94-a Universala Kongreso - 2009
Kongreso, kongreso kaj jam estas post la okazintaĵo. Bedaŭrinde. Mi tre
ĝuis tiun kongreson, la kongreson, kiu okazis en mia lando, en naskiĝurbo de
Ludoviko Zamenhof, Bjalistoko, do eble mia priskribo, mia opinio, ne estos
objektiva.
Mi komencos per priskribo de la loko; kongresejo estis lokita en ĉarma
loko. La tuto troviĝis kvazaŭ en triangulo, kiun formis konstruaĵoj de
politekniko unuflanke, alian flankon formis kvin studentaj domoj kaj la trian
... strato. Interne de tiu triangulo estis vasta verda spaco. Sur tiu spaco estis
starigita granda tendo (per beleco ĝi ne pekis ...), en kiu okazis pli gravaj
kaj pli grandaj solenaĵoj kiel solena malfermo, nacia kaj internacia vesperoj,
balo, solena malfermo. La tendo povis ampleksi tri mil da homoj. En politeknikaj
konstruaĵoj ne estis tiom granda ejo, en kiu povus kolektiĝi ĉirkaŭ
2000
mil da personoj. En la proksimeco de la tendo troviĝis
alia tendo, multe pli malgranda, gastronomia tendo. Tie oni povis ion manĝi,
trinki, babili, aĉeti etajn memoraĵojn. En
politeknikaj konstruaĵoj troviĝis diversaj ejoj, salonoj en kiuj okazadis la
programeroj. La libroservo havis eĉ apartan pavilonon. En malantaŭo de tiu
pavilono estis ejo, kie povis renkontiĝi junularo, kion ĝi faris volonte
vespere. Eble la konstruaĵoj estis tro vastaj kaj povas esti, ke iuj ĉeestantoj
havis problemon trovi ĝustatempe konvenan salonon, kvankam mi opinias, ke ili
estis bone markitaj. Krom tio en la Kongresa
Libro estis tre bona bildo de la tuto.
La programo: abunda, varia kaj tre bona. Kompreneble ne eblas partopreni
ĉiujn programerojn. Oni devis fari liston de prioritatoj kaj kredu min, tio
estis malfacilega tasko. Des pli, ke mi
iom volontulis dum la kongreso, do ne ĉiam mi estis libera. La unua
kongresa tago, la sabato – 25-an de julio estis plej laborplena por organizantoj
kaj volontuloj. La alventago de la plej multaj kongresanoj. Mi pasigis en
akceptejo sep horojn kaj tiamaniere mi povis ĉeesti nur vesperan koncerton de
Irena Urbańska – “Kantoj de juda ŝtetlo”; belega koncerto pri la mondo, kiu ne
plu ekzistas, pri judaj urbetoj, en kiuj vivo alportadis jen ĝojojn, jen zorgojn
kaj malfeliĉojn. Ŝi prezentis dudek kantojn.
Dimanĉe okazis solena malfermo de la kongreso, tio signifas, ke estis
multaj paroladoj kaj post la solena inaŭguro estis farita komuna foto, sed tion
mi ne vidis, ne ĉeestis, ĉar mi jam devis ekskursi kun la grupo al Tykocin, la
malgranda urbo, kie naskiĝis kaj loĝis dum iom da tempo la patro de Ludoviko
Zamenhof – Marko Zamenhof. Mi interpretis rakonton kaj klarigojn de la faka
gvidanto. En la urbeto troviĝas sinagogo, en kiu nun estas muzeo de juda kulturo
kaj kredo. Krom tio estas bela baroka preĝejo kaj renovigata kastelo. En la
urbeto ni manĝis bongustajn lokajn frandaĵojn nome “pierogi”- maldike platigita
pasto, el kiu oni eltranĉas rondajn pecojn, meze de ĉiu peco oni metas farĉon,
duonfermas kaj gluigas la randojn. Farĉo povas esti
vianda, legoma, kunmetaĵo de legomoj kaj kazeo, terpoma. Depende de
la farĉo la “pierogi” havas diversajn nomojn. Vespere mi jam povis ĉeesti la
nacian vesperon, kiu miaopinie estis tre interesa kaj varia. Ĝi komenciĝis per
renesancaj muziko kaj dancoj,
prezentitaj de Bekfluta Ensemblo Cantio Polonica,
poste sekvis prezentado de popolaj dancoj de diversaj regionoj de Pollando fare
de la ensemblo Kurpie Zielone. La dancgrupo Pląs, konsistanta el18 knabinoj,
aĝantaj de 6 ĝis 16 jaroj. Ĝi prezentis jam modernan dancarton. Ankaŭ du aliaj
grupoj prezentis tre modernan arton; do la programo estis tre varia, montris
diversajn muzikon kaj dancprezentojn. Kompreneble ne ĉio plaĉis al ĉiu, kio
estis videbla – homoj iom post iom foriris el la granda tendo. Eble ne nur pro
malplaĉa programo, sed ankaŭ pro malfrua vespero, pro laco ktp. Mi opinias tiun
variecon kiel avantaĝon.
