- la 15-an de aprilo Ljubica Sedmak el Pomer sendis al ni manuskripton (tradukon) de lernolibro "Matamatika mezlerneja ekzercaro-ekzemplaro", kiun sxi tradukis el la kroata lingvo.

- la 15-an de aprilo Radio Terazija el Bjelovar donacis al ni lumdiskon kun kopio de la elsendo "Gradski eter", elsendita la 12-an de marto 2014, kies temo estis Esperanto.

- la 18-an de aprilo Gesellschaft für Interlinguistik e.V. el Berlino (Germanio), sendis al ni la periodaĵon "Interlinguistische Informationen", n-ro 90 (1/2014).

- la 23-an de aprilo ni ricevis la "Esperanto-serban vortaron" (Beogrado, 2013), kiun al ni donacis ĝia aŭtoro Dimitrije Diso Janičić el Beogrado (Serbio).