| October 2007 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |||
| 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | ||
| 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | ||
| 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | ||
| 28 | 29 | 30 | 31 | |||||
...
| October 2007 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |||
| 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | ||
| 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | ||
| 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | ||
| 28 | 29 | 30 | 31 | |||||
Leginte komentojn al kelkaj blogeroj kaj artikoloj, mi rimarkis ke plejmulto da legantaro ĉiam vidas nur supraĵan sencon de legata teksto. Homoj ofte komencas paroli kaj debati pri iu speciala peco, sed ŝajne tute ne komprenas la ĉefan sencon de la teksto.
SdiQt estas portebla legilo por vortaroj en SDictionary formato. Ĝi estas libera programaro.
Iom da sinreklamo... ;)
Antaŭ nelonge mi ankoraŭfoje ekmeditis pri ilo por kalkuli hejman buĝeton pli precize.
Iam mi verkis por tiu celo programeton PyMoney. Sed estas malfacile ne forgesi enskribi elspezojn post ĉiu vizito en vendejon... Mi volus fari tion eĉ surstrate. Konvenan programeton por mia poŝtelefono mi ne trovis. Kaj mi komencis serĉi iun ilon, kiu ebligus al mi simple kaj facile aldoni informon pri miaj elspezoj kaj enspezoj per poŝtelefono (per SMS aŭ retpoŝto).
Se vi premante la butonon de via fotilo pensas pri nenio, tio signifas, ke vi ne faras fotografion. Tio estas nura fotado, kiun anglalingvanoj nomas snapshot, sed tio ne estas arto de fotado.
La antaŭa artikolo temis pri tio, al kio ni turnu la atenton antaŭ premi la butonon de fotilo, dum en ĉi-tiu ni rigardu jam kaptitan foton kaj provu kompreni ĉu ni sukcesis aŭ ne.
Apud lago pentristo faris pentradon kaj alvenis geedzoj de malantaŭe. Ili rigardis momenton. Fine la edzo diris al la edzino kun nerefutebla tono: "Vidu, kara, kiel maloportune sen fotilo!"
Fonto: Legu Kaj Ridu
En ĉi-tiu artikolo mi volas priskribi mian modestan sperton en cifereca fotogtafio. La bazaj artifikoj, kiujn mi uzas, estas jam priskribitaj en multaj libroj kaj artikoloj. Tamen, mi opinias, ke mia sperto povas esti utila al tiu, kiu nur eniras en mirindan mondon de cifereca fotografio. Mi ne diras, ke mi estas profesia fotisto, tial mi dankeme akceptos ĉiun kritikon, proponojn kaj plibonigojn de la teksto. Mi estus kontenta se mia sperto taŭgus almenaŭ por unu homo.