Dorota Published on April 21, 2009
by Dorota

Dorota's blog

Browse posts
P.S. al Universala kongreso
Posted on August 17, 2009
94 Universala Kongreso
Posted on August 17, 2009
5 comments (latest 4 weeks ago)
Universala Kongreso
6 comments (latest 4 weeks ago)
Printemo
Posted on March 31, 2009
Fw: ret-info: ekolingvo.com - novaj tradukoj; la studo en la Europa Parlamento
Posted on March 31, 2009
Vintro
Posted on February 17, 2009
2 comments (latest 8 months ago)
Pri "Sinjoro Tadeo" de Adam Mickiewicz
Posted on February 1st, 2009
5 comments (latest 5 months ago)
Franek la Rufa
Posted on December 1st, 2008
2 comments (latest 9 months ago)
Esti kato
Posted on November 21, 2008
2 comments (latest 11 months ago)

More information

This post is public
Attribution + non Commercial
  1. Read 563 times

Universala Kongreso

Tuesday April 21, 2009 at 08:38PM

Ipernity fariĝis jam sufiĉe granda vilaĝo (mi supozas) kaj tutcerte parto de ipernitanoj ĉeestos la Kongreson en Bjalistoko. Mi ŝatus, ke ni renkontiĝu iun tagon en iu difinita loko. Kiu havas iun ideon pri tio? Kiu tago estus plej taŭga? Mi scias, ke ni ankoraŭ ne havas detalan programon, tamen mi proponus aŭ sabaton (la akcepta tago) vespere aŭ dimanĉon antaŭ la vespera aranĝo. Tio probable estos nacia vespero aŭ io simila. Mi atendas proponojn de aliaj.

Amike,

Dorota

6 Comments / add your comment?

Onklo says:
Kvankam mi ne povos partopreni en UK(Bialistoko),tamen mi anticipe gratulas al vi,Ipernitianoj,kiuj partoprenos en UK. mI ankaŭ deziras ke ĉiuj Esperantistoj fariĝu ipernityanoj. Kvankam estas kelkaj komunumoj, tamen ĝis nun Ipernity estas la plej bona loko por kunvenigi Esperantistojn. Amike salutas,Korea Lee(Onklo).
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Tre bonan ideon vi havas, kara Dorota... Mi estus feliĉega renkonti vin kaj kelkajn geamikojn de Ipernitio en Bjalistoko... Bedaŭrinde, mi ne povos ĉeesti la UK-on... Tio estis unu el miaj revoj tamen... :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
ulo38 says:
bedaŭrinde, bedaŭrinde, mi ne havas flugantan tapiŝon por partopreni la UK-on. mi kalkulas sur vin por fari perfektan raporton pri ĉio kiun vi faros en UK. mi volas ĉion scii. kompreneble!
egan kison!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Dorota replies:
Mi faris raporton pri la kongreso; ĝi ne estas perfekta, ĉar ne povas tia esti. Mi estas unusola persono, mi ne povis ĉeesti ĉiujn programerojn. Multaj okazis samtempe. Legu la raporton kaj vi mem konkludos, ke ne eblas preciza raporto. Mi kredas, ke aliaj kongresanoj priskribos siajn impresojn.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Dorota says:
Bedaŭrinde, bedaŭrinde! Priskribita kongreso estas ne sama kiel travivita. Kaj tutcerte mi ne priskribos ĉion; tio ne eblas. Ĉiam estas tiom da programeroj, ke estas malfacile elekti. Krom tio, ĉiun intereresas io alia. Ĉu vi partoprenis en iu ajn kongreso? Hodiaŭ mi vizitis Bjalistokon kaj vidis vastan terenon, kie estos kongresa tendo. La loko estas tre bela kaj la urbo mem mirinda. Ankoraŭ estas multaj malnovaj domoj, kvazaŭ de epoko de Ludoviko Zamenhof, nun ili estas kaŝitaj inter verdaĵo, ofte ili najbaras kun moderna arkitekturo. Mirinda vidaĵo.
Salutojn,
Dorota
Posted 4 months ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic says:
Tamen, dankon por Via raporto.
Posted 4 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...