| March 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | 31 | ||||||
Antaŭ nelonge mi malkovristumblr'on por mi mem. Tumblr estas sistemo de t.n. tlogoj (mallongaj blogoj). Se blogo estas taglibro, tlogo estas notlibro por malnetaĵoj. La blogaĵo povas esti teksto, aŭ ligilo, aŭ citaĵo, aŭ nur sola foto. Mi havas tie privatan blogeton por mi mem. Kaj mi kreis programeton por blogi ĉi-tie per mia poŝtelefono -- stumblr.
La programo kapablas sendi tekstajn blogaĵojn, fotojn kaj citaĵojn. Por plibeligi tekstojn eblas uzi Markdown tekstmarkadon (tre simplan marklingvon similan al tiu de Vikioj). Vi povas sendi per ĝi fotojn (ĝis 5M maksimume). Ankaŭ eblas aldoni etikedojn al la blogaĵo.
La programo funkcias en Symbian S60 telefonoj kaj estas verkita en Pitono. Do, por ĝi funkciu vi devas unue instali PyS60 kaj appuifw2pakaĵojn.
Interalie, se vi ne havas alian telefonon aŭ iPhone, vi povas uzi jenajn programojn anstataŭ:
- Tumbla — programo verkita en Ĵavo (J2ME) uzeblas en preskaŭ ĉiu moderna telefono;
- Tumblerette — speciala programo por iPhone.
Send a message
Search for members