Dokumenta Esperanto-Centro Published on October 2nd, 2011
by Dokumenta Esperanto-Centro

Dokumenta Esperanto-Centro's blog

Browse posts
NOVAĴOJ EN DOKUMENTA ESPERANTO-CENTRO EN JANUARO 2012
Posted on January 15th, 2012
NOVAĴOJ EN DOKUMENTA ESPERANTO-CENTRO EN DECEMBRO 2011
Posted on December 2nd, 2011
2 comments (latest 4 weeks ago)
NOVAĴOJ EN DOKUMENTA ESPERANTO-CENTRO EN NOVEMBRO 2011
Posted on November 4th, 2011
FESTO DE JUBILEOJ
Posted on October 2nd, 2011
1 comment (latest 7 months ago)
NOVAĴOJ EN DOKUMENTA ESPERANTO-CENTRO EN OKTOBRO 2011
5 comments (latest 4 weeks ago)
NOVAĴOJ EN DOKUMENTA ESPERANTO-CENTRO EN SEPTEMBRO 2011
Posted on September 12nd, 2011
NOVAĴOJ EN DOKUMENTA ESPERANTO-CENTRO EN AŬGUSTO 2011
Posted on August 11st, 2011
2 comments (latest 4 weeks ago)
SUBVENCIO CIGNO 2011
Posted on August 1st, 2011
2 comments (latest 9 months ago)
NOVAĴOJ EN DOKUMENTA ESPERANTO-CENTRO EN JULIO 2011
Posted on July 4th, 2011

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 402 times

NOVAĴOJ EN DOKUMENTA ESPERANTO-CENTRO EN OKTOBRO 2011

Sunday October 2nd, 2011 at 06:01AM

- La 1-an de oktobro la sekretario de DEC en Vrbovec transprenis albumon kun interesaj fotoj. Posedanto de la albumo estas familio Kurnik el Zagrebo. Kanada enmigrinto neesperantisto en Zagrebo ĉe stratvendisto de brokantaĵoj aĉetis tiun albumon ĉar li ŝatas malnovajn fotojn. Baldaŭ li rimarkis, ke en la albumo troviĝas notoj en Esperanto, kaj li montris ĝin al sia konato esperantisto Teodor Mikić el Panjani. Teodor pri tiu fakto informis la sekretarion de DEC, kaj DEC petis la albumon ricevi prunte por skanado de fotoj. La posedanto akceptis tiun peton kaj pere de Teodor Mikić kaj Radenko Milošević kiu alportis ĝin al Vrbovec, la albumo atingis DEC. Per atenta esplorado estas konstatite, ke la albumo apartenis al konata kroata esperantistino Emilija Lapenna. Temas pri ŝia junaĝa albumo, kiu enhavas fotojn el la periodo 1927-1936. Sur multaj fotoj troviĝas Emilija Lapenna en siaj junaĝaj vojaĝoj kaj societoj. La albumo estas dividita je pluraj tutaĵoj: "Zreče-Celje" (1927), "Abstitentaj ekskursoj" (1928-1929), "Pasko" (1930), "Plitvice" (1931), "Split-Dubrovnik" (1931), "Rateče-Planica" (1931), "5-jara Jubileo de Studenta Esperanta Klubo" (la 5-an de marto 1933), "5-a Esperanto-kongreso en Slavonski Brod" (majo 1932), "Golica" (junio 1932), "Podsused" (1932), "Triglav" (1933), "Tuzla" (1933-34), "8-a Esperanta kongreso en Osijek" (31-a de majo - 1-a de junio 1935), "Omišalj" (7-a ĝis 15-a de julio 1936). Interesaĵo de la albumo estas, ke sur multaj fotoj troviĝas ankaŭ Ivo Lapenna en nekutimaj situacioj (en uniformo de jugoslavia oficiro en Tuzla, en la naĝado en Adriatiko, surpinte de sloveniaj montoj, kiel fondinto de Akademia Esperanta Klubo en Zagrebo fotitia kune kun Danica Bedeković, la nestorino de la landa movado ktp.). Kvankam multaj fotoj estas jam flaviĝintaj, kaj ĉiuj estas malgrandformataj, tamen temas pri eksterordinara trovaĵo. Restas nur la demando kiel tiu albumo trovis sin ĉe strata brokantaĵ-vendisto?

- La 1-an de oktobro Radenko Milošević transdonis al DEC du numerojn de la gazeto "Pionir" el 1960, kiuj enhavas Esperantan rubrikon (kurson) gviditan de Zvonko Rehorić.

- La 6-an de oktobro Srećko Radulović el Sisak donacis al DEC kompaktdiskon kun fotoj el la 3-a boatado sur rivero Kupa, okazinta somere de 2011.

- La 6-an de oktobro Spomenka Štimec donacis al DEC broŝuron "Josip Velebit (1911-2000), pjesnik, prevoditelj i esperantist uz stogodišnjicu rođenja" eldonitan de Matica Hrvatska okaze de starigo de memortabulo al Josip Velebit kaj simpozio okaze de lia centjara naskiĝdatreveno.