La sekvaj tagoj alportadis ĉiam la saman dilemon: kion elekti inter tre
riĉa programo. Matene plimulto da kongresanoj venadis en la ĉefan ejon, kie
estis diversaj servoj, informejo, kie oni povis trovi Kongresan Kurieron, kiu aperadis ĉirkaŭ la deka horo,
anonctabulo, sendi bildkarton, renkonti konatojn ktp.
Kleriga lundo ĉiam estas ekscite interesa (almenaŭ por mi). La detala
informo devus esti en la kongresaj materialoj, tamen ... ĝi mankis. Bonŝance Kongresa Kuriero aperadis ĉiutage
kaj ĝustatempe. En ĝi oni povis trovi detalan informon, kaj aliajn utilajn
informojn pri ŝanĝojn en la programo. Mi elektis nur du programeroj: “Kiel
mastrumi sian tempon” (kies manon mi ĉiam sentas!), kiun gvidis Dalia
Pileckiene kaj “Ĉu vi iĝus oficiala tradukisto pri
Esperanto? Testu vian tradukkapablon!” Tiun programon gvidis tre
interese Istvan Ertl kaj Brian Moon. La partoprenantoj dividitaj je lingvaj
grupoj tradukis la saman tekston el siaj naciaj lingvoj en esperanton. Poste ni
komparis unuopajn frazojn. Kaj okazis vigla diskutado – unu sama vorto en unu lingvo povas respondi al aro da
vortoj en la cellingvo. Ekzemple – ĉu oni “pritaksas”? “interpretas”?
“prognozas”?
Estos eble enuige priskribi tagon post
tago; mi priskibos nur mallonge la programerojn, kiujn mi ĉeestis.
Teatraĵon Domo sur la limo de Sławomir
Mrożek”; la teatraĵo evidentiĝis bonega, ĝi groteske prezentas problemojn de
landlimoj. Historio tute absurda, kiu tamen pensiigas nin pri la senco de la
ekzisto de landlimoj. Do ridante dum la spektaklo, ni fine opinias ĝin tute
serioza.
Prelego de Amri Wandel kadre de IKU:”Teleskopoj – de Galileo ĝis la
spac-teleskopo”. Tre serioza programero.
Koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa. Mi tre ŝatas tiun kantantan duopon; de
tempo al tempo eĉ triopon, ĉar ilia filino Karina ankaŭ kantas jen sola jen kun
gepatroj
Apartan atenton vekis balo. Ĝin komencis pola solena danco –
polonezo. Kaj poste jam estis malpli serioze – okazis “dancoj, diboĉoj,
frivolecoj ... “ Ĝi okazis en granda tendo, do estis multe da loko por dancantoj kaj
ankaŭ por rigardantoj.
Sur la urboplaco okazis koncerto de Podlaĥia Opero kaj Filharmonio –
belega koncerto, kiun finis “Odo de ĝojo” esperante. Ĝi okazis
post la balo; fakte tuj post la balo, kiu finiĝis je la 21.00 kaj en la sama
horo komenciĝis koncerto , sed sur la urboplaco, do iom distance de la
kongresejo. Tamen, kiu deziris, tiu sukcesis ĉeesti ambaŭ.
Monodrama spektaklo “Ludoviko-Lazaro”, kies aŭtoro kaj
aktoro estis Georgo Handzlik. La spektaklo
ravis min kaj probable la tutan publikon, kiu tre atente sekvis rememorojn de
maljuna kuracisto kaj longe aplaŭdis la aktoron. La spektaklo okazis en arta
kafejo Fama.
