- la 5-an de oktobro Tomasz Chmielik el Pollando sendis la PDF-dosieron kun la "Iam kompletigota verkaro de I. B. Singer" (volumo 21: Rakontoj por infanoj).

- la 7-an de oktobro Franjo Forjan el Bjelovar transdonis al DEC kompaktdiskon kun la elsendo surdiskigita de Radio Terezija (Bjelovar), kiun la radio-stacio elsendis la 25-an kaj 26-an de septembro okaze de Eŭropa tago de lingvoj.

- la 7-an de oktobro Jozo Lovrić el Bjelovar transdonis al DEC 50 diĝitajn fotojn faritajn dum la aranĝo "Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo".

- la 7-an de oktobro Zdenka Polašek el Bjelovar transdonis al DEC du numerojn (37 kaj 38) de la gazeto "Bjelovarac" kun priesperantaj artikoloj "Stare razglednice, fotografije, akvareli" kaj "Hobi pretvorio u posao i nije požalio".

- la 11-an de oktobro Boris Kolker (Usono) sendis al ni PDF-dosieron titolitan "Kontribuo de la rusa lingvo al Esperanto" (referaĵo de lia doktoriga disertacio el la jaro 1985, prezentita en la Instituto de lingvoscienco en Moskvo).

- la 14-an de oktobro Gesellschaft für Interlinguistik e.V. el Berlino (Germanio) sendis al ni sian periodaĵon "Interlinguistische Informationen" n-ro 88(3/2013).

- la 18-an de oktobro Zdenka Polašek el Bjelovar donacis al ni la gazeton "Bjelovarac" n-ro 40, de la 17-a de oktobro 2013, en kiu aperis la artikolo pri esperantisto Berislav Rubčić titolita "Perfekcionist u poslu i sanjar u slobodno vrijeme" kaj kopiojn de kelkaj priesperantaj artikoloj el aliaj gazetoj: "Esperantisti opet plove Kupom od Karlovca do Siska" (el "Večernji list" de la 24-a de julio 2013), "Iz Karlovca su Kupom krenuli prema Sisku" (el "Večernji list" de la 2-a de aŭgusto 2013), "Tak sbohem, Marie" (ĉeĥlingva artikolo el "Jednota", sen jarindiko), "Jedna z nás" (ĉeĥlingva artikolo el "Jednota", sen jarindiko), "Bjelovarští esperantisté představili knihu Marie Hořínkove" (ĉeĥlingva artikolo el "Jednota" n-ro 41, de la 19-a de oktobro 2013, paĝo 19).

- la 21-an de oktobro Zdenka Polašek el Bjelovar transdonis al DEC ladokumentan lumdiskon "Esperantisti Bjelovara svome gradu", kun filmo preparita de Jozo Lovrić.

- la 22-an de oktobro Tomasz Chmielik el Pollado sendis al ni la pdf-dosieron kun la 27a-a volumo de "iam kompletigota verkaro" de I. B. Singer ("Mdeŝugo").

- la 27-an de oktobro Tomasz Chmielik el Pollando sendis al ni la pdf-dosieron kun la traduko de "La kulturo de mensogo" de Dubravka Ugrešić.

- la 28-an de oktobro Davor Klobučar el Osijek disponigis du fotojn (F-1872 kaj F-1873) pri la tombo de forpasinta kroata esperantisto Ivan Flanjak.

- la 31-an de oktobro atingis nin la sendaĵo de Yu Jianchao el la redakcio de Ĉina Radio Internacia (Esperanto-redakcio) el Pekino, en kiu troviĝis kvar numeroj de la revuo "Panorame".