October 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

December 2009 (3)
November 2009 (3)
October 2009 (4)
September 2009 (3)
August 2009 (5)
June 2009 (1)
April 2009 (2)
March 2009 (2)
January 2009 (1)
December 2008 (4)
November 2008 (27)
September 2008 (4)
June 2008 (2)
May 2008 (2)
April 2008 (4)
March 2008 (1)
December 2007 (2)
November 2007 (8)
October 2007 (9)

October 15, 2009

Ankoraŭ unu programeto por Twitter

Jes, mi estas maniulo. Kaj ne nur fotomaniulo, sed ankaŭ program- kaj twitter-maniulo. :)

Tial mi nun verkas propran Twitter-klienton. Ĝi funkcias en Linuksa konzolo kaj estas verkita en Pitono (kompreneble). Ankoraŭ la programo ne estas tute preta, tamen mi taksas ĝin jam uzeblan.

Mi nomis ĝin clitwi (angle Command Line Interface for TWItter). Se vi uzas Linukson, vi povas elŝuti ĝin (http://code.google.com/p/clitwi/) kaj provi. Por ĝia funkciado necesas ankaŭ elŝuti kaj instali pakaĵon python-twitter kaj, eble, simple-json (se vi havas malnovan version de Pitono).

Ankaŭ la programo uzas readline (nu, mi jam delonge ne vidis konzolojn sen ĝi) kaj ANSI-kodojn por uzi kolorojn.

Nun ĝi ebligas legi amikliston, responojn (menciojn pri vi) kaj privatajn mesaĝojn al vi. Eblas sendi publikajn mesaĝojn (tweets), respondojn kaj privatajn mesaĝojn. Ankaŭ eblas resendi ies mesaĝojn (retweets).

Mi plu verkas ĝin, plu plibonigas. Baldaŭ aperos listoj de sekvantoj/sekvatoj kaj ebleco kontroli ilin ktp.

Published at 12:40 / 0 comments / 72 visits
This post is public

October 15, 2009

Du jaroj ĉe Ipernity!

Ho! Hazarde mi rimarkis ke mi ĉeestas ĉi-tie dum ĝuste du jaroj!

La unuan blogeron mi skribis ĉi-tien tuj post registriĝo, kaj ĝi estas datita "lundo 15a de Oktobro 2007 je 20:17". :))

Published at 12:56 / 2 comments / 129 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...