Kio estas Emakso?

Teksta redaktilo uzata precipe sub Unikso, sed disponebla ankaŭ sur multaj aliaj platformoj; la unua frukto de la GNU-iniciato.

Emakso estas etendebla (la uzulo povas aldoni novajn funkciojn) kaj agordebla (ekz-e ekzistas esperantigaj agordaĵoj) — i.a. per programado en enkonstruita LISP.

Fakte Emakso disponigas kompletan labormedion, kun siaj poŝtiloj (ekz-e VM), literumilo (Ispell), foliumilo (W3), kalkulilo kaj algebrilo (Calc), novaĵlegilo (Gnus), versitena sistemo ktp. Iuj programistoj pasigas po 80% da sia labortempo sen eliri el Emakso; iuj rigardas ĝin vivmaniero, aŭ eĉ “religio”.

La angla nomo “Emacs” oficiale signifas “Editing MACroS”, aŭ “Extensible MACro System”. En la Emaksa distribua garnituro estas dosiero etc/JOKES, entenanta diversajn ŝercajn klarigojn de la siglo EMACS (anglalingvajn), i.a. Esc-Meta-Alt-Ctrl-Shift.

Jen humura peco el la “Emaksa religio”:

1 En la komenco Emakso kreis GNU-on, kaj GNU-o estis senforma kaj malplena. 2 Kaj Emakso diris: fariĝu gcc. Kaj tiel okazis, kaj tio estis bona. 3 Sed Emakso vidis, ke ne estis al gcc bone esti sola. 4 Kaj Emakso diris al gcc: plimultiĝu kaj faru novajn programojn, programojn por la regado de la aparatoj, programojn por la mastrumado de la sistemo kaj programojn por la utilo de la uzantoj. 5 Kaj gcc faris novajn programojn, programojn por la regado de la aparatoj, programojn por la mastrumado de la sistemo kaj programojn por la utilo de la uzantoj. [M. Rauhamaa]

Laŭ Komputada Leksikono

Kiel komenci?

  • Se vi uzas X-sistemon, malfermu konzolon (

xterm, rxvt) kaj tajpu: emacs & (ne forgesu ‘&’!)

  • Trovu Emacs-on aŭ XEmacs-on en la ĉefa menuo
  • Se vi ne uzas X-sistemon, simple tajpu

emacs

Kiel eliri?

  • Klaku butonon kiu fermas la fenestron
  • Elektu en la menuo de Emakso:

File/Exit Emacs Tajpu C-x C-c

Atenton! Bonvolu ĉiam parkere legu kion la redaktilo meŝaĝas al vi en la lasta linio antaŭ respondi.

Klavaro

En Emakso estas uzata sia propra terminaro, precipe klavnomoj. C-klavo signifas Ctrl+klavo kaj M-klavo signufas “Meta”-klavon (en modernaj komputiloj kutime Alt-klavo, aŭ, tutegale, ESC klavo).

Kiel malfermi dosieron?

  • Per menuo:

File/Open...

  • Per klavaro:

C-x C-f

Tajpu (elektu) la nomon de dosiero (uzu TAB por aŭtokompletigo)

Kiel konservi la dosieron?

  • Per menuo:

File/Save

  • Per klavaro:

C-x C-s

Kiel konservi en alian dosieron?

  • Per menuo:

File/Save As...

  • Per klavaro:

C-x C-w

  • Kaj tajpu la dosiernomon.

Baza redaktado

Forprenado

Por forpreni solan sibmolon uzu Backspace и Delete.

Por forpreni tekston de la kursoro ĝis la fino de la linio — C-k.

Por forpreni la tutan linion iru al la komenco (C-a) kaj presu C-k dufoje (la unua preso forviŝas la teksto kaj la dua — la malplenan linion mem).

Viŝringo (Poŝo)

  • Selekti la tekston: metu la kusroron ĉe la komenco de dezirata teksto, presu

C-SPACE (”metu la markon”), kaj movu la kursoron al la fino de la teksto.

  • Enpoŝigi la tekstpecon (”kill text”):

C-w.

  • Kopii la tekstpecon en la viŝringon:

M-w.

  • Glui la tekston el la viŝringo (”yank”):

C-y.

Malfaro, rezigno

Rezugni komencantan operacion: C-g.

Malfari la lastan operacion (”undo”): C-x uC-_.

Fenestroj kaj bufroj

Ŝanĝi la bufron (malfermitan dosieron): C-x b kaj tajpu la bufronomon (TAB funkcias!)

C-x C-b montras liston de ekzistantaj bufron. Simple metu la kursoron sur linio de dezirata bufro kaj presu RET (Enter).

Dividi la fenestron vertikale: C-x 2.

La samon horizontale: C-x 3.

Fermu kurantan fenestron: C-x 0 (nulo!).

Fermu ĉiujn aliajn fenestrojn: C-x 1.