April 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

November 2009 (3)
October 2009 (4)
September 2009 (3)
August 2009 (5)
June 2009 (1)
May 2009 (2)
April 2009 (2)
March 2009 (2)
January 2009 (2)
December 2008 (5)
November 2008 (28)
September 2008 (5)
June 2008 (2)
May 2008 (3)
April 2008 (4)
March 2008 (2)
December 2007 (2)
November 2007 (8)
October 2007 (9)

April 3rd, 2008

Mi ĉe fotobankoj

La ĉefa novaĵo en mia vivo estas ke mi finfine venis al fotobankoj. Ne, ne temas pri Corbis kaj Getti Images sed pri malmultekostaj, kiuj angle nomiĝas microstocks.

Dum longa tempo mi pripensis kiamaniere mi povus profiti monon pro miaj fotoj? Mi pensis pri kariero de edziĝ-fotisto sed tio estas ege respondeca kaj ne tre interesa afero, min oni invitis fariĝi raportisto sed mi kalkulis kiom da mono mi povus ricevi kaj mi rifuzis.

Finfine mi legis pri fotobankoj kaj miaj konatuloj persiste invitis min veni tien. Do, post interparolado kun ili kaj post legado de multaj artikoloj pri la afero, ĝi jam sufiĉe klaras por mi. Unuatempe ne temas pri nebula profito. Almenaŭ dum duonjaro (aŭ eĉ pli longe) mi nur senĉese fotu kaj metu la plej bonajn fotojn en la bankojn. Nur post kiam mi havos 200-300 fotojn en kelkaj banko, mi komencos ricevi sufiĉe multe - almenaŭ por kompensi mian hobion (mi ja ankoraŭ bezonas novajn objektivojn, por fari bonajn fotojn por bankoj mi bezonas lui ateliaron kun bonaj lumiloj kaj fonoj ktp).

Do, jen estas miaj fotoj en kelkaj fotobankoj:

Published at 12:21 / 4 comments / 391 visits
This post is public

April 8, 2008

Jen la unua!

Hodiaŭ oni aŭetis unuan mian foton ĉe fotobanko. La foto estas jena:

Kaj jen estas ligilo al la vendita foto ĉe Fotolia: http://www.fotolia.com/id/6862650. :)

Published at 12:16 / 2 comments / 261 visits
This post is public

April 21, 2008

Ĉu translokiĝi?

Mi malkovris por mi mem WordPress.com. Mi jam kreis novan rusligvan paĝaron kaj metis tien ĉiujn miajn artikolojn, projektojn ktp (vd. dmych.wordpress.com). Iom poste mi kreis alian blogon tie: oramezo.wordpress.com - por skribi Esperante.
Mi havas tro multe da diversaj paĝaroj kaj blogoj. Kaj mi volus malpligrandigi ilian kvanton. Mi volus kolekti ĉion "sub unu tegmento", kaj ŝajnas ke WordPress permesas fari tion, ĉar tie eblas facile krei ne nur blogon sed ankaŭ plenan paĝaron. Kompare kun Blogger kaj Ipernity ĝi havas kaj plusojn kaj minusojn.
Pri la ĉefa pluso mi jam diris: paĝaro kaj blogo kune. Alia pluso estas pli perfekta redaktilo, kiu ebligas ne nur fontojn kaj ligilojn sed ankaŭ titolojn (H1-H6 HTML-etikedoj) kaj tiel plu. Paĝoj eblas ordigi hierarkie kaj blogerojn marki per etikedoj kaj kategorioj.
La plej gravaj mankoj por mi estas ke ĉe WordPress estas malpermesite uzi fotoseriojn (slideshow) kaj koservi ĉe la servilo dosierojn krom JPEG-bildoj, PDF-dokumentoj kaj kelkaj aliaj tipoj. Tamen, por ĉiu blogo oni povas uzi 3G da spaco por bildoj ktp. Ankaŭ preskaŭ ne eblas agordi aspekton de paĝaro krom ke elekti antaŭdefinitan temon kaj meti kelkajn "viĝetoj" (widgets) por flanka strio.
Kompare kun Iperniry mankas al ĝi la plej alloga eco de la lasta: ĝin ne eblas uzi por publikigi fotojn. Mankas ankaŭ amik-listo, simila al tiu ĉe Ipernity. Do, mi plu uzu Ipernity por montri fotojn.
Tamen, ĝi pli kaj pli plaĉas al mi. Verŝajne mi provu translokigi ĉion Esperantlingvan tie kaj poste decidu ĉu tio pli taŭgas kaj oportunas ol Blogger kaj sendependaj paĝaroj? 
Published at 12:26 / 9 comments / 544 visits
This post is public

April 27, 2008

Kristo releviĝis!

Tiu frazo aŭdiĝis hodiaŭ ĉie. Kaj kutima respondo, kvazaŭ pasvorto: “Vere releviĝis!”

Gaja festo venis - Hela Pasko! Kristo vere releviĝis kaj ĉiuj diras al ĉiu pasanto: “Krito releviĝis!” kaj ĉiu pasanto, eĉ ateistoj, kutime respondas: “Vere releviĝis!” Kaj ĉiuj tradicie kisas unu la aliajn.

Kaj ĉiuj manĝas kolorigitajn ovojn, babaon, antaŭ malprofanigitajn en preĝejo, paskon (manĝaĵon faritan el  kazeo, sukero, butero kaj sekvinberoj, samnoman kun la sankta festo mem).

Hela, Sankta Pasko venis en Rusio. Kristo releviĝis!

Published at 21:35 / 19 comments / 881 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...