Esti kato

Nur ŝajnas, ke estas facile.

Sed se vi estas, do vi estas.

Kio alia por vi restas

ol esti kato …

Probable estas tiaj landoj,

kie la katoj eĉ sukcesas,

kie valoras esti kato,

kie al katoj oni vivi permesas,

kie la katoj ne sentas timon,

kaj ne forkuras vidante homon,

kie katidoj malsaton ne spertas,

kaj varmaj domoj la pordojn apertas.

Estas tiaj landoj,

Kie homoj al katoj amike gestas.

Ĉu estas ...?

Ĉu nur la kat-imago tion sugestas?



Autoro:Franciszek Klimek; tradukis: Dorota Burchardt

Dzwon tanio do wszystkich!
Sprawdz >> http://link.interia.pl/f1f93