur la sceneja ekrano aperis Gijom’ Armide, la franca kantisto, kiu bonege elparolas Esperanton, kaj tralegis la paroladon de L.Zamenhof, kian li diris dum la una UK. La atmosfero estis tre kortuŝa. Sur la urbodomo de Boluonge flirtis dum la tuta semajno la esperanta flago.
.

Alia ekskurso, kiun mi partoprenis estis ekskurso al Ipro (Iper, Ypres) Passchendaele-Muzeo kaj Unua Mondmilito (Belgio). Por mi tiu estis ankaŭ tre interesa. Krom la muzeo ni vizitis du tombejojn – la germanan kaj la anglan, kiu estas prizorgata de tiuj du ŝtatoj. Ĉar la kostoj kaj eblecoj transporti mortintajn soldatojn al la patrujo estis tro grandaj, oni establis surloke (loko de plej grandaj bataloj en 1915) tombejoj kaj ĝis nun zorgas pri ili. Ambaŭ tombejoj faras grandan impreson – sennombra listo de mortintoj. Kaj pro kio? Tiom da viktimoj – mortintaj, kripligitaj korpe kaj mense. La germana tombejo, kiun ni vizitis troviĝas en Langemark kaj ĝi ne estas unusola germana milittombejo en Belgio. Terurigas nombro da viktimoj – nur sur tiu unusola tombejo estas enterigitaj pli ol 44 000 da soldatoj inter ili ĉirkaŭ 15% estis studentoj kaj lernejanoj volontule aliĝintaj al armeo. La alia tombejo, kiun ni vizitis estas Tyne Cot, kie estas enterigitaj 12 000 da sodatoj de Brita Komunumo de Nacioj, do ne nur angloj sed ankaŭ homoj el la britaj kolonioj. Sur la muroj de la tombejo estas ĉizitaj nomoj de 35 000 soldatoj perdiĝintaj, kies korpoj oni ne trovis.
(12 000+23 000= 45 000)!!! Teruraj ciferoj. Malantaŭ ĉiu kaŝas sin ies patro, filo, edzo, amiko ktp.

Ni vizitis ankaŭ la urbo Iper (Ypres) komplete detruita dum la Granda Milito dum kvar jaroj de bataloj. Mirinde bela estas nun la urbo tre detale rekonstruita jam en la dudekaj jaroj de la XX jarcento.
La urba pordego estas samtempe triumfa arko. Sur ĝiaj muroj oni ĉizis nomojn de
54 000 perdiĝintaj soldatoj. Ĉiutage, de la fino de la Granda Milito ĝis hodiaŭ, je la 20.00 horo estas ludata „Last Post” (ĉu oni povas traduki ĝin kiel „la lasta posteno”?).

Kaj mi revenas al Lille, al kongresejo. Ĉar du tagoj mi pasigis ekskursante, ĵaŭdon mi dediĉis al kelkaj programeroj, el kiuj plej plaĉis al mi prelego pri Francio: Francio - Eta Pollando. Ĝi temis pri granda manko de viraj fortoj post la unua mondmilito, do estis necese enigi, venigi enmigrintojn. Inter ili estis multaj poloj. La franca registaro pagis eĉ vojaĝon por enmigrintoj. Ili laboris en minejoj kaj agrikulturo. Venis kompreneble ankaŭ junaj viroj, kiuj ofte edziĝis kun lokaj virinoj kaj restis por ĉiam en Francio. Aliaj venigis siajn familiojn, ankoraŭ aliajn preferis tamen reveni en sian propran landon. Inter tiuj estis mia patro. Eble pro tio la prelego elvokis en mi grandan emocion. Prelegis poldevena viro, kies gepatroj venis en Francion kaj restis tie. Li naskiĝis jam en Francio.
Intertempe mi vizitis kelkfoje libroservon, kiu ne estis tiel riĉa kiel kutime, tamen estis sufiĉe multajn interesajn librojn, kiujn vekis mian emon aĉeti ... Sed mi aĉetis modeste ... nur kvar librojn. Vespere mi ĝuis piankoncerton. Ĉar la kongresejo ne disponis sufiĉe multajn salonojn, iuj programeroj okazadis en aliaj lokoj de la urbo. Tio ankaŭ rabis tempon por iri ie alie.
Vendredo estis la antaŭlasta kongresa tago. Mi ŝatis pasigi kelkajn horojn kun mia japana amikino, do ni migris tra la urbo, vizitis citadelon, kie estas belega parko kaj eĉ zoo-ĝardeno. Sed antaŭ ol ni iris al la urbo mi partoprenis interesan aranĝon – la japano Hori Yasuo havas interesajn konceptojn. Unu el ili estas instigi esperantistojn scii parkere la esperantan himnon. Li faras specialan ateston, kiu li enmanigas al personoj, kiuj antaŭ li kantos himnon. Do dum tiu programero unue ni trifoje kantis la himnon kaj poste volontuloj-kuraĝuloj sin prezentis. Ses personoj/kuraĝuloj sukcese ekzameniĝis. Mi ekzaminiĝis jam pli frue, do mi ne devis. Vespere okazis internacia arta vespero. Ĉifoje la kongresanoj havis eblecon elekti kion ili volas rigardi dum la arta vesepro. Pli frue dum duhoroj kaj duono en unu el la salonoj prezentiĝis soluloj kaj grupoj, kiuj ŝatus prezenti sin dum la internacia arta vespero kaj la spektantaro per aplaŭdoj voĉdonis. Mi ne partoprenis, ĉar mi partoprenis aliajn programerojn. Sed plaĉis al mi elektitajn erojn. Sed pli frue ol la internacia arta vespero okazis futbalmaĉo pri Pokalo Zamenhof. Ludis – Elektitaro de Esperanto kontraŭ Elektitaro el Okcidenta Saharo. Kaj okazis io neatendinta, neakceptebla. Post la unua duono de la maĉo, kiam esperantistoj eniris vestejon, ili rimarkis, ke iliaj aĵoj estas ŝtelitaj. Do la maĉo ne plu daŭris, la dua duono finiĝis en policejo. Tiamaniere la maĉo restis ne finita. Malagrabla afero.
Kaj venis sabato, solena fermo de la kongreso, resumo kaj adiaŭo. Tre kortuŝe finiĝis tiu fermo – oni adiaŭis Osmo Buller, multjaran ĝeneralan direktoron de UEA, kiu emeritiĝos venontjare marte (probable), la nepo de L.Zamenhof, Luis –Christophe Zaleski-Zamenhof ankaŭ la lastan fojon partoprenis UK-on. Lin anstataŭos estonete liaj du filinoj. Unu el ili partoprenis la kongreson. Li mem sentas sin laca, li estas 93-jara. Sed la plej neatendita kaj ne planita ero okazis kiam Peter Baláž, fama slovaka esperantisto, svatiĝis (proponis edziniĝon) al sia plurjara pola koramikino Dorota Rodzianko, kiu lian proponon akceptis, ĉe vigla aplaŭdo de kongresanoj.
Post la reveno kiel kutime mi sentas nesufuĉecon – multajn kongresajn erojn mi preterlasis, ja oni ne povas esti en kelkaj lokoj samtempe. Tamen mi renkontis multajn konatojn ankaŭ tiujn, kiujn mi konis nur rete aŭ skajpe. Kaj ankaŭ rememoroj restas por mi. Neforgeseblaj rememoroj. Mi rememoros ĝin kiel unu el la plej sukcesaj UK.