November 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

November 2009 (3)
October 2009 (4)
September 2009 (3)
August 2009 (5)
June 2009 (1)
May 2009 (2)
April 2009 (2)
March 2009 (2)
January 2009 (2)
December 2008 (5)
November 2008 (28)
September 2008 (5)
June 2008 (2)
May 2008 (3)
April 2008 (4)
March 2008 (2)
December 2007 (2)
November 2007 (8)
October 2007 (9)

November 1st, 2008

Elekto de programaro por Symbian smartfono

Dum kelkaj tagoj post aĉeto de mia nova Nokia E51 mi jam provis kaj esploris multe da programojn por ĝi. Kaj mi kreis mian liston de bezonata programaro. Antaŭ ol mi diru ke antaŭinstalitaj krozilo kaj retpoŝtkliento plene taŭgas al mi, kvankam ekzistas multe da aliaj.

Published at 16:24 / 0 comments / 212 visits
This post is public

November 1st, 2008

Demando al la legantoj

Saluton, geamikoj!

Mi havas ideon, kiu koncernas tiun mian blogon. Post aĉeto de smatrfono mi ekamis blogadon per poŝtelefono (moblogging angle). Mi povas sendi blogaĵojn per retpoŝto ĉi-tien. Ĉu estus interese por vi legi mallongajn sed sufiĉe oftajn blogerojn pri mia ĉiutaga vivo kaj spekti (teknike aĉajn) fotaĵojn, kiujn mi faris per la telefono? (kiel, ekzemple, tia).

Aŭ mi konservu la blogon en la nuna stato (kun maloftaj renovigoj) kaj same konservu mian kolekton de fotoj "puran", sen malbonaj fotaĵoj faritaj per poŝtelefono?

Published at 19:35 / 7 comments / 361 visits
This post is public

November 1st, 2008

Vespermanĝo

Do, mi komencu. Mi mem ŝatas ordinarajn fotojn, kiuj montras, malkaŝas ĉiutagan vivon de homoj eksterlande - kion oni manĝas, kiel aspektas ilia loĝejo ktp... Jen mi provu mem montri ĉiutagan vivon de ordinara ruso - mi mem. :)

Hodiaŭ mi revenis hejmen malfrue, sed Ĵenja revenis eĉ pli malfrue - ĉe la noktomezo. Mi sukcesis fari vespermanĝon, sufiĉe ordinaran vespermanĝon - frititan terpomon kun haringo, salato kaj biero.

En Rusio fakte mankas propra bona biero. Mi, kompreneble, preferas la ĉeĥan. ;)
PHONE (022)
PHONE (022)
PHONE (023)
PHONE (023)
PHONE (029)
PHONE (029)
Published at 21:50 / 7 comments / 329 visits
This post is public

November 2nd, 2008

Hastu! Hastu! Hastu!

Hodiaŭ mi ellitiĝis tro frue por semajnfino. Hodiaŭ mi devas veturi vilaĝen - la knabinoj ege atendas min. Do, mi haste formanĝis ovaĵon kaj ekkuris...

Rapide mi atingis fervojstacion kaj sukcesis trafi trajnon. Post 15 minutoj mi jam estis ĉe Savjolovskij stacidomo.

Ĉu semajnfino? Nekredeble multe da homoj en metroo. Mi veturis ĝis Komsomolskaja kaj kuris supren, al kasoj de Kazanskij stacidomo. Bonŝance ne tro multis homoj ĉe la kasoj, do mi baldaŭ aĉetis bileton kaj jen, mi sidas en elektrotrajno, kiu tuj portos min al miaj karaj infaninoj.
PHONE (032)
PHONE (032)
PHONE (034)
PHONE (034)
PHONE (035)
PHONE (035)
PHONE (037)
PHONE (037)
Published at 06:29 / 2 comments / 199 visits
This post is public

November 2nd, 2008

Estu ligita ĉiam

Mi ĵus tralegis ĉiujn komentojn al la lastaj blogaĵoj kaj fotoj. Dank'al modernaj komunikiloj mi povas esti ĉiam "on-line".