- La 6-an de oktobro Zlatko Hinšt el Zagrebo donacis al DEC la dulingvan (serbe kaj Esperante) libron "Propra bi(bli)ografio" de Boriša Milićević, kiu enhavas bibliografion de ĉiuj liaj tradukoj el la periodo 1954-2011 kaj la serblingvan prospekton "Mapa vjerskih objekata nacionalnih manjina u Republici Srpskoj", kiu parte uzas ankaŭ Esperanton. La bibliografio estas eldonita de AIS en Banja Luka, 2011, kaj por la prospekto AIS Banja Luka estis kuneldonanto.

- La 7-an de oktobro Dominik Bertrand el Jouy-sur-Morin (Francio) sendis al ni la natursciencan popularan Espranto-revuon "Gluobusoj" n-ro 2/2010 (10 ekzempleroj), kiu estas idea daŭriganto de "Homo kaj Kosmo". Unu ekzempleron ni konservos en nia arkivo kaj la aliajn ni distribuos al legantoj de "Zagreba Esperantisto".

- La 9-an de oktobro la redakcio de "Mirmekobo" el Aŭstralio, sendis al ni sian 15-an pdf-an numeron.

- La 12-an de oktobro Zdenka Polašek el Bjelovar donacis ekzempleron de ĉeĥlingva gazeto "Jednota" (el Daruvar, n-ro 25/2011), en kiu troviĝas priesperanta artikolo, kiun ŝi ankaŭ tradukis por nia arkivo.

- La 15-an de oktobro Srećko Radulović el Sisak donacis al ni lumdiskon kun fotoj el la 3-a Esperanto-boatado sur la rivero Kupa, okazinta somere de 2011.

- La 17-an de oktobro DEC ricevis tre gravan oficialan naskiĝ-atestilon pri Luigia Godina kaj ŝia filino Breda Kolar, kiujn en la Komunumo de Triesto por ni trovis Elda Doerfler el Triesto.

- La 17-an de oktobro Dimitrije Janičić el Beogrado (Serbio) sendis al ni du numerojn de "Beograda Verda Stelo" (pdf-eldonoj) kaj la 19-an de oktobro ankoraŭ 4 numerojn.

- La 19-an de oktobro Radenko Milošević sendis al ni skanaĵon de artikolo "Esperanto u kasarni" el la armea gazeto "Za domovinu" el la jaro 1971.

- La 22-an de oktobro Nicole Else sendis al ni la artikolon "Esperanto en mia vivo" verkitan de ŝia patrino Lillie Giloteaŭ en oktobro 2011.

- La 23-an de oktobro Adem Jakupović el Zemun (Serbio), sendis al ni du fotojn kaj biografion de sia patro Mehmed Jakupović (1915-1997).

- La 26-an de oktobro Spomenka Štimec el Zagrebo sendis al ni eseon "Josip Velebit - antologijski esperantski pjesnik i prevoditelj" (kun nekompleta bibliografio).

- La 27-an de oktobro Đovani Furlan el Sisak donacis al ni du KD-ojn kun siaj kantoj.

- La 27-an de oktobro Srećko Radulović el Sisak donacis al ni du KD-ojn kun fotoj pri 3-a boatado laŭ la rivero Kupa kaj pri la iniciata kunsido de esperantistoj en Petrinja.

- La 28-an de oktobro Franjo Forjan el Bjelovar donacis al ni KD-on kun fotoj el la 9-a kongreso de kroataj esperantistoj (2011, Bjelovar) kaj pruntis por skanado la foton n-ro F-1659, kiun li ricevis prunte de Leo Fingerhut el Zagrebo.



translate into English

5 Comments / add your comment?

Stanislavo
Stanislavo says:
Interesega historieto pri fotoalbumo! Sukceson pri daŭra esplorado!
7 months ago
BorisKolker
BorisKolker says:
Bone, ke oni sukcesis savi tiun valoran albumon. Mi havis bonsxancon babili kun Emilija Lapenna en 1979 en trajno post la fino de la Universala Kongreso en Lucerno. Kaj mi enmetis sxian verketon en la libron "Vojagxo en Esperanto-lando".
6 months ago
Dokumenta Esperanto-Centro
Dokumenta Esperanto-Centro says:
Dankon Boris, ni trovis tiun tekston sur la pagoj 64/65. DEC cetere intense okupiĝas pri savado kaj konservado de historiaj materialoj, kaj ni jam havis plurajn gravajn suckesojn. Interesaĵo de tiu ĉi albumo estas ankaŭ, ke sur dorsa flanko de pluraj fotoj estas mane skribitaj komentoj de Ivo Lapenna.
6 months ago
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis says:
Kaj mi ekemis interveni pri "Mirmekobo" - chu vi ricevs la numeron, kiu priskribas malkovron de Romimperiestra palaco en Jugoslavio?
4 weeks ago
Dokumenta Esperanto-Centro
Dokumenta Esperanto-Centro says:
Ni posedas chiujn ghis nun aperintajn numerojn de "Mirmekobo".
4 weeks ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...