Ŝutado de mandalo fare de la budhaj monaĥoj. Mandalo estas simbolo de la
homa naturo, ĝi komunikas, ke ĉio pasas, nenio estas certa kaj daŭrema. Ĝia
formo harmonie kunligas radon kaj kvadraton. La rado simbolas la ĉielon,
eksterecon kaj la kvadrato simbolas intrnecon, tion, kio estas ligita kun la
homo, kun la tero. Ambaŭ figuroj ligas centra punkto, kiu simbolas samtempe la
komencon kaj la finon de tiu
harmonia kunligo. Kompreneble estas multaj mandaloj, ĉi tie ne eblas priskribi
ĉiujn. La okazaĵo estis interesa
kaj por mi tute ekzotika. Dum kelkaj monaĥoj atente kaj precize ŝutis mandalon
per multkolora sablo intence de la monda paco, la aliaj monaĥoj muzikis per iuj
blovinstumentoj aŭ kantis (pli precize estus diri:murmuris) ritajn kantojn. La
spektantaro povis rigardi, povis sidi kaj mediti al kio instigis ĝuste tiu
muziko iom monotona kaj certe pro tio influanta
senstreĉige.
Teatraĵo “Trzciny” (Kanoj). Etoso de la
teatraĵo estas iel ligita al japana kulturetoso kaj bildigas diversajn formojn
de la vivo kaj morton. Tre bone aranĝita spektaklo, tamen malgaja kiel filmoj de
Kurosava.
Muzikgrupo “Chanajki Klezmer
Band”, en kies repertuaro troviĝis instrumentaj muzikverkoj kaj jidlingvaj kantoj. En la prezentaĵoj
aŭdiĝis ankaŭ rusaj kaj balkanaj motivoj. Ĉar mi tre ŝatas judajn muzikon kaj
kantojn kaj ĝenerale judan kulturon, mi tre ĝuis aŭskulti tiun koncerton.
“Chanajki” en la nomo de la muzikgrupo devenas de iama juda kvartalo de
Bjalistoko – Chanajki, kies kelkaj malnovaj lignaj domoj ankoraŭ oni povas vidi
proksime de kongres-loko.
Vespere, kiam jam estis mallume –je la 21.30 – okazis ekster la tendo la
fajro-teatro, kiun volonte rigardis ankaŭ kuloj kaj profitante okazon dolore
pikis la spektantojn. Samtempe, kiam okazis prezento de “Chanajki Klezmer Band”
kaj fajro-teatro sur la urbo placo daŭris Internacia Muzika, Arta kaj Folklora
Festivalo, organizita de la
Vojevodia centro pri Kulturanimado en Bjalistoko, kadre de
Podlaĥia Oktavo de Kulturoj. Do estis multaj aldonaj artaĵoj spektindaj dum la
daŭro de la kongreso. Mi bedaŭras, ke mi ne povis spekti ĉion; mi aŭdis
opiniojn, ke estis bonega spektaklo, tiu sur la urboplaco kaj ĝi daŭris ĝis la
noktomezo. Kiel vi vidas la elekto estis treege
malfacila.
Venis merkredo – ekskursa tago. Ne ĉiuj ekskursis, ankaŭ ne mi kaj mi
decidis dediĉi la tagon por viziti la urbon kune kun amikoj. Kvankam logis
programo, kiu okazis en la urba biblioteko “Migre kaj vage tra la parkoj de la
esperanta literaturo” tamen ĝi daŭris de la 09.00 ĝis la 14.00 horo kaj
mi sopiris iom da ripozo en freŝa aero de bela parko. Unue ni vizitis
Naturmuzeon – tre modesta, sed interesa, apartenanta al universitata biologia
fako kaj poste ni migris tra la urbo – parko, vizito de la strato Zamenhof kaj
fotado ĉe bela pentraĵo sur la muro; pentraĵo montranta Ludovikon Zamenhof sur
balkono, sube du bialistokaj esperantistoj sidantaj en fenestro kaj supre
infanoj, rigardantaj la urbon de la balkono. Ni vizitis ankaŭ Zamenhof-Centron
malfermita kelkajn tagojn antaŭ la kongreso. En la Centro estis belega ekspozicio:
“Bjalistoko de juna Ludoviko” – kun multaj fotoj de malnova Bjalistoko kaj
moviĝantaj bildoj sur du muroj. En la supra etaĝo estis
ekspozicio:
Trankviliĝu – postaĵoj ne estis ekspoziciitaj, estis nur simpla eraro,
kiun tuj korektis ĉambrozorgantino. Antaŭ la konstruaĝo estas trilingva tabulo –
pole, esperante, angle – titolita: Laŭ itinero de esperanto kaj multaj
kulturoj.
