Dorota Published on March 31, 2009
by Dorota

Dorota's blog

Browse posts
P.S. al Universala kongreso
Posted on August 17, 2009
94 Universala Kongreso
Posted on August 17, 2009
5 comments (latest 3 weeks ago)
Universala Kongreso
Posted on April 21, 2009
6 comments (latest 4 weeks ago)
Printemo
Posted on March 31, 2009
Fw: ret-info: ekolingvo.com - novaj tradukoj; la studo en la Europa Parlamento
Vintro
Posted on February 17, 2009
2 comments (latest 8 months ago)
Pri "Sinjoro Tadeo" de Adam Mickiewicz
Posted on February 1st, 2009
5 comments (latest 5 months ago)
Franek la Rufa
Posted on December 1st, 2008
2 comments (latest 9 months ago)
Esti kato
Posted on November 21, 2008
2 comments (latest 11 months ago)

More information

This post is public
Attribution + non Commercial
  1. Read 175 times

Fw: ret-info: ekolingvo.com - novaj tradukoj; la studo en la Europa Parlamento

Tuesday March 31, 2009 at 09:57PM
Karaj Esperantistoj, karaj miaj amikoj,

Certe vi memoras la studon "Ekonomiaj aspektoj de lingva
malegalrajteco". Ĝoje mi povas anonci, ke pluraj tradukoj aperis
intertempe, do ĝi ekzistas en la sekvaj lingvoj: Esperanto, albana,
angla, ĉina, franca, germana , itala, nederlanda, pola, portugala,
rusa kaj serba.

La Esperanta traduko estas atingebla aparte ĉe la sekva adreso:
ekolingvo.com/Ekonomiaj_aspektoj_de_lingva_malegalrajteco.doc
Mi denove elkore dankas la grandegan helpon kaj laboron al la
tradukistoj kaj reviziantoj:
Nome: Bardhyl Selimi (albana), Leo De Cooman (Esperanta, nederlanda),
Fabien Tschudy (franca), Arkadiusz Zychewicz (pola), Marco Trevisan
(itala), Luís Ladeira (portugala), Dimitrije Janicic (serba), Liu
Jianguo (ĉina), Julia Bajborodina (rusa).

Aliaj novaĵoj: intertempe mi sendis la studon al ĉiuj membroj de la
Europa Parlamento, kaj en Italio "prove" ankaŭ al ĵurnaloj kaj
radiostacioj.

La rezulto estis pli ol kontentiga. Unu el la ĉefaj radiostacioj
faris interjuvon kun mi kaj invitis min al gazetara konferenco en
Italio.

Apud tio ili propagandas la studon al la italaj paramentanoj. Do...
ĉu ni venkos baldaŭ??? - Mi ne scias, sed forte esperas.

En la jena situacio la afero bezonas VIAN helpon tiel, kiel neniam
antaue. La farendaĵo estas simpla.

Se vi havas dek minutojn kaj emon helpi, bonvolu rigardi la sekvan
paĝon: www.ekolingvo.com/kiel_mi_povas_helpi.htm

Kiel ĝis nun, mi daure volonte transdonas al iu ajn ĉiun eblecon por
partopreni intervjuojn, konferencon al sialandanoj. Ne MI gravas, sed
Esperanto!

Mallonga klarigo por ne-Europanoj, kial mi ne menciis Esperanton en la
studo, kaj ne metis la Esperantan tradukon sur la hejmpaĝo:
www.ekolingvo.com/brusela_vidpunkto.htm

Mi esperas ke ĉi tiu letero estos tuj plusendita al multaj samideanoj.

Amike salutas vin,

Áron Lukács,
Hungario

aron.lukacs@ekolingvo.com
ekolingvo.com

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...