Saluton, gekaraj!

En la decembro ni tutfamilie (Ikar', Alona, David' (9-jara), Artur' (4-jara)) planas viziti Hindion. Sed evidentiĝis, ke ni havas problemojn kun loĝado tie, ĉar ni komence planis loĝi en tendo, sed multaj niaj samlandanoj plus unu hindiano diradas, ke tio estas ege danĝera ("tio ne estas Euxropo"); sed por pasigi monaton en hoteloj ni tute ne havas sufiĉajn financajn rimedojn.

Pro tio mi havas demandon: ĉu iu povas gastigi nin en Hindio en decembro?
Ne nepre por tuta monato! Finfine, ni povas provi la varianton kun tendo; sed en tiu monata periodo mi (Ikar') devos viziti Nepalon por unu semajno, kaj mi tute ne povas lasi Alonan kun la infanoj en la tendo. Do eĉ kelkaj tagoj (semajno aŭ malpli) da gastigado estus treege utilaj por ni.

Eĉ se vi persone ne povos gastigi nin, eble vi havas konatojn, kiuj povus gastigi?
(Ni ĝojus, se estus esperantistaj, sed ankaŭ angla-/rus-/ukrain-/finfineiuajn-lingvaj gastigantoj savus nin :)

Anticipe grandan dankon!

P.S. Ankaŭ la loko de loĝado en Hindio ne gravas, ĉar ni havas eblecon ŝanĝi nian itinerplanon dum la sekva semajno.

Ĉion plej bonan!
-- Amike kaj bondezire,
Ikar' Akimenko