Bedaŭrinde, la paĝoj de Ipernity estas tro pezaj kaj tro grandaj por krozilo de poŝtelefono, kaj ne eblas oportune kaj rapide respondi al ĉiuj. Do, per mia poŝtelefono mi povas sendi blogaĵojn kaj fotojn (per retpoŝto) kaj legi komentojn (per RSS-legilo).

Mia telefono (mi preferus nomi ĝin komunikilo, ĉar ĝi estas multe pli ol simpla telefono) povas uzi Wi-Fi por pli rapida komunikado, sed fakte mi uzas tion nur en mia oficejo. Pli ofte mi uzas ordinaran GPRS'on, kiun mi havas ĉiam, eĉ veturante per trajno tra densaj arbaroj, kiel nun.

Mi nepre respondos al viaj komentoj post mi revenos hejmen. Ĝis la!
Published at 08:12 / 0 comments / 128 visits
This post is public

November 2nd, 2008

Barĉo

Ekzistas nenio pli bongusta ol barĉo kun pano kaj ajlo aŭ kreno!
PHONE (046)
PHONE (046)
Published at 09:40 / 0 comments / 98 visits
This post is public

November 3rd, 2008

Promenante kun infanoj

Hodiaŭ estas bonega vetero - suna kaj klara, kvankam malvarma kaj iom venta.

Ni kun Anja kaj Marina promenas.
PHONE (075)
PHONE (075)
PHONE (084)
PHONE (084)
PHONE (063)
PHONE (063)
PHONE (073)
PHONE (073)
Published at 10:50 / 0 comments / 102 visits
This post is public

November 4, 2008

Vilaĝe

Fakte, Avsjunino ne estas vilaĝo, ĝi estas loĝloko, urbeto, ĉirkaŭita per veraj vilaĝoj. Ofte la limo inter la loĝloko kaj najbaraj vilaĝoj tute ne rimarkeblas.

Hieraŭ vetero estis suna, sed hodiaŭ denove nubas kaj grizas. Kaj malvarmas. Mi vizitis apotekon por aĉeti ion kontraŭ malvarmumo por Anja, kiu iom malsanas.

Krom tio, mi ankaŭ vizitis fervojstacion por certiĝi pri la tempo de matena elektrotrajno - mi ne rajtas malfrui morgaŭ, la trajnoj al Moskvo maloftas eĉ matene, do mi devas trafi ĝustan trajnon.

Jen kelkaj vidoj de la loĝloko.
PHONE (101)
PHONE (101)
PHONE (104)
PHONE (104)
PHONE (106)
PHONE (106)
PHONE (109)
PHONE (109)
Published at 11:49 / 0 comments / 131 visits
This post is public

November 5, 2008

Etikedoj

Mi ĵus trovis ke aŭtomataj etikedoj ne aperis ĉe la lastaj blogaĵoj. Strange. Do, mi provas aldoni ilin permane en la teksto de retpoŝtmesaĝo...

Ne. Etikedoj por blogo tute ne aperas ĉe la blogaĵoj. Mi provis kiel priskribite uzi 'tags: etikedo' sed neniu etikedo aperis...

Published at 10:46 / 0 comments / 83 visits
This post is public

November 5, 2008

Klavaro

Post ia renovigo de operaciumo ĉe mia komputilo (Ubuntu) okazis ke ĉapelitaj literoj ĉanĝis sian ordon. Mi ankoraŭ ne komprenas kial kaj kiamaniere mi riparu tion. Almenaŭ, mi volas ke ĝ estu sur y, ŭ estu sur w, ĉ estu sur q kaj ŝ estu sur x...

Kaj eĉ pli gravas ke neniu renovigo de operaciumo ŝanĝu tion!

