Mi ŝatus scii, ĉu multaj esperantistoj tralegis tiun versskribitan libron. Mi sciovolas, ĉu por alilandanoj (ne poloj) ĝi estas facila kaj komprenebla. Ĝi estas unu el miaj amataj libroj - multfoje mi legis ĝin pollingve kaj esperantlingve. Majstre tradukis ĝin Antoni Grabowski, unu el esperantaj eminentuloj. Kaj la lingvo de la traduko entute ne "maljuniĝis", kion oni povas konstati en iuj malnovaj tradukoj. Miaj konatuloj esperantistoj sincere diris, ke ne scipovis ĝin tralegi ĝisfine pro ... malfacileco, nekomprenemo, malintereso, amplekseco. Ĉu ĝia temo estas "tipe pola"? Nekomprenebla por alilandanoj, ne konantaj la polan historion? Mi ŝatus scii opiniojn de aliaj.
Send a message
Search for members
Tjeri says:
Kaj:...Ĉu duobla elizio kiel: "En kastel' 'as vestiblo" estas oportuna?
Tjeri edited this comment 9 months ago.
Dorota says:
Tjeri says:
"Do ŝi al pli facilaj transiris objektoj" (I; 666)
Aŭ
"Nun Asesor kalikon tremfaligis plenan" (I; 724)
Tio ĉi ne estas gramatike erara, sed por mi tamen ja estas mallertaĵo.
Sed ĉi tie:
(...) sed ne manĝis tute.
Ŝi nur ventumis ŝin, (...) (I;567)
Grabowski eraras: "ne tute" malegalas al "tute ne", la sekvonta frazo klare indikas, ke ŝi tute ne manĝis, tamen li metis tute post ne.
Dorota says:
Helena Tylipska says:
Mi iam legis tradukitan je la itala "Kruckavaliroj" (Krzyżacy), de alia pola skribisto, Henryk Sienkiewicz. Ankaŭ tie mi trovis "strangaĵojn", sed mi komprenis, ke ili estas por iumaniere transdoni al la leganto la atmosferon de la15a jarcento.
Gravas por mi, diri al sinjoro Tieri, ke la rima romano "Sinjoro Tadeo" estas por poloj la plej amata, estas peco de pola turmenta historio. Precipe la epilogo estas konsiderata kvazaŭ preĝo,mi ne sukcesas legi ĝin sen senti pli fortan korbaton, ankaŭ ,kiam mi legas esperante.
Helena Tylipska edited this comment 6 months ago.