Post la vizitado ni kompreneble malsatis kaj vizitis malgrandan
“krespejon”, kiu tamen servis diversajn pladojn, ne nur krespojn; tie ni
bonguste manĝis kaj trinkis kaj ripozis kaj promesis al ni mem reveni al la
manĝejo pro ĝiaj bongustaĵoj. Kaj ni revenis iun tagon, tamen en la urbo estis
pli multaj bonegaj gastejoj; ne ĉiuj mi vizitis ...
Nian vagadon ni finis vizitante barokan palacon meze de la urbo, kiu
tamen estis parte restaŭrata kaj pro tio ne la tuta vizitebla. Vizitebla estis
ĝia ĝardeno barokstile aranĝita. Mi tamen preferas alian ĝardenaranĝon, sed tio
estas nur mia prefero. Mi opinias, ke ĝi devis esti tiel aranĝita por kongrui
kun la palaco mem.
Mi revenu al la programeroj: Libroservo, mia plej ŝatata kongresa loko
kaj malfacila decido kion aĉeti; mia maldecidemo kaŭzis, ke kelkaj libroj estis
foraĉetitaj antaŭ ol mi decidis ilin aĉeti. Tion mi kompreneble tre bedaŭras.
Spektaklo Cz’am-koncerto. Ĝi estas rita danco
de mitologiaj budhaj personoj. Ĝin akompanas muziko de sanktaj instrumentoj,
devenantaj el himalajaj monaĥejoj tiaj kiel tamburoj, trumpetoj, gongoj, kornoj.
Tute alia mondo, kiu ŝajnas ne plu ekzisti, tamen ekzistas. Savas kaj protektas
ĝin monaĥoj, vivantaj en montara parto de Himalajoj, malproksime de bruo kaj
ekscito de nuntempa mondo, kian ni, eŭropanoj, kaj t.n. civilizita homo
konas.
Filmo Sinjoro Tadeo kun esperantaj
subskriboj. Mi vidis la filmon jam dufoje pli frue, kelkfoje legis la libron,
krom tio ĝi rilatas al polaj eventoj, do mi bonege komprenis ĝin. Sed ĉu same
bone komprenis la intrigon eksterlandanoj? Malgraŭ prelego de Roman Dobrzyński,
kiu provis vortpentri la cirkonstancojn de la filmaj okazintaĵoj? La filma
scenaro estas rapida, do ankaŭ subskriboj rapide ŝanĝiĝadis. Mi devas konfesi,
ke mi ne ĉiam sukcesis ilin tralegi, sed ja mi konas la filmon, la libron, do
por mi ĉio estis klara. Sed por la unufojaj spektantoj? Mi
dubas.
La
Pupteatro regalis nin per teatraĵo Fasado – malfacile priskibebla
spektaklo en kiu ludas vivigaj pupoj kaj aktoroj. Tiu miksaĵo estis majstre
farita kaj la spektantaro longe aplaŭdis la
aktorojn.
Programeroj de E@I estis tre allogaj; bedaŭrinde mi ĉeestis nur
kelkajn:
Vikipedio – kiel uzi ĝin;
Nova traduk-sistemo de E@I;
Efika laboro kun komputilo;
Ĉu mi multe saĝiĝis? Mi ne supozas, la prelegantoj estis por mi tro
spertaj, tro rapide parolis, sed mi ne povas diri, ke neinterese. Mi eĉ provis
ion noti, nun mi devas provi sur
mia komputilo, ĉu la notaĵoj estas utilaj.
Mi ne sukcesis partopreni aŭtoraj duonhoroj; kiam mi trovis liberan
duonhoron por ĉeesti la duonhoron kun Tomasz Chmielik, tiu pro iu kaŭzo ne venis
al Librosero, kie okazadis tiujn duonhoroj. Mi ne sukcesis rigardi filmojn de
Roman Dobrzyński, ĉeesti pli da prelegojn de IKU, ĉeesti kunsidojn de
Mondcivitanoj kaj EDE, ankaŭ mi pretelasis kelkajn programerojn de Kleriga Lundo
pro tio, ke multaj okazas samtempe. Mi ne sukcesis dediĉi pli multe da tempo al
renkontitaj amikoj, iujn mi entute ne renkontis, malgraŭ funkcianta
anonctabulo.
