Malfeliĉe, antaŭ nelonge Twitter ĉesis sendi SMSojn al uzantoj en multaj landoj.

Kaj ankaŭ malfeliĉa fakto estas, ke mia poŝtelefono Sony Ericsson T630 estas tro malnova, tial mi povas uzi nek Jabber'on, nek ICQ, nek Google Talk en ĝi. ŝajnas ke mi jam provis preskaŭ ĉiun eblan programeton por telefonoj...

Do, mi komencis serĉi Twitter-klienton, taŭgan por mia T630. Post du tagoj mi malkovris Tiny Twitter'on — ĝi sukcese instaliĝis. Mi lanĉis ĝin, kaj ĝi ekfunkciis! Mi provis legi kaj skribi kaj sukcesis!

Ne ĉio okazis en ordo kun Tiny Twitter. Unue, mi malkovris ke mi ne povas skribi ruse — senditaj mesaĝoj aperis kiel ia nelegebla ĉifro. Ho, ve! Mi opinias, ke se mi povus uzi esperantajn kromliterojn, ili ankaŭ aperus en simila nelegebla formo. Mi ne scias kialon — ĉu kulpas Tiny Twitter? Ĉu mia poŝtelefono, ĉu tio estas cimo en Twitter mem? (Mi scias, ke la lasta ĝis nun havas kelkajn problemojn kun nelatinaj literoj). Due, ĝi estas malrapida — oni devas preni paciencon. De tempo al tempo ĝi falas kaj unufojon mi devis eĉ reinstali ĝin...

Nu, almenaŭ mi povas legi en la rusa kaj Esperanto kaj povas skribi en la lasta (en iu surogata skribo). Se vi ankaŭ ŝatas uzi Twitter'on kaj vi skribas vian blogeton en Esperanto, bonvenon al mi ĉe http://twitter.com/oramezo.

Jen estas kelkaj aliaj programetoj por uzi Twitter'on en poŝtelefonoj. Vi povas elekti tiun, kiu pli taŭgas por vi:

Kaj tie ĉi vi povas trovi multe pli da diversaj programoj por komuniki kun Twitter. Sukcesojn al vi!