Hodiaŭ mi invitas vin veturi per kablotramo en Kislovodska parko.
La malsupra stacio estas nomata «Templo de aero». La veturado daŭros ne pli ol 8 minutoj kaj finiĝos ĉe la supra stacio «Olimpia sportejo». Malproksime aspektas, ĉu? ;)
Unuatempe la vagoneto flugas tuj super pintoj de arboj, apenaŭ tuŝante ilin. Sed poste ĝi subite suprenflugas.
Vi povas ĝui la vidon maldekstre: belaj rokoj, kaj kafejo «Ruĝa suneto» apud ili.
Sed baldaŭ la kafejo restas malantaŭ...
...Kaj malsupre vi povas vidi reston de «Supra turistvojo» — post kiam parto de la deklivo malsuprenfalis, ĝi estas apenaŭ uzebla kaj, sekve, apenaŭ uzata.
Jen ĝi jam proksimiĝas al la stacio.
Finfine, nia mallonga vojaĝo finiĝas.
Send a message
Search for members







Lars Sözüer pro says:
Dmitri Breĉalov replies:
Imre Szabo says:
Dmitri Breĉalov replies:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
Juĝante laŭ la fotoj, la kablotramo en Kislovodsk estas la plej impone el inter la ceteraj urboj de la regiono. En Nalĉik estas funkcianta kablovojo (sed kun paraj seĝoj anstataŭ vagonetoj): mi eĉ vojaĝis per ĝi en 2001 somere. En Vladikavkaz estis iam kablotramo (kun vagonetoj), liganta eĉ tri staciojn, sed jam en mia infaneco ĝi funkciis nur ĝis la dua stacio, kaj nun jam dum multaj jaroj nur rustiĝas senuza, bedaŭrinde.
Dmitri Breĉalov replies:
Ankaŭ ekzistas kablotramo en Pyatigorsk, sur la monto Maŝuk. Ĝi tute similas al la Kislovodska (similaj vagonetoj kaj stacioj), sed estas malpli longa kaj interesa.
Mi publikigos pli da Kislovodskaj kaj Pyatigorskaj fotoj baldaŭ.
Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
Do, sxajne tiu dua ne plu funkcias. :) Mi povas erari, certe; sed ni elektus gxin, se estus elekto, aux ecx provus ambaux, cxar ni havis tri tagojn da nenifarado tie.