- la 1-an de julio Tomasz Chmielik sendis al ni la 7-an volumon de iam kompletigota verkaro de Isaac Bashevis Singer (Mallonga vendredo).

- la 3-an de julio Tomasz Chmielik sendis an ni la 18-an volumon de iam kompletigota verkaro de Isaac Bashevis Singer (Amo kaj ekzilo).

- la 11-an de julio Nikola Turk el Zagrebo sendis al ni la kvarvoluman pdf-dosieron de siaj kroatlingvaj memuaroj "Tri košćice - kvarat mesa".

- la 13-an de julio Tomasz Chmielik sendis al ni la 2-an volumon de iam kompletigota verkaro de Isaac Bashevis Singer (La familio Muŝkat).

- la 17-an de julio Fani Rižnar el Izola (Slovenio) sendis al ni la konferencajn librojn de la 6-a Konferenco de la esperantistoj de Alp-Adrio (Trieste, 1994) kaj de la 17-a Esperanto-Konferenco de Alp-Adrio (Izola, 2013) kaj la slovenlingvan artikolon "Esperanto je še kako živ", kiu aperis en la revuo "Mandrač" n-ro 1009, la 6-an de junio 2013.

- la 21-an de julio Tomasz Chmielik el Pollando sendis al ni la 10-an volumo de iam kompletigota verkaro de Isaac Bashevis Singer ("La Bieno").

- la 22-an de julio Davor Grgat sendis al ni kopion de lia artikolo "Svjetski skup esperantista" aperinta en "Slobodna Dalmacija" tiutage.

- la 25-an de julio la sekretario de DEC transprenis en Zagrebo la librojn donacitajn de Darinka Šlabek, kiu plenumas la lastan deziron de sia forpasinta edzo Franjo Šlabek. La donaco konsistas el 227 libroj, 77 kajeroj de diversaj Esperantaj gazetoj, 22 diplomoj kaj iom da cetera materialo.

- la 25-an de julio la sekretario de DEC transprenis en Zagrebo la donacon de Branko Repac kiu konsistas el trideko da Esperantaj libroj kaj kvindeko da diversaj kajeroj de Esperantaj periodaĵoj.

- la 26-an de julio Dimitrije Janičić el Beogrado (Serbio) sendis al ni 5 paperajn fotojn (kaj iliajn negativojn) el la kunveno de la Prezidantaro de Jugoslavia Esperanto-Ligo okazinta en Ljubljana en junio 1987, kiujn li mem fotis. Kvar el tiuj fotoj prezentas portretojn de Gvozden Sredić (Serbio), Milan Kočiš (Kroatio), Senad Čolić (Bosnio kaj Hercegovino) kaj Stojan Kocevski (Makedonio), dum la kvina foto estas komuna.