| May 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | |||||||
| 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | ||
| 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | ||
| 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | ||
| 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | ||
| 31 | ||||||||

Snaptu estas poŝtelefona programaro, kiu ebligas komuniki per Twitter, Facebook, legi RSS-novaĵojn, ekscii veteron ktp.
La programo estas konstruita kiel ĉefa “kliento” kun aldoneblaj aplikaĵojn por ĉiu servo. La uzanto mem povas agordi propran aron de bezonataj servoj. Sed por mi la plej multo da proponataj aplikaĵoj malutilas (kiel London Tube aŭ novaĵoj de kriketo). Sed kelkajn mi trovis vere utilaj por mi: Twitter, Facebook, Google Calendar, News & Blogs kaj AccuWeather.com.
Snaptu estas verkita en Ĝavo, do ĝi funkciu en iu ajn moderna poŝtelefono. La programo aspektas solide, kun oportuna, belaspekta kaj laŭmoda grafika interfaco simila al iPhone. Mi volonte uzas ĝin anstataŭ twibble kaj twittai por komuniki per Twitter. Por mi mem mankas iu mesaĝilo (Jabber/GTalk), retpoŝto kaj subteno de blogoj (logike estus havi subtenon por Blogger, sed mi preferus tumblr aŭ WordPress).
Por elŝuto kaj instalo necesas doni numeron de sia poŝtelefono, kien estos sendita SMS kun ligilo por elŝuti. Sed mi ricevis neniun SMS de la retejo kaj mi trovis alian vojon — per poŝtelefona krozilo mi vizitis paĝon ĉe m.snaptu.com kaj klakis sur la ligilo “Get Snaptu”.

Send a message
Search for members
Aperis nova versio de poŝtelefona kliento por