August 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

December 2009 (3)
November 2009 (3)
October 2009 (4)
September 2009 (3)
August 2009 (5)
June 2009 (1)
April 2009 (2)
March 2009 (2)
January 2009 (1)
December 2008 (4)
November 2008 (27)
September 2008 (4)
June 2008 (2)
May 2008 (2)
April 2008 (4)
March 2008 (1)
December 2007 (2)
November 2007 (8)
October 2007 (9)

August 4, 2009

Blogoj kaj retejoj

Mi ŝanĝis strukturon kaj aspekton de mia retejo http://oramezo.org. Mi forviŝis pezan kaj malrapidan WordPress'on kaj anstataŭis ĝin per simpla kaj oportuna DokuWiki.

Ankaŭ mi tute forviŝis blogojn en la retejo. Nun mia sola esperantlingva blogo estas tiu en Ipernity.
Published at 15:32 / 0 comments / 122 visits
This post is public

August 5, 2009

Je memoro de Maŝa

Mi ĵus kreis albumon je memoro de Maŝa Bardoŝ en mia retejo kun altkvalitaj fotoj.

Published at 19:14 / 4 comments / 172 visits
This post is public

August 9, 2009

Aliaj mondoj

Mi ŝategas spekti fotojn de aliaj urboj kaj landoj. Mi provas ĉiam ekvidi ion nekutiman por mi, kio estas tute kutima en alies ĉiutaga vivo -- ian nerimarkindan bagatelon. Tio povas esti, ekzemple, aspekto de urba buso, formoj de seĝoj, nekutimaj por mi arboj aŭ vesto de homoj surstrate...

Do, la foto okazis kvazaŭ fenestro en alian mondon. Aŭ tempon. Memkompreneble, ne nur mi sentas tiel. Pro la sama kialo multaj volonte spektas surstrataj fotoj, faritaj antaŭ multaj jaroj -- la vivo ja ŝanĝiĝis, kaj multaj "bagateloj" tute malaperis aŭ iĝis raraj, nekutimaj -- aŭtoj, vestoj, budoj de graciaĵvendistoj...

Mi rigardas al surstrata foto kaj provas imagi kion mi sentus se okazus en tiu strato, sur la foto. Mi provas imagi ke mi tuŝas tiun blankan muron aŭ sidiĝas sur tiu bluan benko, kion mi vidus tie, ekster la kadro de la foto... Tre interesa ludo.

Pro tio mi mem multe fotas surstrate -- mi pensas ke mi ne estas sola, kaj nepre troviĝos iu, kiu spektos miajn fotojn kun la sama sento, kiu provos penetri tra la kadroj...
Published at 15:55 / 0 comments / 135 visits
This post is public

August 10, 2009

Mi hontas

Bela lageto enkadrigita per pina arbaro, 100 km for de Moskvo, malgranda loka ripozejo... Ĉu belas? Al mi la lageto ankaŭ plaĉas. Trankvila, bela kaj vizitinda ĝi ŝajnigis al mi. Ĝis mi proksimiĝis...

Published at 10:04 / 11 comments / 267 visits
This post is public

August 30, 2009

Projekto "365"

1/365
1/365
Antaŭ 5 tagoj mi komencis mian propran "projekton 365" — necesas foti kaj publikigi almenaŭ po unu foto ĉiutage. Sed ekde hodiaŭ mi publikigu la fotojn ankaŭ ĉe Ipernity en aparta albumo "365".

Mi ne scias kiom longe mi eltenos. Ja trovi ion interesan ĉiutage kaj foti tion estas ne tre facile (precipe se nenio okazas krom laboro kaj ĉiutaga rutina vojo oficejen kaj hejmen). Do, mi provu.

Jen mi alŝutas la fotojn de unuaj 5 tagoj...

Published at 19:11 / 6 comments / 151 visits
This post is public

( 5 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...