Antaŭ mi jam menciis, ke neniam mi manĝis pli bongustan fiŝon. Do, mi rakontu al vi pri kutima vojo kuiri fiŝon. Indiĝenoj (kaj eŭropanoj-norduloj) ofte preferas manĝi fiŝon krudan. La plej fama manĝaĵo estas «stroganina» («rabotmanĝo»), kiun oni preparas el frostigita freŝa fiŝo, plej ofte de koregono kaj parencaj specioj. La recepto estas vere simplega. Oni prenu grandan frostiĝitan koregonon (ĝi nepre estu freŝega, plej bone, se ĝi estas frostigita tuj post kaptita), per akra tranĉilo oni senhaŭtigas ĝin kaj tenante je la vosto, rabotas la fiŝon - ju pli subtila rabotaĵo aperas des pli ĝi bongustas. Grava kaj nepra postulo: la fiŝo ne degelu. Ankaŭ necesas speciala saŭco - «makalo» («trempumo»). Oni faras ĝin ordinare el konservitaj tomatoj, ajlo, pipro kaj salo. Manĝas rabotmanĝon permane, prenante pecojn da fiŝo kaj trempante ĝin en la saŭco.


Ankaŭ oftas pli simpla manĝaĵo, «rubanina» («hakmanĝo»). La sola diferenco estas ke la fiŝon oni hakas en pli grandaj pecoj. Similas al ĝi «sogudaj» (la vorto mem, kiom mi scias, signifas simple «manĝi» en iu norda lingvo) - pecojn de frostita fiŝo oni verŝas per vinagro kun cepo, pipro kaj salo - tio similas al marinaĵo, sed manĝas ĝin tuj, post kelkaj minutoj post kuiro. Freŝkaptita fiŝo estas bongusta eĉ sen ia kuirado - necesas nur iom da salo. Por rapotmanĝo kaj hakmanĝo oni ofte uzas freŝan boacan viandon, ankaŭ frostigitan.


Omulo, unu el la plej bongustaj fiŝoj

Ĉar tundro ne produktas legomojn kaj fruktojn, freŝa, kruda fiŝo kaj viando estas la sola fonto de vitaminoj por indiĝenaj popoloj. Tio, eble, aspektas strange kaj sovaĝe, sed kruda viando, sango de boaco kaj eĉ stomako ĝia estas plej ŝatataj manĝaĵoj por la nordaj indiĝenoj. Eĉ se ili havus sufiĉe da diversaj legomoj kaj fruktoj, homoj ne povus sorbi vitaminojn el ili, ĉar pro manko da sunlumo la homa organismo perdas kapablon preni vitaminojn el kreskaĵoj. Nur tiuj el vianda kaj fiŝa nutraĵo estas sorbataj. Mi legis pri iu ekspedicio al la poluso - dum ilia vojaĝo komenciĝis skorbuto inter partoprenantoj, kvankam ili havis sufiĉe da citronoj kaj ajlo por kontraŭstari kontraŭ la malsano, sed restis vivaj nur tiuj, kiu igis sin trinki freŝan sangon de boacoj. Tiuj, kiu manĝis nur citronoj, mortis pro skorbuto. Do kruda viando kaj sango ne estas sovaĝeco, sed neceseco por elvivi en tiuj severaj kondiĉoj.

Rusoj aperis en la duoninsulo jam pli ol 300 jaroj antaŭ. Unuaj rusoj estis negicistoj kaj militistoj el Mangazeja (1601-72), la urbo ĉe rivero Tazo en okcidenta Siberio. La negocistoj serĉadis kaj aĉetadis felojn. La plej granda malhelpo al indiĝenaj siberiaj kaj nordaj popoloj estis brando, «la fajra akvo», kiun alportis rusoj. Ĝis nun alkoholismo estas la plej granda problemo por tiuj popoloj. Ankaŭ rusoj alportis teon, tabakon kaj, finfine, legoscion kaj aliaj «fruktoj de civilizacio».

La indiĝenaj popoloj - nenecoj, dolganoj kaj nganasanoj - okupiĝis ĉiam pri paŝtado de boacoj, ĉasado kaj fiŝkaptado. Ili estas nomadaj kaj loĝas en speco de jarangoj («ĉumoj») - konusaj loĝejoj faritaj el boaca felo. Tiun loĝejon oni povas facile konstrui kaj malkonstrui kaj transporti per boacsledo. Ene de ĝi estas varme eĉ dum frostegoj. Ĉiuj uzas boacsledoj por veturi, kaj vintre, kaj somere. Skioj ankaŭ estas uzataj.



Kutima vestaĵo de indiĝenoj estas oportuna por la regiono. La vestaĵo konsistas el subvesto kaj suprervesto, ambaŭ faritaj el boaca felo: la suba havas felon internen, kaj la supra - eksteren. La boaca felo estas ege varmkapta, do tiuj du tavoloj da felo sufiĉas por elteni iu ajn froston. Ankaŭ la indiĝenoj portas specon de botoj (ankaŭ el boacfelo) kaj pugnogantoj. Kapo oni protektas per speco de kapuĉo, kiun havas la supra vestaĵo.

Mi kurte rakontu pri tri ĉefaj indiĝenaj popoloj de Tajmirija: nenecoj, dolganoj kaj nganasanoj.



Nenecoj apartenas al Samojeda grupode popoloj. Samojedoj ruslingve sonas kvazaŭ «memmanĝantoj», sed tio estas eraro. Pli ĝuste nomi ilin «samodijoj». Laŭ la Tutrusia popolnombrado de 2002 en Rusio loĝis 41302 nenecoj. La popolo okupas sin ĉefe pri boacpaŝtado. La popolo entute konsistas el du grupoj: tundraj nenecoj kaj arbaraj nenecoj. Plej multas la unuaj.

Dolganoj (entute ĉirkaŭ 7000 da personoj, en Tajmirija loĝas pli ol 5000) estas miksrasa popolo, kiu formiĝis en la fino de la 18 - komenco de la 19 jarcento el jakutoj, evenkoj, nganasanoj kaj rusoj. Dolgana lingvo apartenas al Tjurka lingvaro kaj efektive estas dialekto de la jakuta. Kozakoj alportintaj kristanismon, ankaŭ donis al ili siajn familinomojn: Ĉuprin, Porotov ktp.

Nganasanoj (memnomo: njaa "komaradaro") estas ankaŭ samojeda popolo. Ili estas verŝajne la plej antikva poplo de Tajmirija, kaj la plej norda popolo de Eŭrazio. La popolnombrado de 2002 kalkulis 834 da nganasanoj. La popolo konsistas el du triboj: avamskije (aŭ okcidentaj, kun centro en loĝlokoj Ustj-Avam kaj Voloĉanka) kaj vadejevskije (orientaj, kun centro en loĝloko Novaja) kaj unu aparta gento Oko (aŭ Dolgan, aŭ Jarockije) kiu ne apartenas al tiuj triboj. La vorto «nganasan» (de «nganasa» - «homo») aperis en 1930-aj. Aparte estas interesa historio de tiu gento Oko. En la komenco de la 19 jarcento tunguso Oko el gento Dolgan ekloĝis kune kun nganasanoj. Lia idaro al la fino de la jarcento fariĝis aparta gento Oko aŭ Dolgan. Legantoj ne intermiksu la genton Dolgan kun la popolo dolganoj! Tradicie nganasanoj ĉasadas je la sovaĝaj boacoj, birdoj, felbestoj. Memkompreneble ankaŭ fiŝkaptadas.

Jen, mi finiĝas miajn rakontetojn pri la Nordo. Tamen, se mi emos kaj rememoros ion interesan, mi nepre rakontos al vi.