Finfine mi riparis tion. En la unua sekcio de dosiero /usr/share/X11/xkb/symbols mi ŝanĝis jenajn liniojn:

key <AD01> { [ ccircumflex, Ccircumflex, q, Q ] };
key <AD02> { [ ubreve, ubreve, w, W ] };
key <AB02> { [ scircumflex, Scircumflex, x, X ] };
key <AD06> { [ gcircumflex, Gcircumflex, y, Y ] };

Published at 14:14 / 2 comments / 186 visits
This post is public

November 5, 2008

Ipernity kaj poŝtelefonoj

Kvankam mi trovis eblon blogi ĉi-tie retpoŝte kaj ricevi freŝajn komentojn per RSS-fluo, mi ne povas same ricevi, ekzemple, freŝajn artikolojn de miaj amikoj (anoj de mia reto). En helpo mi trovis ke eblas ricevi ĉiujn novajn dokumentojn kaj artikolojn, sed ne tiujn de miaj amikoj. Ĉu tio eblas? Mi ne volas legi novaĵojn de ĉiuj Iper-uzantoj.

Published at 16:57 / 2 comments / 226 visits
This post is public

November 5, 2008

Reen laŭ la sama vojo

Post laboro ekveturis mi reen al Kazanskij stacidomo - ĉi-matene mi jam estis tie, kiam revenis en Moskvon. Nun mi devas renkonti mian panjon, kiu veturas ĉi-tien por revizii kaj sanigi sian hepaton en Moskva hospitalo.

Do, laŭ la sama vojo mi atingis la stacidomon. La trajno alvenos post pli ol unu horo kaj por sin okupi, mi promenas tien kaj reen kaj fotas...
PHONE (112)
PHONE (112)
TEATRALNAJA
TEATRALNAJA
PHONE (121)
PHONE (121)
KOMSOMOLSKAJA 2
KOMSOMOLSKAJA 2
KOMSOMOLSKAJA 3
KOMSOMOLSKAJA 3
KOMSOMOLSKAJA 4
KOMSOMOLSKAJA 4
KAZANSKIJ STACIDOMO KAJ LENINGRADSKAJA HOTELO
KAZANSKIJ STACIDOMO KAJ LENING…
JAROSLAVSKIJ STACIDOMO
JAROSLAVSKIJ STACIDOMO
SOLA
SOLA
KAZANSKIJ STACIDOMO
KAZANSKIJ STACIDOMO
Published at 18:25 / 0 comments / 130 visits
This post is public

Published at 06:19 / 0 comments / 124 visits
This post is public

November 6, 2008

Matena taso da kafo

Malvarmas ekstdre. Varmega taso da nigra kafo plibonigas mian humoron.
MATENA KAFO
MATENA KAFO
Published at 08:06 / 12 comments / 461 visits
This post is public

Published at 13:47 / 2 comments / 132 visits
This post is public

November 6, 2008

Bonan nokton

Noktomezo. Bonan nokton, mia urbo. Dormu trankvile. Morgaŭ nova tumulta tago atendas nin...
PHONE (175)
PHONE (175)
PHONE (176)
PHONE (176)
Published at 20:48 / 0 comments / 176 visits
This post is public

Published at 07:19 / 0 comments / 116 visits
This post is public

November 10, 2008

Fototesto

Mi provas diversajn programojn por plibonigi fotojn rekte en la smartfono. Do, kiu foto el nigra-blankaj pli bonas laŭ teknika vidpunkto?
TEST 0
TEST 0
TEST 1
TEST 1
TEST 2
TEST 2
TEST 3
TEST 3
Published at 14:55 / 8 comments / 214 visits
This post is public

November 13, 2008

Goo kaj Symbian

Goo estas mia favorata ludo. Mi ŝatas ludi ĝin kvankam mia nivelo ankoraŭ ne tre bonas (post du jaroj ĉe DGS mi atingis nur 20-an kjuon). Aĉetinte novan smartfonon Nokia E51 mi tuj komencis serĉi programaron por ludi goon en ĝi. Kaj jen kion mi trovis.

Published at 13:44 / 2 comments / 283 visits
This post is public

Published at 17:12 / 4 comments / 340 visits
This post is public

← previous 1 2 next →

( 28 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...