Estis iom da novaĵoj en ĉijara Universala Kongreso; dum la ekskursa tago
funkciis komputila centro en ĉefa konstruaĵo, tiu kie estis akceptejo, informejo
kaj malgranda manĝejo. La ejo estis malfermita dum la tuta tago. Alia novaĵo estis ligita kun internacia
vespero; oficiala nacia vespero okazis en granda tendo kaj ĝin konsistigis:
recitalo “Eŭropa diverskultureco kaj
multlingveco” fare de la kantistino Joanna Albrzykowska Clifford –
lirika soprano. Ŝi kantis en dek naciaj lingvoj, aldone la kanton en esperanto;
prezento de belorusaj kantoj kaj dancoj fare de Amatora Belorusa Kanta Ensemblo,
fine ni povis vidi kaj aŭdi Jo-Mo. Mi supozas, ke tiun artiston
oni ne devas prezenti al multaj esperitistoj, preskaŭ ĉiuj konas lin.
Do ne prezentis sin diverslandaj amatoraj artistoj. Sed ili havis eblecon
prezenti sin. La esperantistoj, kiuj deziris prezenti sian arton havis du eblojn
(dum du tagoj) fari tion en la arta kafejo Fama je la 21.30 marde kaj ĵaŭde. En
la kafejo mastrumis du bardoj – Georgo Handzlik kaj Mikaelo Bronstejn. En tiu
kafejo ĉiuvespere okazis iujn interesajn programerojn Mi spektis nur tiun
oficialan nacian vesperon, la du aliaj mi ne havis tempon ĉeesti, kion mi
bedaŭras. La internacian vesperon gvidis lerte, en duonŝerca etoso Joanna
Choroszucha kaj Georgo Handzlik, plu ludanta rolon de Ludoviko Zamenhof, kiu
tute ne komprenas la nuntempan mondon, ne scias kio estas KD kaj similaj
novaĵoj. Mi sentas ankaŭ nesufiĉecon pro manko de tempo vidi, aŭskulti
prezentadoj sur la urboplaco okaze de Podlaĥia Oktavo de Kulturoj. Ili iel vole
nevole riĉigis la programon de UK-o kaj oni devus havi multan forton kaj suferi
sendormecon por spekti pli da.
Sed okazis ankaŭ malbonaĵoj, direktitaj al kiu? Ĉu kontraŭ la
fremdlandanojn ĝenerale? Ĉu kontraŭ esperantistojn? Ĉu kontraŭ juddevenan
Zamenhof? Mi ne scipovas respondi tiun demandon. Mi nur povas priskribi la
okazintaĵojn. Antaŭ ol venis la unuaj kongresanoj iu provis bruligi la grandan
tendon. Dum la kongreso iu priverŝis la monumenton de Zamenhof per iu farbo.
Zamenhof-Cento – iu provis damaĝi ĝin, ĵetante sur la tegmenton botelon kun
eksplodmaterialo. Bonŝance tiu iu maltrafis kaj la botelo falis sur straton kaj
tie eksplodis. Tio okazis vespere kaj feliĉe la strato estis malplena. Iu
damaĝis (trapikis) kelkajn pneŭmojn en la busoj, kiuj servis por ekskursanoj. Iu
ĵetis ŝtonon en la ejon, kie kolektiĝadis junularo por kanti kaj amuziĝi.
Damaĝoj estis rapide riparitaj kaj bonŝance ili ne tuŝis homojn. Tamen ili lasis
amaran guston. Al mi. Al miaj samlandanoj. Iu provis konfuzi etoson de nia
esperanta festo. Sed mi persone estis atestanto pri kontraŭaj agoj – helpemo
fare de simplaj loĝantoj de la urbo. Vespere iu handikapulo perdiĝis en la urbo
kaj du viroj provis helpi al li, sed ili ne povis interkompreniĝi. Mi helpis al
ili lingve kaj ili bonvole helpis al la esperantisto trovi lian loĝlokon. Mi spertis ankaŭ tre
fervoran interesiĝon pri la lingvo. Kelkfoje homoj alparoladis min pri la
lingvo, admiris la kongreson (ili povis veni kaj vidi la etoson, partopreni iujn
programerojn, precipe artajn), admiris facilecon interkompreniĝi inter japano
kaj eŭropano k.s. Mi vidis, ke aliaj poloj ankaŭ estas alparolataj de
bjalistokanoj. Tio estis agrabla.
Tutcerte oni povus skribi pli multe kaj tutcerte ĉiu kongresano havas
proprajn impresojn. Mi ŝatus scii opiniojn de
aliaj.