Twitter kaj aliaj mikroblogoj povas esti uzata diversmaniere (fakte ja ĉiu sistemo povas esti uzata diversmaniere). Uzmaniero multe dependas de tio, kion povas elpensi, inventi la uzanto. Kompreneble, la ĉefa funkcio laŭ kreintoj de Twitter estas ĉiutaga konservado aktualaj statoj de uzanto — al ĉiu uzanto Twitter proponas respondadi je la demando "Kion vi estas faranta?" Sed laŭ mi, tio estas la lasta funkcio, kiun mi uzas.

Unue, mi uzas ĝin kiel oportuna interreta notlibreto — se vi komprenas la rusan, vi povas viziti mian ruslingvan blogeton kaj vi trovos tie multe da ligiloj kaj citaĵoj, kiujn mi kolektis dum kelka tempo. Mi ankaŭ uzas Goglan Notlibron sed ne ĉiam ja mi havas komputilon! Sufiĉe ofte mi volas konservi iun penson aŭ legitan frazon dum mi veturas per buso kaj krom mia poŝtelefono mi havas nenion kun mi. Do, mi simple sendas SMSon al Twitter. Tio ofte estas pli oportune por mi ol uza ion alian.

Dua grava funkcio por mi estas komunikado — Twitter ja ankaŭ estas speco de socia reto: ĉiu uzanto havas sekvantojn kaj sekvatojn. Do, mi en mia esperantlingva blogeto ĉefe babilas kun geamikoj — mi dirus ke Twitter estas ia speco de tujmesaĝilobabilejo. Kaj tio ke Twitter'on eblas uzi en Interrero kaj eĉ en poŝtelefono, plifaciligas babiladon. Oni povas respondi al certa uzanto publike aŭ sendi mesaĝon tute private. Kompare kun IRC ĝi estas pli intima: vi ĉiam interkomunikiĝas nur kun viaj sekva(n)toj.

Kaj la lasta funkcio (kiu fakte similas al la unua) estas respondado je la demando "Kion vi estas faranta?" De tempo al tempo mi volas fiksi iun eventon — tiuokaze mi ankaŭ sendas mesaĝon al Twitter. Kaj poste, kiam mi volas, mi povas certe rememori kiam okazis la evento — sufiĉas nur trovi mesaĝon pri ĝi en la blogeto.

Interalie, antaŭ nelonge Twitter prezentis serĉilon, kaj nun eblas facile trovi, ekzemple, ĉiujn ligilojn aŭ citaĵojn metitajn en blogo. Krom simpla serĉo de vortoj mi uzas t.n. "hashtags" (t.e. kradetikedojn). Kradetikedoj estas speco de ŝlosilvortoj aŭ etikedoj per kiu oni markas blogerojn por ordigi ilin kaj plifaciligi postan serĉadon. Kradetikedo estas vorto kun signo # antaŭ ĝi, kiun oni enskribas en blogero. Ekzemple, kiam mi konservas ligilon en la blogon, mi markas la blogeron per #link, ĉitaĵojn kaj ligilojn pri fotografio mi makras per #prophoto#foto... Oni povas inventi siajn proprajn kradetikedojn kaj poste serĉi ilin, ekz-e uzi #cit por citaĵoj. Se vi uzas kelkajn lingvojn en Twitter, vi povas uzi kradetikedojn por ĉiu lingvo, ekz-e, aldonante #eo al ĉiu blogero en Esperanto...

Do, jen kiel mi uzas Twitter'on. Vi povas uzi sammaniere aŭ elpensi vian propran. Aliĝu, ĝuu kaj sekvu min ĉe Twitter (se via blogo ankaŭ estas ĉefe en Esperanto, mi volonte sekvos vin).