Franek la Rufa
Francisko la Rufa loĝas kun Maria,
Li havas hararon beletan kaj strian.
Ĉiumatene, tuj post la manĝado,
Li verve cerbumas pri friponado.
Maria krias: kien vi grimapaĉas!?
Kaj li responde dentojn montraĉas.
Maria diras: lakto jam pretas.
Li ŝtuparejon haste surtretas.
Se li renkontas tie najbaron
Volonte vizitas ties ĉambraraon.
Se sur kanapo sidigas sin gasto
Franek tuj venas, grati lin hastas.
Se por friponi mankas koncepto
Maria sentas far li malrespekton:
Gratvundon de l’piedo, sur floron salton,
Se nur Maria deturnos l’ rigardon.
Tamen ŝi amas tiun friponon,
Kiu senpaŭze detruas la domon.
Ĉu vi divenis la priskribaton?
Li estas belega, rufhara kato.
| Dzwon tanio do wszystkich!
Sprawdz >> http://link.interia.pl/f1fa7 |
Send a message
Search for members
Bruno Lehtinen says:
Dorota says: