Se vi havas sufiĉe modernan telefonaparaton, vi povas facile lerni ĝin interŝanĝi informojn kun kalendaro en la Reto per protokolo SyncML. Ĉiu moderna telefono scipovas SyncML (almenaŭ mia jam malnova Sony Ericsson T630 scipovas tion). Unue mi uzis servicon GooSync, sed antaŭ nelonge mia telefono tute rifuzis sinkroniĝi kun ĝi. Mi ne komprenas kialon, nur ŝajnas ke problemo estas ĉe mia telefonkompanio. Do, tamen tio estas unu el la plej bonaj servicoj. Ĝi ebligas sinkronigadon kun defaulta kalendaro en Google Calendar senpage. Nur periodo de unu semajno en pasinteco ĝis unu monato en estonteco estas sinkronigebla senpage. Sed fakte por mi tio sufiĉis. Unue vi devas registri vin ĉe la retejo. Kaj post tio vi devas permesi ke GooSync povu atingi vian kalendaron ĉe Google, kaj poste vi devas agordi vian poŝtelefonon. Unue vi trovu vian telefonon en la reteja katalogo kaj due vi agordu la telefonon mem:

Sync server URL: sync.goosync.com
Username: Your GooSync username
Password: Your GooSync password
Calendar database: Calendar

Ankaŭ vi elektu ĝustan WAP/GPRS profilon en la poŝtelefono. Nun anstataŭ GooSync mi uzas ScheduleWorld. Tiun retejon oni povas uzi sendepende de Google Calendar kaj eĉ anstataŭ la lasta. Se GooSync ebligas nur sinkronigadon inter poŝtelefono kaj GCal, ScheduleWorld estas mem kalendaro sinkronigebla kun poŝtelefono kaj GCal. Kaj ne nur kalendaro estas sinkronigebla, sed ankaŭ "Taskoj", ankaŭ eblas sinkronigi kontaktojn kun adresaro en GMail. Ĉiuj agordoj de la servico troviĝas en paĝo Preferences. Ankaŭ tie estas indikitaj ĉiuj necesaj agordoj por poŝtelefono kaj aliaj sinkronigeblaj aparatoj:

Server URL: sync.scheduleworld.com/funambol/ds
Username: Diferencas de via usantnomo ĉe la retejo!
Password: pasvorto estas la sama
Calendar URI: cal
Contacts URI:
card
Tasks/Todos URI: task
Notes URI:
note

Eblas instrui ScheduleWorld-on ke ĝi metu eventojn de diversaj kategorioj en diversajn kalendarojn ĉe GCal, eblas selekti ĉefan kalendaron por sinkronigado, eblas indiki ĉu historiaj eventoj ankaŭ sinkroniĝas, eblas elekti direkton de sinkronigadoĥ ĉu ambaŭdirekta, ĉu unudirekta (eventoj vetas nur el GCal al ScheduleWorld, aŭ ili venas nur el ScheduleWorld al GCal) kaj multe pli...