October 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

December 2009 (3)
November 2009 (3)
October 2009 (4)
September 2009 (3)
August 2009 (5)
June 2009 (1)
April 2009 (2)
March 2009 (2)
January 2009 (1)
December 2008 (4)
November 2008 (27)
September 2008 (4)
June 2008 (2)
May 2008 (2)
April 2008 (4)
March 2008 (1)
December 2007 (2)
November 2007 (8)
October 2007 (9)

October 13, 2009

Gugla Ondo

Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis inviton al Google Wave. Mi interesiĝas pri sociaj retoj, aktive partoprenas Twitter'on ktp. Kaj, kompreneble, Gugla Ondo estis tre interesa por mi.

Nu, la Ondo unuavide ŝajnis al mi tre stranga, nekutima. Tamen, post kelkaj tagoj da uzado mi alkutimiĝis kaj trovis ĝin oportuna interkomunikilo. Estas ankoraŭ multaj mankoj ĉe ĝi, sed ĝi jam estas sufiĉe uzebla.

Do, se vi same jam havas konton ĉe Gugla Ondo, mi invitas vin al la Esperanta Ondo tie.

P.S. Mi ne havas invitojn al Gugla Ondo kaj povas inviti neniun. :(

Published at 11:09 / 0 comments / 70 visits
This post is public

October 15, 2009

Ankoraŭ unu programeto por Twitter

Jes, mi estas maniulo. Kaj ne nur fotomaniulo, sed ankaŭ program- kaj twitter-maniulo. :)

Tial mi nun verkas propran Twitter-klienton. Ĝi funkcias en Linuksa konzolo kaj estas verkita en Pitono (kompreneble). Ankoraŭ la programo ne estas tute preta, tamen mi taksas ĝin jam uzeblan.

Mi nomis ĝin clitwi (angle Command Line Interface for TWItter). Se vi uzas Linukson, vi povas elŝuti ĝin (http://code.google.com/p/clitwi/) kaj provi. Por ĝia funkciado necesas ankaŭ elŝuti kaj instali pakaĵon python-twitter kaj, eble, simple-json (se vi havas malnovan version de Pitono).

Ankaŭ la programo uzas readline (nu, mi jam delonge ne vidis konzolojn sen ĝi) kaj ANSI-kodojn por uzi kolorojn.

Nun ĝi ebligas legi amikliston, responojn (menciojn pri vi) kaj privatajn mesaĝojn al vi. Eblas sendi publikajn mesaĝojn (tweets), respondojn kaj privatajn mesaĝojn. Ankaŭ eblas resendi ies mesaĝojn (retweets).

Mi plu verkas ĝin, plu plibonigas. Baldaŭ aperos listoj de sekvantoj/sekvatoj kaj ebleco kontroli ilin ktp.

Published at 12:40 / 0 comments / 73 visits
This post is public

October 15, 2009

Du jaroj ĉe Ipernity!

Ho! Hazarde mi rimarkis ke mi ĉeestas ĉi-tie dum ĝuste du jaroj!

La unuan blogeron mi skribis ĉi-tien tuj post registriĝo, kaj ĝi estas datita "lundo 15a de Oktobro 2007 je 20:17". :))

Published at 12:56 / 2 comments / 132 visits
This post is public

October 21, 2009

Stumblr 2.0 elŝuteblas!

Stumblr 2.0
Stumblr 2.0
Aperis nova versio de Symbian programo por blogi ĉe Tumblr.

Stumblr 2.0 elŝuteblas de ĉi-tie. Bonvolu noti, ke se vi jam uzis antaŭan version, vi devas restarti vian telefonon por ekvidi novan piktogramon de la aplikaĵo (ĉar S60 konservas piktogramojn en interna memoro kaj nur restarto renovigas bildojn).

La poresperantista ĉapeliga funkcio plu funkcias en la nova versio. Do, tajpu x-skribe kaj premu "verdan aŭdilon" por ĉapeligi vian tekston en tekstredaktilo (funkcias nur dum vi tajpas tekstan blogaĵon).

Published at 09:36 / 0 comments / 115 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...