| September 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | |||||
Por tiu, kiu krom Ipernity uzas Tumblr, povus esti interesa ke mi aldonis en mia programeto stumblr specialan funkcion por ĉapeligi tajpitan tekston.
Ĉiu scias ke produktistoj de poŝtelefonoj ne subtenas Esperanton. Do, ni devas uzi surogatan skribon por tajpi niajn karajn ĉapelitajn literojn. Mi mem aktive uzas blogetojn ĉe Tumblr kaj mi verkis programon por blogi per mia poŝtelefono Nokia E51.
En la versio 1.6.1 oni povas tajpi x-skribe tekston de blogaĵo kaj simple premi "verdan aŭdilon" (butonon per kiu oni kutime sendas vokon) por ĉapeligi la tekston tekstredaktilo.
La programo funkcias sub Symbian S60 kaj bezonas Pitonon kaj krompakaĵon appuifw2.
La nova versio elŝuteblas ĉi-tie.
Send a message
Search for members