november 2007
  sun mon tue wed thu fri sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30    

Archives

june 2008 (2)
may 2008 (3)
april 2008 (4)
march 2008 (2)
december 2007 (2)
november 2007 (9)
october 2007 (10)

November 7, 07

Fotokatalogado per Gimp kaj Picasa

Ĉiu cifereca fotisto havas ampleksan arkivon en lumdiskoj. De tempo al tempo necesas serĉi bezonatajn fotaĵojn - apenaŭ iu povas ĝuste memori en kiu disko troviĝas la fotaĵo. Multaj uzas tiun aŭ alian programon por subteni katalogon (iView Media Pro k.s.). Mi ankaŭ provis tiajn programojn, sed pro diversaj kialoj mi rifuzis ilin. Ekzemple, dum longa tempo mi uzis iView Media Pro, sed mi forviŝis ĝin kiam la dosiero kun la tuta katalogo de miaj fotaĵoj difektiĝis kaj mi perdis ĝin (jes, mi konservis kopion de la dosiero, sed ĝi ankaŭ okazis difektita). Finfine mi decidis fari pli mian propran katalogujon, pli sekuran kaj tute senpagan.

Published at 07:32 / 8 comments / 428 visits
This post is public

( 1 post )